Lingamo

skulptaĵo aŭ naturaĵo, kulte uzata kiel simbolo de la dio Ŝivo

La lingamo (ankaŭ lingam, lingo, Ŝiva linga, Ŝiv ling, en sanskrito लिङ्गं, liṅgaṃ, kun signifo "marko", "signo", aŭ "intermeto"[1][2]) estas reprezentaĵo de la Hindua dio Ŝivao uzita por adorado en temploj.[3]

Tradicia floroferado al lingamo en Varanasi

En tradicia socio de Barato, la lingamo estas vidita pli kiel simbolo de vira energio kaj povoforto de Dio, Ŝivao mem.[4][4][5][6] Ĝi havas formon de cilindro.

En okcidenta tantra seksa edukado[7] kaj novtantrismaj medioj[8] en kiu oni ritualigas sekson[9] ĝi reprezentas la penison [10], ĉar oni donas al ĝi alian interpreton de specifa historia evoluo[11] kiu tute malsimilas al la origina tantrisma tradicio en Barato.

Bibliografio redakti

Referencoj redakti

  1. Spoken Sanskrit Dictionary
  2. A Practical Sanskrit Dictionary. Arkivita el la originalo je 2012-12-15. Alirita 2014-12-19.
  3. Hinduism: Beliefs and Practices, de Jeanne Fowler, paĝoj. 42–43,
  4. 4,0 4,1 . Lecture on the Shiva Linga. Malaysia Hindu Dharma Mamandram. Arkivita el la originalo je 2012-06-30. Alirita 27a Marto 2012. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-30. Alirita 2014-12-19.
  5. Isherwood, Christopher. (1983) Ramakrishna and His Disciples. Early days at Dakshineswar: Vedanta Press,U.S., p. 48. ISBN 978-0-87481-037-0.
  6. Sivananda. (1996 (web edn. 2000)) Lord Siva and His Worship. Worship of Siva Linga: The Divine Life Trust Society. ISBN 81-7052-025-8.
  7. (germana) Philosophie-Festival der Liebe: Yella Cremer: Erotische Liebe lässt sich lernen (Filozofio-festivalo de la amo : Yella Cremer: erotika amo lasas sin lerni), jutuba filmeto.
  8. (franca) Massage du lingam chez l'homme Arkivigite je 2018-07-30 per la retarkivo Wayback Machine (masaĝo de la lingamo ĉe la viro), Plaisirtrantrique.
  9. (angla) Shambhavi Saraswati, spirita direktoro de la senprofita organizo "Jaya Kula" klarigas ĝin jene en Beginning Tantra, la 27-an de aŭgusto 2005 : "Before I end this installment, I want to say a word about neo-Tantra. My teacher made the best distinction between Neo-Tantra and authentic Tantra I've ever heard: Neo-Tantra ritualizes sex. Authentic Tantra sexualizes ritual." Sinonimoj por Neo-Tantra (novtantraismo) estas 'californian tantra' kaj 'pop tantra'.
  10. Noto : religiosciencistoj diskutas ĉu ĉi tie la simbolismo de antaŭhinduisma ŝtonkulto ne pli taŭgus kaj ke do Lingamo unualoke estas ŝtono anstataŭ faluso.
  11. (angla) Hugh Urban, Tantra: Sex, Secrecy, Politics, and Power in the Study of Religions, University of California Press, 2003, pp. 204-205

Vidu ankaŭ redakti