Lingva demokratio estas esprimo uzata en la Esperanto-movado ekde la 1990-aj jaroj kun la signifo de "lingva egaleco" aŭ karakterizo de komunika sistemo en kiu ne ekzistas diskriminacio nek tutviva malegaleco kaŭze de la parolata lingvo.

Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente maldemokratia. Kvankam, kiel ĉiu lingvo, Esperanto ne estas perfekta, ĝi ege superas ĉiun rivalon en la sfero de egaleca tutmonda komunikado.

La signifo de lingva demokratio estis klarigita unue en la Manifesto de Prago de 1996 :

Ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por demokratia komunikado.

Lingvopolitikoj estas supozataj disvolvi sin surbaze de la koncepto de "lingva demokratio". Kiel ekzemplo de la apliko de ĉi tiuj principo, mencieblas la fakto ke en la nord-eŭropaj landoj, ekestas lerneja klaso en la lingvo de la gelernantoj tuj kiam la nombro de lernantoj kiuj parolas alian lingvon atingas 10%.  En Usono, la Konstitucioj de ĉiu el la 50 ŝtatoj indikas siajn oficialajn lingvojn (4 en Kalifornio, 5 en Florido, ktp.). Estas ankaŭ surbaze de ĉi tiu principo, ke Unesko daŭre sugestas ke estus utila se la edukaj sistemoj funkcius en gepatra lingvo dum la unuaj kvar aŭ kvin jaroj, antaŭ ol integri la ŝtatan lingvon[1].

Historio redakti

En la 1960-aj jaroj, la junulara Esperanto-movado komencis engaĝiĝi kontraŭ lingva imperiismo, esprimo menciita en la Deklaracio de Tireso de 1969. Pri tio skribas ekz. la libro Esperanto en Perspektivo sur p. 544: "Nun, en 1969, TEJO-anoj iris eĉ surstraten, farante protestan demonstracion kontraŭ lingva imperiismo en la magazena kvartalo de Stockholm."

En la postaj jardekoj, la movado pli kaj pli konsciiĝis pri tio, ke estas pli oportune batali por anstataŭ kontraŭ io. Krome post la falo de la fera kurteno finiĝis ankaŭ la oficiala propagando kontraŭ "Usona imperiismo" en Orienta Eŭropo.

Anstataŭ paroli plu pri batalo kontraŭ "lingva imperiismo", oni do komencis paroli pozitive pri engaĝiĝo por "lingva egaleco" (aŭ "egalrajteco"), "lingvaj rajtoj", "lingva ekologio" aŭ "lingva demokratio".

Kritiko redakti

La uzo de lingva demokratio anstataŭ lingva egaleco povas esti konfuza.

Demokratio estas relative malpreciza esprimo, kiun ofte iuj homoj aŭ organizaĵoj interpretas laŭ sia plaĉo. Ekzemple ankaŭ kelkaj totalismaj ŝtatoj kiel Korea Popola Demokratia Respubliko kaj naciismaj partioj (Nacidemokrata Partio de Germanio - NPD) nomas sin demokrataj.

Sed eĉ laŭ la kutima "okcidenta" interpreto de demokratio la signifo de lingva demokratio ne estas klara, ĉar kutime oni ligas "demokratio" ĉefe kun la principo, ke la politika povo venas de la popolo. Rilate al lingvoj tio povus signifi, ke oni instruu ĉefe la plej popularan lingvon, t.e. la anglan. Necesas noti, ke egaleco estas nur unu el la bazaj principoj de demokratio.

Malgraŭ la engaĝiĝo de UEA, en multaj landoj (ekz. en Germanio) la esprimo lingva demokratio estas malmulte uzata en informa agado pri Esperanto. Tio estas komprenebla, ĉar la nocio "lingva egaleco" estas pli klara.

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Al lingva demokratio / Towards Linguistic Democracy / Vers la démocratie linguistique. Aktoj de la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj. Red. M. Fettes kaj S. Bolduc. 3-lingva (eo, en, fr). UEA, Rotterdam 1998.

Eksteraj ligiloj redakti