Listo de la 100 plej bonaj romanoj en hispana lingvo de la 20-a jarcento
La listo de la ĵurnalo «El Mundo» de la 100 plej bonaj romanoj estas listo, neklasigita, de la cent plej bonaj romanoj en hispana lingvo en la 20-a jarcento.
Faris ĝin en 2001 tiu ĵurnalo pere de la Projekto Millenium. La elekton oni faris atentante kaj la opinion de kritikistoj kaj de 20 000 legantoj de la ĵurnalo. Ĉiuokaze la kriterioj iomete dependas de la tendenco de la ĵurnalo, pro kio kelkaj titoloj de la unua duono de la jarcento eniris laŭ tiu kondiĉo; dum la dua duono estas pli senduba pro la inkludo de hispanamerikaj verkistoj, la pli malferma elektado kaj la pli klara klino al estetika bonkvalito anstataŭ al la ideologia kongruo. Krome kelkaj elektitoj estas ne precize romanoj, sed romanaroj, novelaroj aŭ eĉ en la kazo de Juan de Mairena nur fikcia rolulo al kiu oni atribuas serion da diversaj verkoj.
Estas ses verkistoj kiuj havas tri verkojn en la listo: nome Pío Baroja, Camilo José Cela, Miguel Delibes, Gabriel García Márquez, Francisco Umbral kaj Mario Vargas Llosa.