Instruado de lingvoj

(Alidirektita el Lingvolernado)

Instruado de lingvoj ankaŭ lingva lernadolingvo-edukado estas la aro de teknikoj kaj praktiko de instruado kaj lernado de fremdadua lingvo. Ĝi estas ĉefe branĉo de aplikata lingvistiko, tamen ĝi ankaŭ povas esti konsiderata kiel interfaka kampo. La ĉefaj lernofakoj por lingvo-edukado estas: akiro de komunikadkapabloj, interkulturaj kaj multkulturaj spertoj. La fremdlingva instruado estas traktata diversmaniere laŭ la epoko, la lando, la instruistoj kaj la uzataj metodoj. Ĝi povas esti individua, kolektiva aŭ praktikata en mergo.

Studento laborante sur projekto por traduki Vikipedian artikolon de la germana al la hispana en germana klaso ĉe ITESM Campus Ciudad de Mexico, Meksikurbo
Studento laborante sur projekto por traduki Vikipedian artikolon de la germana al la hispana en germana klaso ĉe ITESM Campus Ciudad de Mexico, Meksikurbo

Neceso de lernado de aliaj lingvoj redakti

Epizodo de podkasto Kern.punkto pri lingvoinstruado

Kvankam edukaj sistemoj ĉirkaŭ la mondo investas enormajn monsumojn en lingvoinstruadon, la rezultoj laŭ ricevado de studentoj fakte paroli la lingvo(j)n kiu(j)n ili lernas ekster la klasĉambro estas ofte neklaraj[1]. Montriĝas, ke la nivelo de la lingvokono estas pli alta en malgrandaj landoj, kiuj havas lingvojn ne vaste parolataj. Tio klarigas la diferencon en la nivelo de la instruado de la angla inter la nordiaj landoj kaj la plej grandaj landoj kiel Francio, Italio, Germanio aŭ Hispanio[2].

Kreskanta tutmondiĝo kreis pli grandan bezonon en la kampo de komunikado kaj en la profesia vivo de multegaj personoj komuniki en aliaj lingvoj. La uzado de komunaj lingvoj estas necesaj en areoj kiaj komerco, turismo, internaciaj rilatoj, teknologio, amaskomunikiloj kaj scienco. Multaj landoj kiaj Koreio (Kim Yeong-seo, 2009), Japanio (Kubota, 1998) kaj Ĉinio (Kirkpatrick & Zhichang, 2002) konsideras lingvo-edukajn politikojn por instrui almenaŭ unu eksterlandan lingvon ĉe la niveloj de baza kaj meza lernejo. Tamen, kelkaj landoj kiaj Barato, Singapuro, Malajzio, Pakistano, kaj Filipinoj uzas duan oficialan lingvon en ties administracio. Laŭ Gao (2010), Ĉinio farus enormajn klopodojn por la instruado de eksterlandaj lingvoj, ĉefe de la angla.

Lernstrategioj redakti

Ekzistas multaj strategioj kaj por lerni kaj por instrui, kiuj diferencas ankoraŭfoje laŭlande kaj laŭ lernantaro.

Lerni kaj praktiki lingvojn redakti

Ĉefe gravas investi regule tempon por lerni kaj praktiki lingvojn (lerni vortprovizon, aŭskulti, legi, paroli) [3]. Laŭ Komenio "ĉiuj lingvoj estas pli facile lerneblaj per la praktiko ol pere de reguloj... sed reguloj helpas kaj plifortigas la scion derivatan de la praktiko." [4]

Lerni Esperanton kiel lernorientiga strategio redakti

Ĉefa artikolo: Propedeŭtika valoro de Esperanto, tio estas instruado de Esperanto por kreskigi lingvokonscion kaj akceli la postan lernadon de fremdaj lingvoj.

Lerni Esperanton, kiel lernstrategion, konsistigas bonan enkondukon al fremdlingva studado pro tio ke ĝia relativa lernfacileco helpas konstrui memkonfidon en lernado de aliaj lingvoj. EU-civitanoj faris plurajn proponojn por antaŭenigi plurlingvecon en la eŭropa eduka sistemo uzante la Multlingvan Ciferecan Platformon de la Konferenco pri la Estonteco de Eŭropo en 2021-2022[5].  

Memlernado kaj interretaj kursoj redakti

Krom la klasikaj instruiloj kiel libroj, diskoj ktp., nuntempe la plej diversajn lingvojn en la mondo oni pli kaj pli lernas per la reto. Unu el la plej famaj retaj kursoj por Esperanto ekzemple disvastiĝas per DuoLingo.

Ankaŭ Goethe-Verlag ofertas lingvo-projekton por alkuraĝi homojn tra la tuta mondo lerni aliajn lingvojn, ankaŭ Esperanton, por tiele akceli interkompreniĝon kaj interkonatiĝon kun aliaj kulturoj pere de lingvolernado. Ĝia metodo 'Book2' korespondas al la niveloj A1 kaj A2 kaj tial taŭgas por ĉiuj lernantoj, instruante la bazan vorttrezoron[3].

Lingvolernaj ludtabuloj redakti

Lingvoedukistoj antaŭ longe rekonis la valoron de ludado: pro motivado, pliboniga komentado, kunlaborado, altkvalita partoprenado kaj malmulte da nervozeco, ludoj estas perfekta ilo por lingvoakirado. Ekzemplo de tia ludo estas LinguaPolis Esperanto. La ludtabulo konsistas el diversaj lokoj ĉirkaŭ LinguaPolis, imagita transnacia urbego kiu kunigas elstarajn vidindaĵojn kaj kulturajn objektojn tra la mondo[6][7].

Testado de lingvokono redakti

Ekzistas diversaj evalusistemoj por diversaj lingvoj en la mondo. Tiel TOEFL por la 'angla kiel fremda lingvo' aŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj (KER) por Esperanto aŭ aliaj lingvoj en Eŭropo.

Kritiko redakti

Iuj famaj poliglotoj kiel ekzemple Benny Lewis, kiu ankaŭ jam instruis Esperanton, klopodas peri sian propran lernstrategion, sed kutime liaj rekomendoj por lerni lingvojn ne funkcias por plejmulte de homoj, ĉar la konsilo kutime rilatas al pasiva lernado[3]. Laŭ Zilberman, alila poligloto kaj la fondinto de Language Bridge Technology (lingva ponto-teknologio) al la angla, kies reala pasio estas lingvoj, poligloto estas iu kiu flue parolas pli ol dek lingvojn.

Nur 5 elcento de la homoj sur la planedo havas la kapablon facile lerni lingvojn kaj eble ankaŭ nur 5 elcento interesiĝas pri lingvoj[3].

Bibliografio redakti

Gao, Xuesong (Andy). (2010). Strategic Language Learning. Multilingual Matters:Canada, 2010

Paolo E. Balboni, Le sfide di Babele. Insegnare le lingue nelle società complesse, Torino, Utet, 2002

Erik Gunnemark & Amorey Gethin, The Art and Science of Learning Languages. eld. Intellect Books, Oksfordo, ISBN 1-871516-48-X; 1996 (ekzistas rusa traduko (translit.) "Iskusstvo izuchat yazyki", eld. Tessa, Sankt-Peterburgo, 2001 kaj kaj sveda traduko "Konsten att lära sig språk", ISBN 91-630-3989-3).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. angle Ingrid Piller, How can we change language habits? (Kiel ni povas ŝanĝi lingvajn kutimojn?), Language on the Move, la 1-an de aŭgusto 2018
  2. france Núria Garcia , "Pourquoi les Français parlent-ils mal anglais ? Les limites de l’action publique dans le domaine du gouvernement des langues" (Kial la francoj parolas la anglan malbone?" La limoj de la publika agado en la kampo de la lingvoregistaro), Politique et Sociétés, vol. 36, n-ro 1, 2017, paĝoj  65–92 (ISSN  1203-9438 kaj 1703-8480, DOI https://doi.org/10.7202/1038761arrete legebla arkivo], alirite la 30-an de majo 2019)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 angle Dimitris Polychronopoulos, Fans and professionals discuss the value of language learning Arkivigite je 2016-09-15 per la retarkivo Wayback Machine (fanoj kaj profesiuloj diskutas la valoron de lingvolernado), altg.org, 11a septembro 2016
  4. angle H. H. Stern: Fundamental Concepts of Language Teaching, p. 78, Oxford University Press, Oxford 1983
  5. angle "The European Union's approach to multilingualism in its own communications policy" (PDF). Study requested by the CULT Committee of the European Parliament, p. 48. Septembro 2022.
  6. esperante,angle Vita Kogan kaj Stas Kapustin, Ludecigo de lingvolernado: LinguaPolis Esperanto, ESF Connect, la 22-an de novembro 2021, alirite la 19-an de januaro 2022.
  7. esperante Vita Kogan kaj Stas Kapustin, Ludecigo de lingvolernado: LinguaPolis Esperanto, (PEF), paĝoj 6-10, Informilo por Interlingvistoj n-ro 118 (1/2022)