Listo de francaj ministroj pri junularo kaj sportoj

Listartikolo en Vikipedio


Listo de francaj ministroj pri junularo kaj sportoj arigas sinsekvajn ministrojn, subministrojn aŭ sub-subministrojn de la registaroj de la 5-a respubliko.

5-a respubliko redakti

Laŭ la strukturo de la francaj registaroj de la 5-a Respubliko, la respondeco pri junularo kaj sportoj estas ofte ligita al tiu de nacia edukadoasocia vivo, kelkfoje ĝi havas rangon de ministerio aŭ de subministro.

De la 7-a de majo 2002 ĝis la 31-a de marto 2004 la respondeco estis partigita en du apartaj ministerioj : sportoj unuflanke, junularo, nacia edukado kaj esplorado aliflanke.

De la 18-a de majo 2007 ĝis la 13-a de novembro 2010, la respondeco pri sportoj estis kunigita al tiu pri sano, kiam la respondeco pri junularo estis konfidita en januaro 2009 al la alta komisarofico pri junularo faraiĝinta en 2010 ministerio pri junularo kaj aktivaj solidarecoj. Post la 14-a de novembro 2010, la situacio refariĝis simila al tiu de 2002-2004.

En la registaro de Jean-Marc Ayrault konsistigita la 16-an de majo 2012, la respondecoj pri junularo, sportoj, asocia vivo kaj popola edukado estis arigitaj en nur unu ministerio kun la rango de ministerio, revenante al sia historia plej komuna formo.

La 2-an de aprilo 2014 Manuel Valls en sia registaro aldonis malkutime politikon pri urbo kaj virinaj rajtoj.

  • 27-a de septembro 1958 - 11-a de junio 1963 : Maurice Herzog, alta komisaro pri junularo kaj sportoj.
  • 12-a de junio 1963 - 8-a de januaro 1966 : Maurice Herzog, (UNR) subministro pri junularo kaj sportoj.
  • 8-a de januaro 1966 - 30-a de majo 1968 : François Missoffe, (UNR) ministro pri junularo kaj sportoj.
  • 30-a de majo 1968 - 10-a de julio 1968 : Roland Nungesser, (UDR) ministro pri junularo kaj sportoj.
  • 12-a de julio 1968 - 20-a de junio 1969 : Joseph Comiti, (UDR) subministro ĉe la ĉefministro, komisiita pri junularo kaj sportoj.
  • 20-a de junio 1969 - 5-a de julio 1972 : Joseph Comiti, (UDR) subministro ĉe la ĉefministro, komisiita pri junularo, sportoj kaj libertempoj.
  • 5-a de julio 1972 - 28-a de marto 1973 : Joseph Comiti, (UDR) subministro ĉe la ĉefministro, komisiita pri junularo, sportoj kaj libertempoj.
  • 27-a de februaro 1974 - 27-a de majo 1974 : Joseph Comiti, (UDR) subministro ĉe la ĉefministro, komisiita pri junularo kaj sportoj kaj libertempoj.
  • 1-a de marto 1974 - 27-a de majo 1974 : Pierre Mazeaud, (UDR) subministro ĉe la ministro pri nacia edukado, komisiita pri junularo kaj sportoj.
  • 8-a de junio 1974 - 25-a de aŭgusto 1976 : Pierre Mazeaud, (UDR) subministro ĉe la ministro pri vivkvalito, komisiita pri junularo kaj sportoj.
  • 5-a de aprilo 1978 - 22-a de majo 1981 : Jean-Pierre Soisson, (PR) ministro pri junularo, sportoj kaj libertempoj.
  • 22-a de majo 1981 – 22-a de marto 1983 : Edwige Avice, (PS) ministro delegita pri junularo kaj sportoj ĉe la ministro pri libertempo.
  • 23-a de julio 1984 - 20-a de marto 1986 :Alain Calmat, (diversa maldekstro) (ministro delegita pri junularo kaj sportoj)
  • 20-a de marto 1986 - 10-a de majo 1988 : Christian Bergelin, (RPR) subministro ĉe la ĉefministro, komisiita pri junularo kaj sportoj.
  • 10-a de majo 1988 - 16-a de majo 1991 : Lionel Jospin, (PS) ministro pri nacia edukado, esplorado kaj sportoj, kun subministerio pri junularo kaj sportoj Roger Bambuck (civila socio).
  • 16-a de majo 1991 - 29-a de marto 1993 : Frédérique Bredin, (PS) ministro pri junularo kaj sportoj.
  • 29-a de marto 1993 - 18-a de majo 1995 : Michèle Alliot-Marie, (RPR) ministro pri junularo kaj sportoj.
  • 7-a de novembro 1995 - 4-a de junio 1997 : Guy Drut, (RPR) ministro pri junularo kaj sportoj.
  • 4-a de junio 1997 - 7-a de majo 2002 : Marie-George Buffet, (PCF) ministro pri junularo kaj sportoj.
  • 7-a de majo 2002 - 31-a de marto 2004 : Jean-François Lamour, (UMP) ministro pri sportoj, Luc Ferry ministro pri junularo, nacia edukado kaj esplorado.
  • 31-a de marto 2004 - 18-a de majo 2007 : Jean-François Lamour, (UMP) ministro pri junularo, sportoj kaj asocia vivo.
  • 18-a de majo 2007 - 13-a de novembro 2010 : Roselyne Bachelot-Narquin, (UMP) ministro pri sano, junularo (ĝis la 12-a de januaro 2009) kaj pri sportoj kun subministro komisiita pri sportoj Bernard Laporte

de la 22-a de oktobro 2007 ĝis la 23-a de junio 2009 poste Rama Yade (UMP) ekde la 23-a de junio 2009.

  • 12-a de januaro 2009 - 22-a de marto 2010 : Martin Hirsch, alta komisaro pri junularo.
  • 22-a de marto 2010 - 13-a de novembro 2010 : Marc-Philippe Daubresse, (UMP) ministro pri junularo kaj aktivaj solidarecoj.
  • 14-a de novembro 2010 - 10-a de majo 2012 : Luc Chatel, (UMP) ministro pri nacia edukado, junularo kaj asocia vivo, kun subministro

komisiita pri junularo kaj asocia vivo Jeannette Bougrab (UMP).

  • 14-a de novembro 2010 - 26-a de septembro 2011 : Chantal Jouanno, (UMP), ministro pri sportoj.
  • 26-a de septembro 2011 - 10-a de majo 2012 : David Douillet, (UMP) ministro pri sportoj.
  • 16-a de majo 2012 - 31-a de marto 2014 : Valérie Fourneyron, (PS) ministro pri sportoj, junularo, popola edukado kaj asocia vivo.
  • De la 2-a de aprilo 2014 : Najat Vallaud-Belkacem, (PS) ministro pri virinaj rajtoj, urbo, junularo kaj sportoj, kun subministro komisiita

pri sportoj Thierry Braillard (PRG), de la 9-a de aprilo 2014 .

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti