Lindau (Bodenlago)

komunumo en Bavario, Germanio
Tiu-ĉi teksto temas pri la germana urbo Lindau apud Bodenlago. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Lindau.

Lindau estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Lindau de la federacia lando Bavario, kaj estas ties administra centro. Fine de decembro 2022 la urbo havis 25 846 loĝantojn.

Lindau
Blazono
Lindau (Bodenlago) (Germanio)
Lindau (Bodenlago) (Germanio)
DEC

Map

granda distrikturbo • urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Distriktaro Ŝvabio
Distrikto Distrikto Lindau
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 0 83 82
Poŝtkodo 88131
Aŭtomobila kodo LI
Oficiala Municipokodo 09776116
Politiko
Komunumestro Petra Meier to Bernd-Seidl
Titolo de komunumestro Oberbürgermeister
Partio de komunumestro CSU/Freie-Bürgerschaft
Adreso de la administrejo Bregenzer Straße 6-12
88131 Lindau
Demografio
Loĝantaro 25846 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 47° 33′ N, 9° 41′ O (mapo)47.5458333333339.6838888888889Koordinatoj: 47° 33′ N, 9° 41′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 401 m
Areo 33,18 km²
Oficiala retejo http://www.lindau.de/
vdr

La malnova urbocentro de Lindau estas insulo (0,68 km2) en la Bodenlago proksime de ties norda bordo, konkrete en ties plej granda lagoparto Obersee. La insulo nun estas ligita per fervoja digo kaj strata ponto kun la ĉirkaŭa neinsula teritorio. La moderna Lindau (33,18 km2) estas bavara urbo, kiu situas plejparte sur la apuda neinsula bordo de la Bodenlago.

La orienta parto de la urba komunumo rekte situas ĉe la limo inter Germanio kaj la federacia lando Vorarlbergo de Aŭstrio.

elaera bildo de la insulo
la havena enveturejo

Servoj redakti

Famuloj redakti

 
 
la historia urbodomo

Ĝemelitaj urboj redakti

Lindau estas ĝemelita kun la franca urbo Chelles.

Eksteraj ligiloj redakti