Lingvoj konstruitaj de J. R. R. Tolkien

La filologo kaj verkisto J. R. R. Tolkien kreis multajn konstruitajn lingvojn, inkludante lingvojn elpensitajn por fikciaj mondoj. La inventado de lingvoj (nomita glosopoeio de Tolkien, el la greka γλῶσσα glôssa, "lingvo, lingvo" kaj ποιῶ poiô, "fari" paralele al lia ideo pri mitopoeio aŭ mito-farado) estis dumviva okupo por Tolkien, komencante dum lia adolesk-aĝo.[1] Frua projekto de Tolkien estis la rekonstruo de neregistrita frua ĝermana lingvo, kiu eble estus parolita de la homoj de Beowulf dum la ĝermana heroa epoko.[2]

La plej evoluigita projekto de Tolkien estis lia elfa lingvaro. Li unue komencis konstrui elfan lingvon ĉirkaŭ 1910-1911 dum li ĉeestis la lernejon King Edward's School en Birmingamo. Li poste nomis ĝin Quenya ("la kvenja," ĉirkaŭ 1915) kaj li daŭris aktive evoluigadi la historion kaj gramatikon de sia elfa lingvaro ĝis sia morto en 1973.

En 1931, li faris prelegon pri sia amo de konstruitaj lingvoj, nome A Secret Vice (Sekreta Fikutimo). Tiam li kontrastis sian projekton pri artaj lingvoj, konstruitaj por estetika plezuro, kun la pragmatismo de internaciaj helplingvoj. La prelego ankaŭ diskutis la vidpunktojn de Tolkien pri belsoneco, referencante la grekan, finnan kaj kimran kiel ekzemplojn de "lingvoj, kiuj havas tre apartajn kaj propramaniere belajn vortoformojn".

La "glosopoeio" de Tolkien havas du tempajn dimensiojn: la internan (fikcian) kronologion de eventoj, kiujn priskribis Silmariliono kaj aliaj tekstoj, kaj la eksteran kronologion de lia propra vivo, dum kiu li ofte reviziis kaj rafinis siajn lingvojn kaj ilian fikcian historion.

Inspiro kaj fono redakti

Tolkien estis profesia filologo pri antikvaj ĝermanaj lingvoj, kies fako estis la malnova angla. Li estis ankaŭ interesita pri multaj lingvoj ekster sia kampo kaj aparte ekŝatis la finnan lingvon. Li priskribis sian trovon de finna gramatika libro kiel "simila ol eltrovo de kompleta vina kelo, plenigita per boteloj da mirinda vino tiaspeca, kaj tiagusta, neniam antaŭe provita".[3]

La "glosopoeio" estis la ŝatokupo de Tolkien dum la plejparto de lia vivo. Kiam li aĝis 13 jarojn, li helpis konstrui son-anstataŭigan ĉifron nome Nevboŝon, 'novan sensencaĵon', kiu post tempo inkludis kelkajn elementojn de reala inventita lingvaĵo.[4] Menciinde, Tolkien asertis, ke tio ne estis lia unua peno inventi lingvon.[5] Tuj poste, li evoluigis veran inventitan lingvon nome Naffarinon, kiu enhavis elementojn supervivontajn ĝis liaj pli lastaj lingvoj, kiujn li prilaboradis ĝis sia morto pli ol 65 jarojn poste.[6] Lingva inventado ĉiam estis streĉe konektita al la mitaro evoluigita de Tolkien, ĉar li opiniis, ke lingvo ne povus esti kompleta sen la historio de la homoj, kiuj parolas ĝin, same kiel tiuj homoj neniam povus esti plene realismaj, se oni imagus ilin nur per la angla kaj kiel anglaparolantoj. Tolkien sekve alprenis la sintenon de tradukisto kaj adaptisto, prefere ol originala aŭtoro de siaj verkoj.

Lingvo kaj mitologio redakti

Tolkien opiniis, ke la invento de arta lingvo konvinka kaj plaĉa devas inkludi ne nur la historian evoluadon de la lingvo, sed ankaŭ la historion de ĝiaj parolantoj kaj precipe la mitologion asociitan kun la lingvo kaj ĝiaj parolantoj. Tiu ideo, ke "elfa lingvo" nepre estu asociita kun iu kompleksa historio kaj mitologio de la elfoj, estis la kerno de la evoluado de la legendaro de Tolkien.

Tolkien skribis en unu el siaj leteroj: "kion mi opinias unuranga 'fakto' pri mia verkaro estas, ke ĉio el ĝi estas unuparta kaj fundamente lingva laŭ inspiro. ... Ĝi ne estas 'ŝatokupo', sence de io tre aparta de laboro, ekfarata kiel maniero malstreĉiĝi. La inventado de lingvoj estas ĝia fundamento. La 'rakontoj' estis faritaj por doni mondon al la lingvoj anstataŭ inverse. Por mi unue venas nomo kaj sekvas la rakonto. Mi preferus verki tute en ‘la elfa'. Sed, nature, tia verko, kia La Mastro de l' Ringoj, estis redaktita, kaj nur tiom da 'lingvo' estis lasita, kiom mi pensis, ke la legantoj povus toleri. (Mi nun trovas ke multaj ŝatus pli.) ... Ĝi estas, por mi, ĉiuokaze, plejparte eseo pri 'lingva estetiko', kiel mi foje diras al homoj, kiuj demandas min 'pri kio ĝi temas entute?'"[7]

Kvankam la elfaj lingvoj restis ĉe la centro de la atento de Tolkien, la postuloj de la rakontoj asociataj kun Mez-Tero necesigis ankaŭ la evoluadon, almenaŭ malprofundan, de la lingvoj de aliaj rasoj, precipe de gnomoj kaj homoj, sed ankaŭ la nigra lingvo dezajnita de Saŭrono, la ĉefa antagonisto en La Mastro de l' Ringoj. Ĉi lasta lingvo estis dezajnita kiel supozita antitezo de la idealo pri arta lingvo, kiun Tolkien traktis per la evoluado de la kvenja, reprezentante malutopian parodion de internacia helplingvo, samkiel la regado de Saŭrono super la orkoj estas malutopia parodio de totalisma stato.

Elfaj lingvoj redakti

La elfa lingvaro estas grupo de lingvoj, rilatitaj pro deveno de komuna pralingvo nome la primitiva kvenda. Tolkien konstruis la familion ekde ĉirkaŭ 1910, prilaborante ĝin ĝis sia morto en 1973. Li konstruis la gramatikon kaj vortenhavon de almenaŭ dek kvin lingvoj kaj dialektoj dum la proksimumaj periodoj:

  • 1910 – ĉirkaŭ 1930: plejparto da la primitiva kvenda (la pralingvo), la komuna eldara, la kvenja kaj la goldogra.
  • ĉirkaŭ 1935-1955: La goldogra grave ŝanĝiĝis ekestis la noldora. Konstruiĝis la telera, la ilkora, la doriatra kaj la avara.
  • La lasta kaj plej matura stadio forigis la ilkorinan kaj doriatran. La noldora maturiĝis al la sindara.

Kvankam la elfaj lingvoj la sindara kaj la kvenja estas la plej famaj kaj plej evoluigitaj el la lingvoj inventitaj de Tolkien por lia mondo, ili neniel estas la solaj. Ili apartenas al familio de elfaj lingvoj, kiuj devenas de la komuna eldara, la lingvo komuna de ĉiuj eldaroj, kiu siavice devenas de la primitiva kvenda, la komuna radiko de eldaraj kaj avaraj lingvoj.

La finna morfologio (precipe ties riĉa sistemo fleksia) parte inspiris la kvenjan. Alia lingvo tre ŝatata de Tolkien estis la kimra, kaj kvalitoj de la kimra fonologio eniris la sindaran. Tre malmultaj vortoj estis pruntitaj de ekzistantaj lingvoj, tiel ke klopodoj trovi fonton de aparta elfa vorto aŭ nomo en verkoj eldonitaj dum lia vivdaŭro estas ofte tre dubindaj.

Lhammas kaj la valara redakti

Tolkien jam ellaboris multe el la etimologia fono de siaj elfaj lingvoj dum la 1930-aj jaroj (kolektitaj kiel The Etymologies). En 1937, li skribis la lingvosciencan traktaton Lhammas, kiu traktis la interrilaton ne nur de la elfaj lingvoj, sed de ĉiuj lingvoj parolataj en Meztero dum la Unua Epoko. La teksto asertas esti traduko de elfa verko, skribita de iu Pengolodh, kies historiaj verkoj estas prezentitaj kiel la ĉeffontoj de la rakontoj en Silmariliono, kiuj pritemas la Unuan Epokon.

Lhammas ekzistas kiel du versioj; la pli mallonga nomiĝas Lammasathen.[8] La ĉefa lingva tezo en ĉi tiu teksto estas, ke la lingvoj de Meza-tero ĉiuj devenas de la lingvo de la Valaroj (la "dioj"), la valara, kaj dividiĝas al tri branĉoj:

  • La oromea lingvaro, nomita por Oromeo, kiu instruis al la unuaj elfoj paroladon. Ĉiuj lingvoj de elfoj kaj la plejparto de lingvoj de homoj estas oromeaj.
  • La aŭlea lingvaro, nomita por Aŭleo, fabrikisto de la gnomoj, estas la deveno de la ĥuzdula (gnoma) lingvo. Ĝi havis kelkajn influojn al la lingvoj de homoj.
  • La melkora lingvaro, nomita por ribela Melkoro aŭ Morgoto, estas la deveno el la Unua Epoko de la multaj lingvoj uzataj de la orkoj kaj aliaj malbonaj estaĵoj. (Ĉi tiu lingvo estas senrilata al la nigra lingvo de Saŭrono.)

Tolkieno poste reviziis ĉi tiun internan historion tiel, ke la elfoj kapablis propre inventi lingvon, antaŭ ol kontakti la valarojn.

La Mastro de l' Ringoj redakti

Verkante La Mastron de l'Ringoj dum la 1940-aj jaroj, Tolkien investis grandan penon al detalado de la Mez-Tera lingvistiko.

Homaj lingvoj redakti

Ĉar La Mastro de la Ringoj celis reprezenti daŭrigon de La Hobito, kiu ne originale estis intencita kiel parto de la legendaro kaj uzis malnovnordlandajn nomojn por la gnomoj, Tolkien elpensis literaturan stilfiguron pri realaj lingvoj kiel "tradukoj" de fikciaj lingvoj. Tio signifis, ke konsiderinda nombro da aldonaj konstruitaj lingvoj estas bildigitaj, sed neniu el ili fariĝis tiom evoluigita kiom la elfa lingvaro. En la Mastro de l' Ringoj, Tolkien adoptis la literaturan stilfiguron aserti, ke li tradukis la libron el originala versio en la lingvo Sôval Phârë (aŭ Vestrono, kiel li nomis ĝin) en la anglan. Tiu stilfiguro pri traduko de fikcia lingvo per reala estis plu etendita:

  • tradukante la rohanan (rilatita al Sôval Phâre) per la malnovangla
  • tradukante nomojn el la lingvo de Dalo per malnovnordlandaj formoj
  • kaj tradukante nomojn el la lingvo de la Reĝlando Rovaniono per gotikaj formoj

tiel mapante la genetikan rilaton de liaj fikciaj lingvoj al la ekzistantaj historiaj rilatoj de la ĝermanaj lingvoj. Cetere, por paraleli la keltan substratumon en Anglio, li uzis malnovakimrajn nomojn por fari la dunlendajn nomojn de buklandaj hobitoj (ekzemple Meriadoko por Kalimako).

Krom tio estas aparta lingvaro, kiu estas parolata de homoj, kies plej eminenta membro estis la vestrona (derivita de la numenora aduna lingvo), la "Lingvo Komuna" de la popoloj de La Mastro de l'Ringoj. La plejparto de homaj lingvoj montris influojn de la elfaj lingvoj, kun aliaj gnomaj influoj. Ankaŭ pluraj sendependaj lingvoj estis skizitaj, ekzemple la ĥuzdula, la lingvo de la gnomoj. Aliaj lingvoj estas la valara (la lingvo de la valaroj) kaj la nigra lingvo kreita de Saŭrono dum la Dua Epoko.

Pro la "reprezento" de la vestrona per la moderna angla, neniel necesis efektive ellabori la detalojn de la vestronaj gramatiko kaj vortprovizo, sed Tolkien tamen donas kelkajn ekzemplojn de vestronaj vortoj en Apendico F de La Mastro de l'Ringoj, kie li ankaŭ resumas ties devenon kaj rolon kiel lingvafrankao en Mez-Tero:

"La lingvo reprezentata en ĉi tiu rakonto per la angla estis la vestrona aŭ 'Lingvo Komuna' de la okcidentaj landoj de Mez-Tero en la Tria Epoko. Dum la daŭro de tiu epoko ĝi fariĝis la denaska lingvo de preskaŭ ĉiuj el la parolanta popoloj (krom la elfoj), kiuj loĝis ene de la limoj de la malnovaj reĝlandoj Arnor kaj Gondor ... Tempe de la Milito de la Ringo, fine de la epoko, tiuj estis ankoraŭ ĝiaj limoj kiel denaska lingvo." (Aldonaĵo F)

Aliaj homaj lingvoj antaŭviditaj por La Mastro de la Ringoj, sed apenaŭ evoluigitaj gramatike aŭ vortprovize, inkludas la haladinan, dunlendan, drugan, haradriman kaj orientan.

Gnoma redakti

Kelkaj ekzemploj de la lingvo de la gnomoj, nomita Ĥuzdulo, estas ankaŭ trovataj en La Mastro de la Ringoj. Ties situacio estas iom malsama de la "homaj" lingvoj: ĉar Ĥuzdulo estis gardata kiel sekreto de la gnomoj kaj neniam uzata en la ĉeesto de eksteruloj (inkluzive de gnomaj personnomoj), ĝi ne estis "tradukita" per ia reala historia lingvo, kaj la tre limigitaj ekzemploj en la teksto estas donataj per la "originalo". Ĥuzdulo estis desegnita kun simileco al ŝemidaj lingvoj, kun sistemo de trikonsonantaj radikoj kaj aliaj paraleloj precipe al la hebrea, samkiel iuj similaĵoj inter la gnomoj kaj la judoj estas intencaj.[9]

Aduna lingvo redakti

Tolkien elpensis la adunan (aŭ la numenoran), la lingvo parolita en Numenoro, mallonge post la dua mondmilito, ĉirkaŭ la tempo, kiam li kompletigis La Mastron de l' Ringoj, sed antaŭ ol li skribis la lingvan fonan informon de la Apendicoj. La aduna estis celita kiel la lingvo, el kiu la vestrona (Adûni) estis derivita. Tio aldonis profundan historian evoluadon al la homaj lingvoj. La aduna estis desegnita por havi "iom ŝemidan aspekton".[10] Ties evoluado komencis kun The Notion Club Papers (verkitaj en 1945). Tie la plej vasta ekzemplo de la lingvo estus trovita, rivelita al unu el la (hodiaŭaj) protagonistoj, Lowdham, de tiu rakonto en vizia sonĝo pri Atlantido. Ĝia gramatiko estas skizita en la nefinita "Raporto de Lowdham pri la aduna lingvo".

Tolkien restis nedecidinta, ĉu la lingvo de la homoj de Numenoro devus esti derivita de la originala homa lingvo (kiel en la aduna) aŭ se ĝi devus esti derivita de "la elf noldora" (t.e. kvenja) anstataŭe.[11] En The Lost Road and Other Ĝritings estas implicita, ke la numenoranoj parolis la kvenjan kaj ke Saŭrono, malamante ĉiujn aferojn elfajn, instruis al la numenoranoj la malnovan homan lingvon, kiun ili mem forgesis.[12]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. En sia frua adoleskant-aĝo, Tolkien unue ekkonis la ideon de konstruita lingvo forme de Animalic, inventaĵo de liaj kuzoj, Mary kaj Marjorie Incledon.
  2. La nomo de Tolkien por si en Gautistk estis Undarhruiménitupp.
  3. La Leteroj de J. R. R. Tolkien, letera nombro 163 (al W. H. Auden, 7a junio 1953).
  4. Monsters & Critics, 200
  5. Monsters & Critics, 203
  6. Monsters & Critics, 209
  7. La Leteroj de J.R.R.Tolkien, pp. 219–220
  8. Ambaŭ eldoniĝis, redaktitaj de Christopher Tolkien, en The Lost Road. Tolkien, Race and Cultural History: From Fairies to Hobbits. ISBN 9780230219519.
  9. Tolkien rimarkis kelkajn similaĵojn inter la gnomoj kaj judoj: ambaŭ estis "samtempe indiĝenaj kaj fremdaj en siaj loĝejoj, parolante la lingvojn de la lando, sed kun akĉento pro sia privata lingvo". Tolkien ankaŭ rimarkis pri la gnomoj, ke "iliaj vortoj estas ŝemidaj kompreneble, konstruitaj por esti ŝemidaj.""An Interview with J.R.R. Tolkien".
  10. Sauron Venkita, p. 240
  11. La Loĝantaroj de Meza-tero, p. 63.
  12. La Nerevenigebla Vojo kaj Aliaj Skriboj (1996), p. 68 kaj noto p. 75.