Listo de fervojaj stacioj en Svislando
La jena listo enhavas la stacidomojn, staciojn kaj haltejojn de fervojoj en Svislando.
La Svisaj Federaciaj Fervojoj havas nuntempe iom pli ol 600 staciojn, sen kalkuli haltejojn. La etŝpuraj privataj fervojoj kutime havas pli densan reton de haltejoj. Entute, tio sumas preskaŭ al du mil stacioj kaj haltejoj inkluzivitaj en ĉi tiu listo.
Tradicie, la Svisaj Federaciaj Fervojoj distingis inter Bahnhof (esperante stacidomo, france gare) kaj stacioj surbaze de la grandeco kaj graveco, kiuj plejofte rilatas al la kvanto de laborantoj. Hodiaŭ, la malsamecoj inter la du terminoj pli kaj pli malklariĝas, precipe el la vidpunkto de la pasaĝero. La plej multaj el la stacioj estas senpilotaj hodiaŭ, ĉar multaj el la gvidejoj estas kontrolataj demalproksime en centra loko dank'al aŭtomatigata administrado. Neniu distingo ekzistas inter stacioj kaj haltejoj en la sekva listo, ĉar ĉi tiuj informoj ne kutimas aperi en la sciigoj kaj fariĝis plejparte sensencaj.