Listo de intelektaj specioj de Star Trek

Listartikolo en Vikipedio

Ĉi tio estas listo de fikciaj intelektaj specioj el la fikcia universo de Star Trek.

A redakti

Aenaroj - Subspecio de la andorianoj estas la gento Aenar, kies anoj same vivas sur la fikcia planedo Andorio. Kontraŭe al iliaj bluhaŭtaj parencoj ili havas blankan haŭton kaj preskaŭ blindas. La anoj de la gento Aenar havas ekstremajn telepatiajn kapablojn kaj estas striktaj pacistoj. Sur la planedo Andorio nur ekzistas malmultaj miloj da ili.

Andorianoj (vidu ĉefartikolon Andorianoj) estas militema, hom-simila, ekster-tera vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek. Antaŭ la fondo de la same fikcia Unuiĝinta Federacio de Planedoj, la andorianoj preskaŭ konstante militis kontraŭ la vulkananoj, aparte forte ĉirkaŭ la jaro 2150. Esencaj aspektaj karakterizaĵoj de la andorianoj estas blankaj haroj, blueca haŭto kaj du antenaj korperoj ĉe la frunto.

B redakti

Borgoj (vidu ĉefartikolon Borg) estas ekster-tera kolektiva vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek, inteligenta sed en multaj kriterioj tre malsama al la homoj aŭ aliaj individuecaj fikciaj ekster-teraj vivoformoj. La Borg-kolektivo origine estas la modelo de totalisma, sed ne-hierarkia socio. Nur en postaj epizodoj de la Star Trek-filmoj la socio, simile al insekta popolo, prezentiĝis kiel kolektivo gvidata de reĝino. La vivo koncepto de la Borg-kolektivo estas la konstanta adapto de la korpoj al la ŝanĝiĝantaj mediaj cirkonstangoj kaj la senkompromisa ekspansio en la universo.

C redakti

Cheronanoj: Homsimilaj estoj, kun granda psika povo, la plej miriga trajto de cheronanoj estas, ke ilia haŭto estas nigra sur unu flanko de sia korpo kaj blanka aliflanke. Estis du rasoj de cheronanoj, unu kies dekstra flanko estas blaka, kaj alia kies maldekstra flanko estas blanka. Tiuj rasoj batalis ĝis detruiĝi komplete.

F redakti

Ferengoj (vidu ĉefartikolon Ferengoj) - hom-simila, ekster-tera vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek. Ili aspekte karakteriziĝas per kompare al la homoj malpli granda korpo, la oranĝo- ĝis bronzokolora haŭto, plene kalva kapo kaj kompare al la homoj signife pli grandaj, rondaj oreloj.

G redakti

Gideonanoj - Anoj de troloĝita planedo Gideon, kies kulturo ne permesas naskokontrolon aŭ forigon al alia loko.

Gornoj - estas fikciaj eksterteraj humanoidaj reptilioj en la usona franĉizo Star Trek. Ili unue aperis en epizodo de 1967 Arena, en kiu kapitano Kirk batalas anoniman Gornon sur roka planedo. La batala sceno fariĝis unu el la plej bone-memoritaj scenoj de la origina serio, parte pro la malrapidaj kaj mallertaj movadoj de la Gorn, kiun iuj spektantoj konsideris senintence komika.[1][2]

H redakti

Homoj (vidu ĉefartikolon Homo) - speco de primato, el la familio de homedoj, kiu vivas en planedo Tero.
Hortaoj : silikata bazforma vivo en la planedo Janus VI, kiu havas aspekton de fandita roko kun fajro sur ĝi. Ĉiuj individuoj de la speco mortas en cikloj de kvindek mil jarojn, krom unu ulo, kiu restas viva por protekti la ovojn de la venonta generacio.

I redakti

Iotianoj - Loĝantoj de planedo Sigma Iotia II tre similaj al homoj, sed nekapablaj krei propran kulturon, pro tio, ili tre emas imiti. Ĉar kosmoŝipo Horizon lasis hazarde sur la planedo libron pri mafio, ili rekreis sian kulturon laŭ mafiaj moroj.

K redakti

Kapelanoj : homsimilaj estoj perfortemaj kaj militistaj, sed skrupule honestaj, kiu havas primitivan teknologion.
Kardasianoj - fikcia ekster-tera vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek. Ili devenas de same fikcia planedo Kardasio (plennome "Kardasio Prima" aŭ eble "Kardasio Unua", angle Cardassia Prime), kaj estas regataj de la Kardasia Unio. La kardasiano laŭ la imago donata en la filmaro havu grizecan haŭtokoloron, nigrajn harojn kaj - kontraste al homoj - diversajn ostajn elstaraĵojn en la vizaĝo kaj vertebrajn ostojn dekstre kaj maldekstre ĉe la kolo. Laŭ la filmaro, la kardasianoj preferas altajn temperaturojn kaj malfortan lumon, simile al la por ili kutima klimato de sia hejma planedo.

Kelvanoj - estoj el Andromedo kiuj prenas la homan formon en epizodo By Any Other Name. Kelvanoj en sia natura formo havas tre malfortajn sentojn kaj emociojn, sed en homa formo ili havas homajn reagojn.

Klingonoj (vidu ĉefartikolon Klingonoj) - raso en la fikcia universo de Star Trek. Ili unue estis la ĉefaj malamikoj en la unua serio de Star Trek, kaj poste ili estiĝis la malcertaj aliancanoj kun la Federacio.

M redakti

Manĝistoj de Vaal - homsimilaj estoj de la planedo Gamma Trianguli VI. Ili estas tro malmultaj, havas blankajn harojn kaj vivas tre longe.[3]

Medusanoj - (referenco al mitologia Meduzo) estas ne-humanoidaj estoj kies ekstera aspekto kaŭzas frenezecon al homoj, kiuj ilin vidas. Ili vojaĝas en kesto por kaŝiĝi de homoj.

Metronoj - senkorpaj inteligentecoj, kiuj zorgeme gardas ilian sektoron de kosmo kontraŭ intrusado.[4]

O redakti

Organianoj - tre inteligentaj energiaj entoj vivantaj sur neŭtrala planedo Organia ĉe la limo inter Unuiĝinta Federacio de Planedoj kaj Klingona Imperio.

Orionanoj - homosimilaj estoj, kun verda haŭto, kiuj favoras sklavecon kaj prostitucion.

R redakti

Romulanoj (vidu ĉefartikolon Romulanoj) - raso de la Beta Kvadranto el planedo Romulo. La romulanoj estas biologiaj kuzoj de la Vulkananoj, posteuloj de tiuj kiuj estis forĵetintaj pro la reformo de Surak.

S redakti

Sarpeidonanoj - homsimilaj anoj de planedo Sarpeidon, kiu ne scias vojaĝi tra la kosmo, sed vojaĝas tra la tempo.

T redakti

Talosanoj - loĝantoj de Talos IV, humanoidoj kun bulbaj kapoj, kiuj vivas ene la planedo. Ili havas tre potentan telepatian kapablon kaj povas kaŭzi fortajn iluziojn. La talosanoj ruinigis sian planedon per militojn kaj volas repopuligi sian ruinigitan planedon kreante aron de sklavoj.
Tamarianoj- Speco ke kontaktigis Federacion en epizodo Darmok. Tamarianoj komunikiĝas nur per alegorio. La tamarianoj ne povas kompreni la rektan lingvaĵon.
Telaranoj (vidu ĉefartikolon Telaranoj) - estas fikcia ekster-tera vivoformo el la scienc-fikcia universo de la filmaro Star Trek. Ili devenas de same fikcia planedo Telaro (plennome "Telaro Prima" aŭ eble "Telaro Unua", angle Tellar Prime). Kvankam ili ne aperis en granda nombro de filmaj epizodoj, en la origina televida serio el la 1960-aj jaroj kaj en la kvina televida serio Star Trek: Enterprise, ili estas unu el la fondaj vivoformoj de la fikcia Unuiĝinta Federacio de Planedoj, al kiu ankaŭ apartenas la Tero.
Thasusanoj - pacaj kaj bonvolaj loĝantoj de planedo Thasus, kiu konstruas kosmoŝipojn kaj havas grandaj mensajn potencojn.

Triakusanoj - estinta speco de planedo Triacus, kiu lasis arkeologiajn ruinojn.

V redakti

Vianoj - estoj el nekonata planedo, kiuj kaptas aliajn intelintajn estojn kaj faras dolorajn eksperimentojn per ili. Ili havas altnivelan teknologion kaj strangan etikon, ne estante tute malaj.
Vulkananoj - humanoidoj (homformaj) estoj, kun kelkaj malsamecoj, okulfrapa estas la pintaj oreloj. Ili havas verdan sangon ĉar la kupro kaj ne la fero estas uzita por transporti la oksigenon al ĉeloj [5]. Ili havas internajn palpebrojn (niktiton) kiel multaj bestoj, sed malkiel la homoj[6]

Z redakti

Zetaranoj - pure energiaj estoj, kiu vojaĝas tra la kosmo kiel nubo ekde la detruo de sia planedo Zetar. Ili intencas vivi ilian restantan ekziston per la korpo de iu, pro tio atakas la nanoplanedon Memory Alpha, sed mortigas plejparton de homojn. Ili estas tute detruitajn de Enterprise.

Referencoj redakti

  1. Gael Fashingbauer Cooper (2017-01-19). Star Trek's Gorn turns 50, and it's not easy being green. CNET.
  2. Neil deGrasse Tyson on Star Trek’s “Worst Fight Scene Ever”. Slate (November 3, 2015).
  3. The Apple
  4. Arena (Star Trek)
  5. The Man Trap
  6. Operation: Annihilate!