Lingvoj de Vanuatuo

La lingvoj de Vanuatuo estas tre multaj: kun proksimume 110 lokaj lingvoj parolataj de apenaŭ 250 000 loĝantoj, tiu lando havas la plej grandan lingvan densecon en la mondo (sed kelkaj aliaj landoj havas pli multe da lingvoj, ekzemple Papuo-Nov-Gvineo).

Oficialaj lingvoj redakti

La tri oficialaj lingvoj de Vanuatuo estas la franca, la angla kaj la bislama (angla-baza kreolo). La angla kaj la franca estas lingvoj de edukado, dum la bislama estas la nacia lingvo. Kvankam relative malmultaj loĝantoj parolas bislame denaske, preskaŭ ĉiuj vanuatuanoj scipovas ĝin.

Lokaj lingvoj redakti

Ethnologue agnoskas 107 lokajn lingvojn en Vanuatuo[1], sed estas malfacile precize determini ilian nombron: ĉar ili ne havas normigitan formon (multaj eĉ ne estas skribataj), ne eblas ĉiam facile distingi lingvon de dialekto. Plie, multajn el tiuj lingvoj ankoraŭ ne detale studis lingvistoj.

Ĉar ili ĉiuj estas parolataj de malmultaj homoj (la plej granda, la lenakela lingvo, havas 11 500 parolantojn[2], kaj plej multaj havas malpli ol 2 000), pluraj el tiuj lingvoj estas en danĝero.

La teritorio de lingvo kelkfoje estas unu insulo (ekzemple en la kazo de PaamaHiw), sed ofte okazas, ke pluraj lingvoj estas parolataj en la sama insulo: Espiritu Santo kaj Malekula ambaŭ havas pli ol 25 lingvojn, kaj eĉ malgranda insulo kiel Ureparapara havas du. Pro migrado, lingvoj povas esti parolataj en pluraj insuloj: ekzemple, la motlava lingvo devenas de Mota Lava, sed havas parolantojn en Vanua Lava kaj aliaj insuloj de la Banks-insularo, kaj ankaŭ en Portvilao (la ĉefurbo de Vanuatuo).

Laŭ lingva klasifiko, ĉiuj vanuatuaj lingvoj apartenas al la oceania lingvaro, kiu estas familio de la aŭstroneziaj lingvoj. Pli precize, ili estas en tri grupoj:

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Ethnologue. Lingvoj de Vanuatuo (angle). Alirita la 1-an de decembro 2012.
  2. Ethnologue. Lenakel (angle). Alirita la 1-an de decembro 2012.

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti