HERMAN Lipót estis hungara pentristo, grafikisto. Li naskiĝis en Nagyszentmiklós la 24-an de aprilo 1884 kaj mortinta en Budapeŝto la 1-an de julio 1972). Li estas Munkácsy-premiito (1952), eminenta artisto (1964).

Lipót Herman
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1884 (1884-04-24)
en Sânnicolau Mare
Morto 1-an de julio 1972 (1972-07-01) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto
vdr

Biografio redakti

Inter 1901–1905 Lipót Herman lernis en Mintarajziskola en Budapeŝto ĉe Ede Balló, László Hegedűs, Tivadar Zemplényi. Li uzis kiel karikaturisto la pseŭnimon Harag. En 1905 li iris Munkenon, kie li lernis ĉe A. Ažbè. En 1909–10 li laboris en Berlin kaj kun Falus Elek li faris afiŝojn kaj libroilustraciojn. En aŭtuno de 1910 li venis hejmen kaj partoprenis en establo de artistkolonio Kecskeméti Művésztelep. En 1911 li studvojaĝis Parizon, Bruselon kaj Londonon. En 1919 dum la konsilantrepubliko li estis prezidanto de la belartissindikato (Képző- és Iparművész Szakszervezetek Szövetség). En 1920 li apartenis al la fondintoj de la Szinyei Társaság. En 1921 li estis en Germanio, poste en Nederlando, en Parizo, en Munkeno kaj Italio kaj partoprenis ankaŭ ekspoziciojn . Li ekspoziciis ekde 1905. Li havis ekspoziciojn en Muzeo Ernst (1920, 1924, 1954). Memorekspozicion oni organizis en 1974.

Verkoj redakti

  • A művészasztal (memoraĵoj kun propraj ilustraĵoj, Bp., 1959).

Disĉiploj redakti

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti