Lingvaj rajtoj

Lingvaj rajtoj (aŭ lingvaj homaj rajtoj) estas la homaj kaj civilaj rajtoj kiuj temas pri la individua kaj kolektiva rajtoj elekti la lingvon aŭ lingvojn por komuniki aŭ en la privata aŭ en la publika sfero, sendistinge de etno, nacieco, aŭ la nombro da parolantoj de lingvo en iu teritorio. Tiuj ratjoj efikas sur la lingvaj preferoj aŭ uzado de ŝtataj aŭtoritatoj, individuoj kaj aliaj estaĵoj[1].

Lingvaj rajtoj inkluzivas la leĝajn, administrajn, kaj juĝistajn agojn, edukadon, samkiel la amaskomunikilojn en lingvo komprenata kaj libere elektita fare de tiuj koncernataj[2].

Estas manieroj de rezistado kontraŭ devigata kultura asimilado kaj lingva imperiismo, precipe en la kunteksto de protektado de minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj.

Lingvaj rajtoj en internacia juro estas kutime alpaŝitaj en la pli vasta trabaro de kulturo kaj edukaj rajtoj.

Gravaj dokumentoj por lingvaj rajtoj inkluzivas je la Universala Deklaracio de Lingvaj Rajtoj, la Protokolo de Donostio [3][4], la Konvencio de Unesko kontraŭ Diskriminacio en Eduko, la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj, kaj la Kadra konvencio por la protekto de naciaj malplimultoj.

Ekzemplo: IrlandoRedakti

La unuaj leĝoj kontraŭ la irlanda lingvo estas de 1366, la Statutoj de Kilkenny. Unu el tiuj leĝoj postulis ke “ĉiu anglo en Irlando devas lerni la irlandan lingvon, kaj se li rifuzas, li estos traktata kiel irlanda malamiko” (t.e., la registaro forprenos lian bienon). En 1882 nekulpa irlandano, Maolra Seoige, estis malprave akuzita je murdo. Li ne komprenis la anglan, kaj provis sin defendi en la sola lingvo kiun li konis – la irlanda. Ĉar la angloj ne agnoskis la irlandan la sekretario de la kortumo skribis “li diris nenion”. Kvankam du el la murdistoj ĵuris ke Maolmhuire estas senkulpa, kaj ne estis kun ili kiam ili faris la murdon, Maolra estis pendumita en Galway la 15-an de decembro 1882, dum la zamenhofa naskiĝtago[5].

RusioRedakti

En Rusio minoritataj lingvoj havas rajton esti instruataj en lernejoj, tamen aktivuloj de etnaj malplimultoj konsideras ilian statuson vundebla kaj ofte protestas kontraŭ malatentigo de la lingvaj rajtoj. La 10-an de septembro 2019 la rusia sciencisto Albert Razin mortis post sinbruligo apud la konstruaĵo de la parlamento en Iĵevsko (Rusio), protestante kontraŭ malfavorigo de la udmurtaj lingvo kaj kulturo.

Lingvaj homaj rajtoj kaj lingvaj minoritatojRedakti

La Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj estis adoptita en 1948 ĉe la Ĝenerala Asembleo de UN. Tiu ĉi dokumento traktis la historion de homaj rajtoj kaj la bezonon de protekto de tiuj homaj rajtoj. En la Deklaracio pri Minoritatoj de 1992, la rajtoj de lingvaj minoritatoj estis eksplicite traktataj.

En 2013 sendependa fakulo pri minoritataferoj, Rita Izsák, prezentis raporton kiu pritraktas naŭ gravajn kampojn por lingvaj minoritatoj:

(1) minacoj al la ekzisto de minoritataj lingvoj kaj lingvaj minoritatoj;

(2) agnosko de minoritataj lingvoj kaj lingvaj rajtoj;

(3) la uzado de minoritataj lingvoj en la publika vivo;

(4) minoritataj lingvoj en edukado;

(5) minoritataj lingvoj en la amaskomunikilaro;

(6) minoritataj lingvoj en publika administrado kaj jura kampoj;

(7) minoritata lingvo-uzo en familiaj nomoj, loknomoj kaj publikaj ŝildoj;

(8) partopreno en la ekonomia kaj politika vivo; kaj

(9) la ofertado de informoj kaj servoj en minoritataj lingvoj.

Lingvaj rajtoj kaj EsperantoRedakti

Itallingva prelego pri "Biodiverseco kaj lingvaj rajtoj. Esperanto" disvolviĝos la 26-an de majo 2019 vespere sur la ĉefa podio,kadre de la etna festivalo titolita "Lo spirito del pianeta" (La spirito de la planedo) okazonta en Chiuduno, Italio[6]. Ekzistas malekvilibraj povorilatoj kiel rezulto de privilegio en lingvaj spacoj kaj tial esperantistoj helpu disvasti

gi informojn pri tiu situacio por ĝustigi tiujn povmalekvilibrojn.

Lingvaj rajtoj kaj Celoj por Daŭripova EvoluigoRedakti

Lingvaj rajtoj estas gravaj en rilato al la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE), precipe la CDE-oj 3, 4, 10, 16 kaj 17[7].

Lingvo estas tre persona kaj la elektoj, kiujn ni faras ĉirkaŭ kiel uzi lingvon, estas rekte rilataj al niaj identecoj kaj valoroj. Kompreni kiel lingvo estas lernata, kiel sistemoj subtenas/limigas ekzemple plurlingvajn praktikojn, kiel socio interagas kun la streĉiĝoj de plurlingveco kaj la intersekciĝo de identecoj, estas grava paŝo al konscio pri lingvaj rajtoj.

BibliografioRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. (en) Rita Izsák, Speciala raportisto de Unuiĝintaj Nacioj pri minoritataj problemoj, 2017, En: Rivera Pagán, Fight for your linguistic rights, Language Policy Consulting, la 8-an de decembro 2021
  2. (en) Hult, F.M., & Hornberger, N.H. (2016). Re-visiting orientations to language planning: problem, right, and resource. Bilingual Review/La revista bilingüe Arkivigite je 2019-03-08 per la retarkivo Wayback Machine, 33(3), 30–49.
  3. (en) Donostia Protocol launched to give Europe's language communities a tool for equality, Nationalia, la 19-an de decembro 2016, alirite la 7-an de februaro 2019.
  4. (en) An Dream Dearg, Popular demands for linguistic rights in high spirits across Atlantic European nations, Nationalia, la 29-an de majo 2017, alirite la 7-an de februaro 2019.
  5. Seán Ó Riain, Zamenhoftago prifestata en Vieno, Eŭropa Bulteno, p. 10, n-ro 187, decembro 2018
  6. Esperanto en itala festivalo pri indiĝenaj popoloj, HEKO, n-ro 702 5-B, la 26-an de februaro 2019 (alirite la 9-an de marto 2019).
  7. (eo) Flanka evento de UEA kaj TEJO dum la 10-a EKOSOK-Junulara Forumo, Universala Esperanto- Asocio (UEA), la 6-an de aprilo 2021.
  8. TEJO Akademio - Seminarioj
  9. (en) The Handbook of Linguistic Human Rights, The Willey Online Library