Listo de misprononcadoj en Esperanto

listartikolo en Vikimedio
(Alidirektita el Listo de misprononcadoj)

Ĉi tiu artikolo enhavas liston de misprononcadoj en Esperanto. Kvankam la lingvo ne havas dialektojn, depende de la gepatra lingvo de la parolanto, aparte en komenca fazo de la lingvolernado foje okazas misprononcado.

Misprononcado de multaj diversaj parolantoj redakti

  • Prononci finan "-io" kiel "-jo". Ekzemple homoj de diversaj landoj emas misprononci "familio" (fa-mi-LI-o) kiel "familjo" (fa-MI-ljo). (Fina "-io" funkcias tiel en multaj eŭropaj lingvoj, do eble tiu misprononco temas specife pri eŭroplingvanoj.)
  • Prononci duoblan vokalon kiel unuopan, pro miskompreno ke ĉiu vokalo kreas propran silabon. Ekzemple misprononco de "scii" (SCI-i) kiel "sci".
  • Akcenti malĝustan silabon. Kiam vorto similas al nacilingva vorto, homoj fojfoje akcentas malĝustan silabon pro nacilingva influo, sendepende de la specifa denaska nacia lingvo. Ekzemple fojfoje oni aŭdas la malĝustan "ma-te-MA-ti-ka" anstataŭ la ĝustan "ma-te-ma-TI-ka". Aparte en romanidaj lingvoj kiel la itala, kie nemalofte nacilingvaj vortoj havas ekzakte la saman formon kiel en Esperanto, estas la tento akcenti laŭ la nacia lingvo, ne laŭ Esperanto, ekzemple "te-LE-fo-no" itale anstataŭ "te-le-FO-no" esperante.

Misprononcado de afriklingvaj parolantoj redakti

Misprononcado de azilingvaj parolantoj redakti

Misprononcado de eŭroplingvaj parolantoj redakti

Angla redakti

  • Fermi vortojn, kiuj finiĝas per 'o', per 'oŭ'
homo → hom
  • Fermi vortojn, kiuj finiĝas per 'e', per 'ej'
bone → bonej
  • Prononci 'r' kiel la angla 'r' (ekzemple en red)
esperrranto → espehṛhanto
  • Prononci 'j' kiel aŭ unu aŭ la alia angla sono por 'j' (ekzemple en juicejustice)
bonaj → bonaĵ/bonaĝ

Finna redakti

  • Ĉiam akcenti la unuan silabon de vorto
Mi parolas Esperanton → Mi parolas Esperanton
  • Plilongigi silabojn
malamiko → mal:ami:k:o
  • Prononci la voĉajn sonojn b, d, g, ĝ kaj z kiel la senvoĉajn sonojn p, t, k, ĉ kaj c, respektive
beni → peni
danĝera → tanĉera
gazeto → kaceto

Franca redakti

  • Prononci i kiel j [1]
iam → jam
  • Prononci kv kiel gv [1]
akvo → agvo
  • Ne prononci h [1]
Homo → omo
Mi havas hundon → Mi avas undon
  • Prononci e nazale (pli malferme, do preskaŭ kiel a), precipe antaŭ n kaj m
vendi → vãdi, atento → atãnto, inteligenta → inteligãnta, membro → mãmbro
  • Prononci aman nazale [1]
esperanto → esperãnto (aŭ, pli malbone: esperãto)
  • meti la akcenton en la lastan silabon
esperanto → esperanto

Germana redakti

  • Prononci kiel oj
ropo → Ojropo, ro → ojro
  • Prononci silabofinan aŭ antaŭkonsonantan ra aŭ, post vokalo a, tute ne
normale → noamale, varma → vama
  • Prononci g, d, b kiel k, t, p silabofine:
sub → sup, sed → set

Hispana redakti

  • Prononci h kiel ĥ aŭ ne prononci h
homo → omo
homo → ĥomo
  • Prononci e ĉe la vortoj, kiuj komenciĝas per sŝ sekvata de alia konsonanto
ŝtono → eŝtono
skui → eskui
Mi estas → Mi esta
  • Prononci mezajn s kiel h. (kelkaj dialektoj, ĉefe en Hispanameriko)
besto → behto
  • Ne distingi v kaj b, ĉar ambaŭ prononciĝas kiel malferma β (alivorte kiel nurlipa ŭ)
bovo → βoβo
  • Ne distingi z kaj s (tiu distingo ne ekzistas en la hispana de Hispanameriko, sed ja en Hispanio)
dezerto → deserto

Itala redakti

  • Prononci s kiel z kiam ĝi estas inter du vokaloj aŭ antaŭ r, d, g, v, b, l, n kaj m
rusa → ruza
Svedio → Zvedio
slava → zlava
Ismo → Izmo
  • Prononci z kiel dz kiu ne ekzistas en Esperanto
zono → 'dzono

Litova redakti

  • Prononci kz- kiel gz- (senvoĉa kaj voĉa vokaloj iĝas du voĉaj vokaloj, pluraj aliaj lingvoj havas la saman tendencon)
ekzameno → egzameno
  • Prononci la literon "l" palatigite antaŭ konsonanto aŭ vokalo a, u respektive o, do kiel IFA-sono ɫ
  • baldaŭ → baɫdaŭ (komparu la similsonan, kvankam komplete alisignifan litovan vorton baldai [baɫdej], "mebloj")

Pola redakti

  • Prononci h kiel ĥ
horo → ĥoro
  • Prononci (kaj skribi) ekz- kiel egz-
ekzameno → egzameno
  • Prononci konsonanto + i + vokalo kiel konsonanto + j + vokalo (kaj tiel perdante silabon)
familio → familjo
  • Emfazi antaŭantaŭlastan silabon en vortoj finiĝante per -ika, -iko, ktp
politika → politika

Nederlanda redakti

  • Prononci g kiel voĉan ĥ
tago → tao
  • Prononci g, d, b kiel k, t, p silabofine:
sub → sup, sed → set

Portugala redakti

  • Prononci finan o kiel u:
domo → domu
  • Prononci finan e kiel i :
dome → domi
revi → hevi/ĥevi
servo → sehvo/seĥvo
  • Prononci d kiel ĝ antaŭ i (kelkaj regionoj de Brazilo, ĉefe Rio de Janeiro):
Dio → Ĝio
Diablo → Ĝiablo
  • Prononci t kiel ĉ antaŭ i (kelkaj regionoj de Brazilo, ĉefe Rio de Janeiro):
Tio → Ĉio;
  • Prononci i antaŭ konsonanta grupo komenciĝanta de sŝ:
skolo → iskolo;
ŝranko → ranko;
strato → istrato;
ŝtato → tato;
  • Prononci s kiel ŝz (depende de la regiono) en fino de silabo:
estas → eztaz/eŝtaŝ
  • Prononci kv kiel kiv:
Kvin → Kivin
  • Ne prononci n kaj m post nazala vokalo:
kampo → kãpo;
antaŭ → ãtaŭ;

Rusa redakti

  • Prononci o kiel a en senakcenta silabo:
oranĝoaranĝa, okcidentoakcidenta
  • Prononci h kiel gĥ:
himno → gimno, Hitlero → Gitlero
himno → ĥimno, Hitlero → Ĥitlero
  • Prononci g, d, b kiel k, t, p silabofine:
sub → sup, sed → set
  • Prononci l tro mole.
  • Prononci la rusan vokalon Ы post konsonantoj, kiuj en la rusa lingvo ne povas esti molaj, ekzemple, post c kaj ŝ:
scias → scЫas, revolucio → revolucЫo, ŝi → ŝЫ.
  • Moligi konsonatojn antaŭ i kaj e aŭ antaŭ mola konsonanto (kiu mem devintus ne esti mola):
manĝi → (prosksimume) manjĝi.
  • Prononci ĝ malmole, kiel . Tiam konforme al la antaŭa misprononco ĝis iĝas dĵЫs.
  • Prononci ŭ kiel u, rezulte de kio ĝi formas silabon:
-skul-ti → a-u-skul-ti.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Joguin, Jacques. (1998) “La Prononciation”, Parlons Espéranto. L'Harmattan, p. j 38–43. ISBN 2-7384-6898-5.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti