Imperiestro de Aŭstrio

La titolo imperiestro de Aŭstrio ekzistis inter 1804 kaj 1918. Ĝia unua portanto Francisko la 1-a kreis ĝin por malhelpi, ke Napoleono iel transprenu la estrecon de la Sankta Romia Imperio.

Blazono de la Aŭstra imperio

Listo de imperiestroj de Aŭstrio redakti

Ekzistis nur kvar aŭstriaj imperiestroj:

Titolaro de la imperiestro de Aŭstrio redakti

La Aŭstra imperio estis en 1867 transformita al la duobla monarĥio Aŭstrio-Hungario, kiu estis persona unio inter du grandaj regnopartoj ("Cislajtio kaj Translajtio"). Ambaŭ regnopartoj mem konsistis el pluraj monarĥiaj landoj en persona aŭ reala unio. La imperiestro de Aŭstrio samtempe portis multajn monarĥajn titolojn.

Ekde la 19-a de januaro 1869, la plena oficiala titolaro de la aŭstra imperiestro, inkluzive de kelkaj nur historiaj, ne plu realaj titoloj estis jena:[1][2][3]

Lia Imperiestra kaj Reĝa Apostola Moŝto
N.N.
de Dia Graco imperiestro de Aŭstrio,
reĝo de Hungario kaj Bohemio, de Dalmatio, Kroatio, kaj Slavonio, Galicio, Lodomerio kaj Ilirio;
reĝo de Jerusalemo ktp.;
arkiduko de Aŭstrio;
grandduko de Toskanio kaj Krakovo;
duko de Loreno, de Salcburgo, Stirio, Karintio, Krajno kaj Bukovino;
grandprinco de Transilvanio, margrafo de Moravio;
duko de Supra kaj Malsupra Silezio, de Modena, Parma, Piacenza kaj Guastalla, de Aŭŝvico kaj Zatoro, de Teŝino, Friulo, Ragusa kaj Zara;
princa grafo de Habsburgo kaj Tirolo, de Kiburgo, Goricio kaj Gradisca;
princo de Trento kaj Brixen;
margrafo de Supra kaj Malsupra Luzacio kaj en Istrio;
grafo de Hohenems, Feldkirch, Bregenz, Sonnenberg ktp.;
sinjoro de Triesto, de Cattaro kaj de la Slovena Markio;
grandvojevodo de la vojevodio Serbio
ktp., ktp.

Dum la monarĥia tempo ĉiuj lernejanoj devis lerni tiun imperiestran titolaron parkere.

Referencoj redakti

  1. Ernst Trost, Das blieb vom Doppeladler, dtv, München 1969, S. 360
  2. Weblinks: Habsburg Titles – heraldica.org
  3. de:Großer Titel des Kaisers von Österreich

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti