Listo de Sfeniskoformaj laŭ populacio

Listartikolo en Vikipedio

Tio estas la listo de Sfeniskoformaj specioj laŭ tutmonda populacio. Kvankam la nombroj estas ĉirkaŭkalkuloj, ili estis faritaj de fakuloj en ties kampoj.

Sfeniskoformaj (el la latina por "kojnformaj") estas la taksonomia ordo al kiu apartenas pingvenoj. BirdLife International taksis 18 speciojn. El kiuj 16 (89% el la totalaj specioj) havis siajn populacion ĉirkaŭkalkulitan: tiuj mankantaj estas la Reĝa kaj la Blua pingveneto, ambaŭ el kiuj estis taksitaj kiel Malplej Zorgiga.[1][2]

Vario de metodoj estas uzataj por kalkuli pingvenojn, kaj en Aprilo 2012 oni faris unuan censon el spaco, kiam oni uzis bildojn el satelitoj Ikonos, QuickBird-2, kaj WorldView-2 por kalkuli antarktajn Imperiestrojn.[3] Tiu estas simila tekniko al tiu uzita de Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj por kalkuli homojn en Somalio.[4] Plej maraj studoj uzas stritransektojn kaj distancan elprenkalkulon por mezuri densecon; tio estas poste ekstrapasata al la animala teritorio.[5] La Galapagoj estis kalkulitaj ĉiujare ekde 1961 fare de la servoj de la Nacia Parko Galapagoj. Surtere kaj mare, ili faras kompletan censon en dek areojn kaj partan censon en kvar. La observo en 2012 de 721 birdoj montris, ke la niveloj restis same dum la ĵusaj jaroj, kaj la nuna kompleta ĉirkaŭkalkulo ne bezonas esti ŝanĝata.[6] Po plia informo pri kiel oni faras tiujn ĉirkaŭkalkulojn, rigardu vikipediajn artikolojn pri Populacibiologio kaj Populaciekologio.

Specioj kiuj jam ne plu povas esti inkluditaj en tia listo estas la Vaitaha pingveno, kiu ŝajne iĝis formortinta inter 1300 kaj 1500 (tuj post la alveno de polinezianoj al Novzelando), kaj la Ĉathama pingveno, kiu estas konata nur pere de subfosilioj, sed povus esti tenita en kaptiveco foje inter 1867 kaj 1872.[7][8] Adelioj kaj Imperiestroj nestumas en Antarkto kaj manĝas el rompitaj glacipecoj; la efiko de la tutmonda varmiĝo sur tiuj povus tuŝi ties nombrojn, kaj la Antarktaj kaj Papuaj, kiuj manĝas en malfermaj akvoj, eniras en la glacipecaj teritorioj de la Adelia kaj de la Imperiestroj. Tiele la Papuaj ĝuis plulacikreskon de 7500% ekde 1974, kaj la Antarktaj de 2700%.[9]

Specioj laŭ tutmonda populacio redakti

Komuna nomo Dunoma nomo Populacio Statuso Tendenco Notoj Bildo
Galapaga pingveno Spheniscus mendiculus 1800[10] endanĝerigata specio[10] malpliiĝanta[10]  
Humboldta pingveno Spheniscus humboldti 3300 – 12 000[11] vundebla specio[11] malpliiĝanta[11]  
Dikbeka pingveno Eudyptes pachyrhynchus 5000 – 6000[12] vundebla specio[12] malpliiĝanta[12] Nur maturuloj.[12]  
Flavokula pingveno Megadyptes antipodes 5930 – 6970[13] endanĝerigata specio[13] malpliiĝanta[13] Ĉirkaŭkalkulo estas datita (1988/89).[13]  
Sudafrika pingveno Spheniscus demersus 75 000 – 80 000[14] endanĝerigata specio[14] malpliiĝanta[14] 5000 reproduktantaj paroj en Namibio & 21 000 en Sudafriko.[14]  
Forta pingveno Eudyptes robustus 93 000[15] vundebla specio[15] stabila[15]  
Sklatera pingveno Eudyptes sclateri 195 000 – 210 000[16] endanĝerigata specio[16] malpliiĝanta[16] Populacio reproduktiĝas en du lokoj: la Insuloj Bounty (26 000 paroj), & la Antipodaj Insuloj (41 000 paroj).[16]  
Norda flavtufa pingveno Eudyptes moseleyi 530 000[17] endanĝerigata specio[17] malpliiĝanta[17] Nur maturuloj (265 miloj da paroj); populacio malpliiĝis je 57% en la pasintaj 37 jaroj.[17]  
Imperiestra pingveno Aptenodytes forsteri 595 000[18] preskaŭ minacata[18] stabila[18]  
Papua pingveno Pygoscelis papua 774 000[19] preskaŭ minacata[19] malpliiĝanta[19] Nur maturuloj (387 miloj da paroj).[19]  
Ŝlegela pingveno Eudyptes schlegeli 1 700 000[20] vundebla specio[20] stabila[20] Nur maturuloj (850 000 paroj en Insulo Makvora & ĉirkaŭ 1000 paroj en Insuletoj Bishop kaj Clerk). Ĉirkaŭkalkulo estas el la 1980-aj jaroj, sed la populacio estas stabila.[20]  
Suda flavtufa pingveno Eudyptes chrysocome 2 460 000[21] vundebla specio[21] malpliiĝanta[21] Nur maturuloj (1.23 milionoj da paroj); populacio malpliiĝis je 34% en la pasintaj 37 jaroj.[21]  
Magelana pingveno Spheniscus magellanicus 2 600 000[22] preskaŭ minacata[22] malpliiĝanta[22] Nur maturuloj (1.3 milionoj da paroj).[22]  
Adelia pingveno Pygoscelis adeliae 4 740 000[23] preskaŭ minacata[23] pliiĝanta[23] Nur maturuloj (2.37 milionoj da paroj).[23]  
Antarkta pingveno Pygoscelis antarcticus 8 000 000[24] malplej zorgiga[24] pliiĝanta[24] Minimuma ĉirkaŭkalkulo.[24]  
Ortufa pingveno Eudyptes chrysolophus 18 000 000[25] vundebla specio[25] malpliiĝanta[25] Nur maturuloj (9 milionoj da paroj); ĉefaj populacicentroj en Pingven-Insulo, Insulo Herdo kaj insuloj Makdonaldaj (po 1 miliono da paroj), Kergelenoj (1.8 milionoj da paroj), & Suda Georgio (2.5 milionoj da paroj).[25]  

Notoj redakti

  1. BirdLife International (2012) Aptenodytes patagonicus. IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Versio 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-22.
  2. BirdLife International (2012) Eudyptula minor. IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-22.
  3. Dell'Amore, Christine, "Emperor Penguins Counted From Space—A First", National Geographic News, National Geographic, 13a de Aprilo 2012. Kontrolita 2012-12-22.
  4. Yusuf, Mohammed, "UNHCR Tries to Count Somalia", Voice of America, 29a de Junio 2012. Kontrolita 2012-11-21.
  5. (2009) “Black and white or shades of grey? Detectability of Adélie penguins during shipboard surveys in the Antarctic pack-ice”, Journal of Applied Ecology (46), p. 136–143. Alirita 2012-12-22.. 
  6. "Annual Galapagos Penguin and Cormorant Census", GNP News, Proceso de Relaciones Públicas – Parque Nacional Galápagos – Ecuador. Kontrolita 2012-12-22. Arkivigite je 2013-03-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-07. Alirita 2013-12-07.
  7. Fox, Rebecca, "Ancient species of penguin found in DNA of bones", 'Otago Daily Times', 2008-11-20. Kontrolita 2008-11-20. Arkivigite je 2011-06-09 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-06-09. Alirita 2013-12-07.
  8. A.J.D. Tennyson kaj P.R. Millener (1994). Bird extinctions and fossil bones from Mangere Island, Chatham Islands[rompita ligilo], Notornis (Supplement) 41, 165–178.
  9. Than, Ker, "3/4 of Big Antarctic Penguin Colonies to Disappear?", National Geographic News, National Geographic, 1 Dec 2008. Kontrolita 2012-12-22.
  10. 10,0 10,1 10,2 BirdLife International (2012). Spheniscus mendiculus. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  11. 11,0 11,1 11,2 BirdLife International (2012). Spheniscus humboldti. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  12. 12,0 12,1 12,2 12,3 BirdLife International (2012) Eudyptes pachyrhynchus. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 BirdLife International (2012) Megadyptes antipodes. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  14. 14,0 14,1 14,2 14,3 BirdLife International (2012). Spheniscus demersus. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  15. 15,0 15,1 15,2 BirdLife International (2012). Eudyptes robustus. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  16. 16,0 16,1 16,2 16,3 BirdLife International (2012). Eudyptes sclateri. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  17. 17,0 17,1 17,2 17,3 BirdLife International (2012). Eudyptes moseleyi. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  18. 18,0 18,1 18,2 BirdLife International (2012). Aptenodytes forsteri. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  19. 19,0 19,1 19,2 19,3 BirdLife International (2012) Pygoscelis papua. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  20. 20,0 20,1 20,2 20,3 BirdLife International (2012). Eudyptes schlegeli. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  21. 21,0 21,1 21,2 21,3 BirdLife International (2012). Eudyptes chrysocome. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 BirdLife International (2012). Spheniscus magellanicus. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 BirdLife International (2012). Pygoscelis adeliae. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  24. 24,0 24,1 24,2 24,3 BirdLife International (2012). Pygoscelis antarcticus. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 BirdLife International (2012). Eudyptes chrysolophus. IUCN Red List of Threatened Species. Version 2012.2. IUCN. Alirita 2012-12-14.