La listeriozo estas infekto fare de la bakterio Listeria monocytogenes.[1] Temas pri zoonozo malofta en homoj, sed tre grava. Ĝi havas malaltan morbokvanton, sed tre altan mortindicon (30 %), kiu ĉe grupoj atakeblaj estas eĉ pli alta (ĝis 70 %).

Listeria monocytogenes en agarplato.

La poluo okazas ĝenerale dum la konsumo de manĝaĵoj kiuj enhavas la bakterion respondecan de la malsano. Inter tiuj manĝaĵoj estas la kruda lakto, fromaĝo prilaborita el tiu lakto, kruda aŭ malbone kuirita viando, krudaj legomoj, kolbasoj, pastaĵoj, nesekaj aŭ ne tre sekigitaj fromaĝoj (camembert, brie...). La virino povas transmiti la bacilon al la feto dum la gravedo (pere de la placento) aŭ en la momento de la nasko.

La malsano ĉefe atakas maljunajn plenkreskulojn, personojn kun malfortigitaj imunaj sistemoj, gravedajn virinojn kaj ĵusnaskitojn.[2] Rare, ankaŭ la personoj sen tiuj riskojfaktoroj povas esti atakitaj. Persono kun listeriozo ĝenerale havas febron kaj dolorojn ĉe muskoloj, ofte antaŭitaj per diareo aŭ aliaj stomakintestaj simptomoj. Preskaŭ ĉiuj diagnozigitaj per listeriozo havas invadan infekton (kio signifas, ke la bakterioj disvastiĝas el ties intestoj al la sanga fluejo aŭ al aliaj lokoj de la korpo). La malsano povas okazi ĝis du monatojn post la manĝo de poluitaj manĝaĵoj.

Notoj redakti

  1. medlineplus. «Listeriosis». Konsultita la 30an de julio 2020.
  2. «Listeriosis ¿QUé es?». Konsultita la 30an de julio 2020.