linksjugend['solid]

junulara politika organizaĵo en Germanio

La linksjugend ['solid] estas socialisme, kontraŭfaŝisma, baze demokratio kaj inisma junulara asocio de Germanio. ['solid] estas mallongigo por „sozialistisch (socialisma), links (maldekstra) kaj demokratisch“ (demokratia). La memstara kaj organize sendependa junulara asocio estas rekonita kiel junulara sekcio de la politika partio Die Linke ("La Maldekstro").

Linksjugend['solid]
emblemo
junulara politika organizaĵo
Komenco 20-a de majo 2007
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Berlino
Ideologio

demokrata socialismoEkosocialismokomunismokontraŭfaŝismofeminismobazdemokratiomarksismo

Membro de ATTAC Germanio • Bahn für Alle vd
Estr(ar)o Danny Butter
Kasisto Janis Walter
Naciaj porparolistoj
    • Selin Gören
    • Daniel Kerekeš
    • Saskia Spahn
    • Carolin Tischner
    • Julius Zukowski-Krebs
Retejo linksjugend-solid.de
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

La asocio Linksjugend ['solid] estas membroasocio de la Eŭropa Reto de Demokratiaj Junaj Maldekstruloj (angle European Network of Democratic Young Left, ENDYL), ligo de maldekstraj kaj demokratiaj politikaj junularaj asocioj en Eŭropo.

Memkompreno redakti

Celo de la junulara organizo estas laŭ propra difino, esti "platformo por radikala socia kritiko kaj memdecidia politiko". La asocio subtenas "socion, kiu venkas la kapitalismon". Ĝi komprenas sina kiel parto de la movadoj por emancipiĝo de malavantigitaj sociaj tavoloj kaj serĉas la kunlaboron kiun samcelaj politikaj junularaj movadoj je eŭropa kaj monda nivelo. Krome ĝi vidas sin kiel reprezentejo por la interesoj de politike maldekstraj junuloj en la politika partio Die Linke.

Historio redakti

La junulara asocio fondiĝis la 20-an de majo 2007 dum la 9-a germania delegita konferenco de la antaŭa junulara organizo "['solid] – die sozialistische Jugend", kiu tre proksimis al la socialisma politika partio Linkspartei.PDS, la posteulo de la ŝtata partio SED de GDR. Ĝi dekomence komprenis sin kiel junulara branĉo de la - tiam ankoraŭ fondiĝanta - politika partio Die Linke. La fondon konvenon ankaŭ partoprenis delegitoj de la junulara branĉo de la partio “Arbeit und soziale Gerechtigkeit – Die Wahlalternative” (WASG). La fonda partia kunveno de la nova politika partio Die Linke, unuigo de la partioj Linkspartei.PDS kaj WASG, la 16-a de junio 2007 agnoskis la junularan asocion kiel junulara branĉo de la nova partio.

Strukturo redakti

Organoj de la asocio Linksjugend ['solid] je nacia nivelo estas "nacia kongreso", "nacia konsilio de porparolistoj", "konsilio de landoj" kaj "nacia interkonsentiga komisiono" kaj temaj naciaj laborrondoj. La organoj principe kunvenas publike. Je nivelo de la federaciaj landoj ekzistas korespondaj organoj. La plejparton de aktivecoj tamen portas la "bazaj grupoj".

En la asocio povas membriĝi 14- ĝis 35-jaruloj, kvankam la aktiva kontribuo al la asocia laboro estas sendependa de ajna aĝo. Asociaj "simpatiantoj" (de 36 aŭ pli da jaroj) grandparte havas la samajn rajtojn kiom ordinaraj asociaj membroj. La asocio tre subtenas la maldiskrimacion de virinoj: tial ekzemple dum balotoj por komisionoj kaj estraroj almenaŭ 50 procentoj de la elektitaj personoj devas esti virinoj.

La studenta organizo Die Linke.SDS estas memstara laborgrupo de la junulara asocio.

Ekde marto 2008 krome aperas la asocia gazeto Zora (supozebla aludo al la klasika infanlibro "La ruĝa Zora kaj sia bando", kaŝe verkita de juna komunisma aŭtoro meze de la 20-a jarcento). La gazeto ĉefe servas al prezento de la organizo al malmembroj kaj amaskomunikiloj.

Tendaroj kaj aliaj ferioj por junuloj redakti

En la tradicio de la laborista movado kaj de la antaŭa organizo "['solid] – die sozialistische Jugend" la asocio ofertas diversajn tendarojn, aliajn feriojn kaj libertempajn ofertojn kun politika temaro al sia celgrupo de 14- ĝis 35-jaruloj. Parto de la programo estas enhavaj laborrondoj, politikaj rolludoj kaj komunaj kampanjoj. La unua tiaspeca tendaro Ya Basta! ("jam sufiĉas!") dum somero 2007 okazis en Bielefeld.

Eksteraj ligiloj redakti