Islia lingvo
(Alidirektita el Linguum Islianum)
Islia lingvo, Linguum Islianum aŭ Langue Isly estas internacia planlingvo proponita en 1901 de Fred Isly, franca ilustristo, en Parizo. Ĝi konservas latinan fleksian sistemon.
Ekzemplo | |
---|---|
Islia lingvo | Cujus appetat bonum alienum, amittat merito proprium bonum. |
Esperanto | Kiu deziras la havaĵon de aliulo, perdas juste la propran havaĵon. |
Latina lingvo | Qui appetit bonum alienum, amittit merito proprium bonum. |
Oni povas vidi, estas la klasika latina lingvo preskaŭ senŝanĝe. La evidentaj sanĝoj:
- anstataŭigo de qui (nominativo) je cujus (genitivo en la latina);
- ŝanĝo de finaĵo -it (tria konjugacio) al -at (unua konjugacio) en verboj, tio eble indikas la ekziston de nur unu konjugacio en la lingvo.
La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 177 “1901” de Biblioteko Butler.
Bibliografio redakti
- Fred Isly: Langue Isly (Linguum Islianum). Projet de langue internationale. Paris: Richard, 1901. XI + 32 paĝoj.