Liptovské Matiašovce

Liptovské Matiašovce (hungare Mattyasóc [matjaŝOc], germane Matheschowitz [mateŝovic]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Liptovské Matiašovce
hungare: Mattyasóc, germane: Matheschowitz
municipo
Preĝejo en Liptovské Matiašovce
Oficiala nomo: Liptovské Matiašovce
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Žilina
Distrikto Distrikto Liptovský Mikuláš
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Liptov
Montaro Chočské vrchy
Parto(j) Vyšné Matiašovce, Nižné Matiašovce
Situo Liptovské Matiašovce
 - alteco 648 m s. m.
 - koordinatoj 49° 09′ 10″ N 19° 32′ 50″ O / 49.15278 °N, 19.54722 °O / 49.15278; 19.54722 (mapo)
Areo 5,732793 km² (573,28 ha)
Loĝantaro 289 (31.12.2010)
Denseco 50,41 loĝ./km²
Unua skribmencio 1416
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 032 23
Telefona antaŭkodo +421-44
Aŭtokodoj LM
NUTS 510700
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Liptovské Matiašovce
Retpaĝo: www.liptovskematiasovce.sk
Portalo pri Slovakio
Katolika preĝejo en Liptovské Matiašovce

Situas redakti

Liptovské Matiašovce situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Liptovský Mikuláš troviĝas je 14 km.

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la frua ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1262, kiel "Felsőszélnye", poste en 1412 en latina formo "Mathye villa,". La hungara loknomo "Mathiassfalawa" (=Matiaso-vilaĝo) aperis en 1462. En la 17-a jarcento 2 apudaj vilaĝoj formiĝis.

Nižné Matiašovce redakti

Tiu vilaĝo "Also Matiassowcze" aperis en hungara formo en 1628. En 1784 233 vilaĝanoj loĝis en 31 domoj, en 1828 256 vilaĝanoj loĝis en 31 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsómattyasóc 190 homoj, (plejparte slovakoj).

Vyšné Matiašovce redakti

Tiu vilaĝo "Fölsö Mattiasfalu" aperis en hungara formo en 1600. En 1784 132 vilaĝanoj loĝis en 15 domoj, en 1828 151 vilaĝanoj loĝis en 16 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Felsőmattyasóc 103 homoj, (plejparte slovakoj).

En la 19-a jarcento inundoj okazis kaj multaj migris al Ameriko. Ĝis Traktato de Trianon la komunumoj apartenis al Hungara reĝlando, al Liptó, al distrikto de Partizánska Ľupča, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Liptovské Matiašovce 420 homoj, (417 slovakoj).

Vidindaĵoj redakti