Peruo estas multlingva lando, kie oni parolas kvindekon da lingvoj kiel denaskajn (la kalkulo iras de 43 lingvoj al pli ol 60, laŭ la dialekta divido kiun oni konsideras). La plej etendita estas la hispana (80,2% de la loĝantoj kiel denaska lingvo), sekvita de la indiĝenaj lingvoj, ĉefe la keĉuaj lingvoj (13,2% entute) kaj la ajmara (1.8%).

Geografia distribuo de la ĉefaj dividoj de la keĉua lingvofamilio.

Lingva situacio redakti

La aborigenaj lingvoj de Peruo estas parolataj plejparte en la centraj Andoj kaj en la Amazoniaj arbaroj. Konsiderinda nombro de lingvoj estis iam parolitaj ĉe la norda marbordo kaj en la nordaj Andoj, sed krom kelkaj endanĝerigitaj areoj en la norda ebenaĵo (Cajamarca, Inkawasi-Cañaris kaj Chachapoyas), kie oni ankoraŭ parolas keĉuan lingvon, ĉiuj aliaj malaperis dum la 19-a jarcento (vidu lingvojn kuljia, moĉika, tajana, hibito-ĉolono). La lasta, la moĉika lingvo (mochica), probable malaperis en la 1950aj jaroj.

La solaj indiĝenaj andaj lingvoj aktuale uzataj estas la keĉua, la ajmara, la jakarua kaj la kaŭkia. La Amazonia regiono, tamen, estas hejmo de granda varieco de lingvoj, la plej ofte parolita el kiuj estas la aŝaninka (Asháninka) kaj agŭaruna.

La nuntempe parolataj lingvoj estas dividitaj komune en 14 lingvajn familiojn en la perua teritorio, plus pluraj izolitaj kaj neklasigitaj lingvoj.

Oni supozas ke la nombro de lingvoj kiu estis uzitaj en Peruo antaŭ la hispana konkero facile superpasis 300, kaj kelkaj observantoj mencias la nombron de 700. Sed tamen de la tempo de eŭropa konkero, epidemioj kaj periodoj de deviga laboro (krom la influo de la hegemonia hispana lingvo), la plejmulto malaperis senspure.

Laŭ Peter Laderman la jezuitoj tradukis fragmentojn de la kristana kanono al ĉirkaŭ 150 indiĝenaj lingvoj de la Perua Amazonio, el kiuj aktuale supervivas nur ĉirkaŭ 60.[1]

Lingva leĝaro redakti

El politika kaj administra vidpunkto, estas oficialaj lingvoj la hispana kaj, en la zonoj kie hegemonias, la keĉuaj lingvoj, la ajmara kaj aliaj indiĝenaj lingvoj.[2]

Nombro de parolantoj redakti

En la Perua Amazonio oni parolas ĉirkaŭ 40 lingvojn, kiuj kutime engrupiĝas en 14 familioj kaj diversas en ĉirkaŭ 120 lokaj variantoj rekoneblaj.

Populacio laŭ gepatra lingvo
pli aĝaj ol 5 jaroj
Lingvo Personoj 1993 Procentaĵo 1993
(de la totalo de deklarintoj)
Personoj 2007 Procentaĵo 2007
(de la totalo de deklarintoj)
Hispana 15.405.014 80,27% 20.723.489 83,92%
Keĉua 3.177.938 16,56% 3.262.137 13,21%
Ajmara 440.380 2,29% 434.372 1,76%
(alia indiĝena lingvo) 132.174 0,69% 223.941 0,91%
(fremda lingvo) 35.118 0,18% 21.097 0,09%
(sen respondo/ surdulo) 117.979 28.905

Vidu ankaŭ redakti

Hunikuina lingvo

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Gibson, Michael Luke (1996): El muniche: un idioma que se extingue Arkivigite je 2006-01-03 per la retarkivo Wayback Machine. Serie Lingüística Peruana 42. Yarinacocha: SIL International.
  2. Constitución política del Perú, art.48

Bibliografio redakti

  • Adelaar, Willem F. H.; & Muysken, Pieter C. (2004): The languages of the Andes. Cambridge language surveys. Cambridge University Press. ISBN 978-0-521-36275-7
  • Dixon & Alexandra Y. Aikhenvald (eds.) (1999): The Amazonian languages. Cambridge: Cambridge University Press, ISBN 978-0-521-57021-3.