La Linio Gustavo (aŭ de Vintro) konsistis en serio de fortikaĵoj konstruitaj en Italio dum la Dua Mondmilito fare de la Organizaĵo Todt de la Nazia Germanio, planita kun la celo eviti aŭ almenaŭ, bremsi la antaŭeniron de la trupoj de Aliancanoj laŭlonge de la Itala duoninsulo en direkto al la nordo.

La diversaj defendolinioj en la sudo de Italio (la linio Gustavo ruĝa).

La fortika linio etendis el la Tirena Maro, ĝuste norde de la punkto en kiu la rivero Garigliano elfluas en tiu maro, sekvis al la okcidento tra la montoj Apeninoj kaj alvenis ĝis la elfluejo de la rivero Sangro en la Adriatika maro. La ĉefa centro de la linio, kie ĝi trapasis la grandan komunikvojan akson nord-suden (nuntempe la aŭtoŝoseo 6), troviĝis je la monto Cassino kaj la abatejo de Montecassino kiu estis sur ties montopinto.

Post la elŝipiĝo en Italio fare de la Aliancanoj en septembro 1943, la itala registaro estis kapitulacinta (batalpaŭzo de Cassibile), sed la germana armeo pluigis la luktadon, kaj sukcesis kunigi ĉirkaŭ 15 diviziojn por la defendo. La unua celo de la aliancanaj trupoj estis alveni al Romo, kaj por tio la plej evidenta vojo estis la valo de la rivero Liri, proksima norde de Cassino.