Lingva Kritiko (periodaĵo)

Lingva Kritiko estis la unua esperanto-periodaĵo, speciale kreita por interlingvistikaj kaj esperantologiaj studoj.

Inter februaro 1932 kaj marto 1935 aperis dum iom pli ol tri jaroj en Kolonjo 28 numeroj de "Lingva Kritiko - Studoj kaj notoj pri gramatiko, vortaro kaj stilo" kiel memstara monata "aldono al Heroldo de Esperanto” en la gazetara formato 32,5 × 24 cm (la presita teksto preskaŭ komplete plenigas paĝon A4). Ĉiuj 28 numeroj kune formas volumon I kaj havas po 4 (neindikitajn) paĝojn, la duoblaj numeroj (ekz. n-ro 18/19, julio/axugusto 1933) po 8 paĝojn, la serio do entute 112 paĝojn kun entute 162 kontribuaĵoj.

Kontribuis i.a. famuloj kiel Waringhien, Kalocsay, Wüster, Drezen, Baghy, Grosjean-Maupin, Rollet de l’Isle, Lippmann, Migliorini, Butin, Collinson, Jung, E. de Wahl (la aŭtoro de Occidental), kaj multaj aliaj, kaj hodiaŭ apenaŭ plu konataj aŭtoroj kiel Gerber, Hartog, Penndorf, Schattat k.a. Kelkajn nomojn oni postmilite retrovos sur la paĝoj de la periodaĵo Esperantologio, ekzemple Waringhien kaj Collinson.

Bibliografio redakti