Listo de insuloj en la Mediteraneo
En tiu artikolo oni listigas tabele la ĉefajn insulojn de la Mediteranea Maro.

Ĝeneralaj konsiderojRedakti
La Mediteranea Maro estas unu el la ĉefaj internaj maroj de la mondo, konektita tra la Ĝibraltara Markolo, okcidente, kun la Atlantika Oceano, kaj tra Dardaneloj, oriente, kun la Nigra Maro. Ĝi estas inter tri kontinentoj kaj al ĝi marbordas dudek du landoj (listigitaj sekve laŭ horloĝa ordo):
- en Eŭropo: Hispanio, Francio, Monako, Italio, Slovenio, Bosnio-Hercegovino, Montenegro, Kroatio, Albanio kaj Grekio;
- en Azio: Turkio, Sirio, Libano, Israelo kaj Palestino;
- en Africa: Egiptio, Libio, Alĝerio, Tunizio kaj Maroko
Estas krome du insulaj ŝtatoj: Malto kaj Kipro.
En la Mediteraneo estas kelkaj insuloj kvankam malmultaj estas grandaj. Laŭ tio konsiderindas jeno:
- grandaj insuloj (pli grandaj ol 20.000 km²): Sicilio kaj Sardio, en centrokidento;
- mezgrandaj insuloj (inter 1.000 kaj 10.000 km²): Kipro, Korsiko, Kreto, Eŭbeo, Majorko, Mitileno kaj Rodoso;
- malgrandaj insuloj (pli malgrandaj ol 1.000 km²): Ĥio, Kefalonio, Korfuo, Lemnos, Samoso, Naksoso kaj Andros en la orienta Mediteraneo; Kreso, Krk, Brač, Hvar, Pag, Korčula kaj Malto en la centra Mediteraneo; Menorko kaj Ibizo, en la okcidenta Mediteraneo; kaj Ĝerbao, en la afrika marbordo.
Preskaŭ ĉiuj insuloj de la Mediteraneo estas loĝataj, el kiuj la plej loĝataj estas la jenaj:
- pli ol 1.000.000 loĝantoj: Sicilio, Sardio kaj Kipro;
- inter 100.000 kaj unu miliono de loĝantoj: Majorko, Kreto, Malto, Korsiko, Eŭbeo, Rodoso, Ibizo kaj Korfuo.
La ĉefaj arkipelagoj estas la jenaj:
- en la okcidenta parto, la Balearoj;
- en la centra parto, krom la grandaj insuloj de Sicilio, Korsiko kaj Sardio, estas la arkipelagoj kampana kaj toskana, la Ponzaj, la Eolaj, la Tremiti kaj la Pelagaj insuloj;
- en Adriatiko la kroataj insuloj;
- en la orienta parto, inter la grekaj insuloj, elstaras la Dodekanesa arkipelago, la Cikladoj, la Ioniaj, la Nordegeaj, la Saronikaj kaj la Sporadaj.
Laŭ landoj, la ĉefa nombro de insuloj korespondas al Grekio, Kroatio, Italio kaj Turkio. Ĉiuj landoj havas marbordajn insulojn, sed en la afrika marbordo apenaaŭ estas gravaj insuloj kaj ankaŭ ne proksime de la marbordoj de Hispanio kaj Francio.
Insuloj de la MediteraneoRedakti
La tabelo ordiĝis laŭ geografia kriterio, starte en la Ĝibraltara Markolo kaj laŭirante la marbordon laŭ horloĝa direkto, jene:
- insuloj de la Balearoj;
- insuloj de la franca marbordo;
- grandaj insuloj de Korsiko, Sardio kaj Sicilio;
- insuloj de la marbordo de la Tirena maro de Italio;
- insuloj de la Adriatiko;
- insuloj grekaj;
- insuloj afrikaj.