Lipa - tagaloge Lungsod ng Lipa - estas duaklasa universitata urbego kaj ĉefdiocezo en Filipinoj, en suda Luzono, en regiono CALABARZON, en provinco Batangoj.

Lipa
component city • urbego • municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 4217 • 4218
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 372 931  (2020) [+]
Loĝdenso 1 781 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 13° 56′ N, 121° 10′ O (mapo)13.941111111111121.16222222222Koordinatoj: 13° 56′ N, 121° 10′ O (mapo) [+]
Alto 157 m [+]
Areo 209,4 km² (20 940 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Lipa (Filipinoj)
Lipa (Filipinoj)
DEC
Lipa
Lipa
Situo de Lipa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lipa, Batangas [+]
vdr
Urbodomo de Lipa

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Lipa kuŝas laŭ lago Taal en valo inter montoj, kiuj defendas kontraŭ tifonoj, eĉ vulkana erupcio [1]. Batangas troviĝas 22, Dasmariñas 49, Manilo 74, Kezonurbo 83, Cagayán de Oro 719 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Ĉi tiu loko estis loĝata ekde la 10-a jarcento. Post jarcentoj estis pruvitaj kontaktoj kun ĉinaj komercistoj. Hispana ĉeesto okazis ekde 1570. La loko estis municipo en 1702 kaj paroĥo en 1716. Pro vulkanaj erupcioj la vilaĝo lokŝanĝiĝis en 1724 kaj 1754. Pro kultivado de kafoj Lipa ricevis urborajton en 1887 ("Villa de Lipa"). Dominado de Usono komenciĝis en la fruaj 1900-aj jaroj. Lipa estis parte detruita dum la japana dominado (1941-1945). Lipa estis levita al pli alta urborango en 1947.

 
Salutarko en Lipa

Ekonomio redakti

Dum la hispana kolomia erao loĝantoj de Lipa produktis komence kafon, poste kakaon, estis ankaŭ brutbredado kaj diversaj hejmaj metioj. Inter 1945-1965 la citrusoj dominadis. Paŝo post paŝo Lipa profitis proksimecon de la ĉefurbo kaj iĝis administra, medicina, komerca, financa, agro-industria centroj. En la urbo okazas produktado de vestoj kaj prilaborado de manĝaĵoj.

Eduko kaj religio redakti

 
Katedralo en Lipa
 
Kirko en Lipa

Lipa gastigas kelkajn publikajn kaj privatajn universitatojn aŭ kampusojn. Plimulto de la populacio estas katolikoj. La diocezo fondiĝis en 1910. Ekzistas aliaj kristanaj grupoj kiel diversaj protestantaj sektoj. Aliaj religioj inkluzivas islamon kaj budhismon.

Trafiko redakti

Lipa havas arterian ĉefvojon al Manilo. En la urbego la pasaĝeroj uzas aŭtobusojn, busetojn kaj triciklojn.

Klimato redakti

La klimato de Lipa estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 2088 mmm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter majo-decembro falas pli ofte. La averaĝa temperaturo estas 26 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Vidindaĵoj redakti

Ĝemelurboj redakti

Fontoj redakti