Lindau ZH

komunumo de Svislando
- La mallongigo ZH en Lindau ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Lindau.

Lindau ZH
Blazono de Lindau ZH
Bläsihof en Lindau
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Pfäffikon
Koordinatoj  47° 26′ 36″ N 8° 40′ 20″ O / 47.44333 °N, 8.67222 °O / 47.44333; 8.67222 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 36″ N 8° 40′ 20″ O / 47.44333 °N, 8.67222 °O / 47.44333; 8.67222 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4785
Areo 11,96 km²
Alteco 519 m super marnivelo
Poŝtkodo 8315
Komunumkodo 0176
Mapo de Lindau
vdr

Pri la komunumo redakti

Lindau ZH (en Esperanto ankaŭ Lindaŭo) estas komunumo en la distrikto Pfäffikon, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 4785 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio redakti

Lindau situas inter la urboj Vinterturo kaj Zuriko sur la akvodislimo inter la valoj de la riveroj Glatt kaj Kempt. La komunumo Lindau konsistas el la vilaĝoj Lindau mem, Tagelswangen, Winterberg, Grafstal kaj Kemptthal.

Trafiko redakti

La municipo Kemptthal disponas pri stacidomo de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, sur kies linio cirkulas la regiona trajno S7 de la Zurika Trafik-Unio. La ceteraj municipoj estas atingebla per aŭtobuso, kiu cirkulas en duonhora kadenco inter la stacidomoj de Kemptthal kaj de Effretikon.

Historio redakti

La unuaj dokumentaj mencioj de la municipoj de Lindau datiĝas el la jaro 745 post Kristo. En la postaj jarcentoj la posedantoj de la lokoj plurfoje ŝanĝiĝis de la Monaĥejo Sankt-Galo al la Grafoj de Kiburgo, al la Habsburgoj kaj aliaj monaĥejoj kaj finfine en la jaro 1464 al la urbo Zuriko. En la jaro 1711 la vilaĝoj kaj municipoj unuiĝis al la preĝeja komunumo Lindau, kio fariĝis la bazo de la formiĝo de la hodiaŭ politika komunumo.

Industrihistorio redakti

En la jaro 1872 Julius Maggi tansprenis de sia patro la muelejon en Kemptthal kaj transformis ĝis al gvida entrepreno en la nutraĵindustrio. Li kreis la Maggi-supokubojn kaj la Maggi-spicpolveron, kiuj hodiaŭ estas konataj en la tuta mondo. Lia Maggi AG disvolviĝis al la Allgemeine MAGGI-Gesellschaft, kaj finfine al Alimentana AG. La entrepreno en la jaro 1947 kuniĝis kun la Nestlé-grupo el kiu naskiĝis Nestlé Alimentana AG, kiu estas la hodiaŭa Nestlé AG, kiu hodiaŭ estas la plej granda entrepreno en la tuta mondo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti