Lingvoevoluo de Esperanto

Kvankam Esperanto montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvoprojekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:

  • prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
  • arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
  • nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
  • evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
  • uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
  • uzo -io kiel sufikso en landonomoj, anstataŭ la fundamenta "ujo"
  • pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
  • evito de kompleksaj verboformoj
  • uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo

Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo seksneŭtrala (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.

Personaj pronomoj en Esperanto
nombro singulara plurala nedifina resenda***
(refleksivo)
ordo unua dua tria unua dua tria
uzo kutima intima* vira ina neŭtra**
pronomo mi vi ci li ŝi ĝi ni vi ili oni si
(*) Kvazaŭ-arkaismo, tre malofte uzata.
(**) La seksneŭtrala pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
(***) Uzebla nur por la tria persono.