Liriko

poezio en versoj
(Alidirektita el Lirikulo)

Liriko (helena, kanto kun la liro), la poezio en versoj; parte, precipe depost la klasika Greka kaj Latina periodoj, ankaŭ kun rimo. Ĝi estas verŝajne la praformo de la poezio. La liriko traktas principe personajn, ofte privatajn kaj sentoplenajn motivojn kaj estas unu el tri grandaj pra-specoj de la poezia literaturo, kune kun epiko (rakonta poezio) kaj drama arto (agade prezentata poezio).

Apud ili, la literaturo ankaŭ enhavas prozon, ankaŭ kun siaspeca epiko (rakonta prozo) kaj siaspeca proza dramo.

Ekzistas preskaŭ senlime multaj formoj por lirika poezio. Konataj estas interalie por liriko: elegio, kanto, hajko, epigramo, odo, soneto, himno, cio, amkanto, majstrokanto ktp.

La lirika poemo estas subjektiva, portanta la personajn sentojn de la aŭtoro, kantanta pri si mem, lian sintenon al naturo, al aliaj, al Dio kaj pri la vivo. Emocioj estas esprimitaj per artaj rimedoj, kiel ekzemple: Komparoj, metaforoj, lingvaj bildoj kaj pli, kaj fariĝas universalaj homaj emocioj, objektivaj, super la privataj emocioj. La lirika kanto estas supertempa, kvankam la tempoj ene de la kanto povas varii. Ekzemploj: kantoj de amo kaj soleco, beleco kaj sopiro, feliĉo, preĝo kaj morto, envio kaj admiro.

La lirika kanto havas plurajn karakterizaĵojn (ecojn) kiuj distingas ĝin de aliaj specoj de kantoj:

  • Emocioj kaj sentoj.
  • Unua persono-mi.
  • Okazas en la nuna tempo kaj en la tempoj apudaj al ĝi
  • Universala kaj ĉiam ĝisdata
  • "Efekto" - la pejzaĝo kaj diversaj objektoj havas signifon.
  • Tre muzika