Listo de reĝoj de Pollando

listartikolo en Vikimedio

Reĝo de Pollando estis titolo donata al suverenoj de Pola Reĝlando. La unua reĝo estis Boleslao la 1-a surtronigita en 1025. Antaŭ 1320 multaj regantoj de Pollando havis titolon de duko; ekde 1320 ĝis 1795 ĉiam la reĝan titolon. Dum la tempo de dispartigita Pollando ekde 1815 rusaj caroj estis samtempe regantoj de Pola Reĝlando.

Listo de polaj suverenoj, kiuj kavis la titolon reĝo (dato de kronado kaj dato de morto, abdiko aŭ detronigo):

Dinastio Bildo Reganto Pola nomo Regado Rimarkoj
Piastoj
Piastoj Boleslao la 1-a, "la Brava" Bolesław I Chrobry 1025-1025
Piastoj Mjeŝko la 2-a Lambert Mieszko II Lambert 1025-1031 Estis "reĝo Mjeŝko la 1-a", sed "duko Mjeŝko la 2-a" de Pollando
Piastoj Boleslao la 2-a, "la Kuraĝa", "la Malavara" Bolesław II Śmiały (Szczodry) 1076-1079
Piastoj Przemysł la 2-a Przemysł II 1295-1296
Přemyslidoj
Přemyslidoj Venceslao la 2-a Wacław II 1300-1305 Estis ankaŭ Venceslao la 2-a de Bohemio
Piastoj
Piastoj Ladislao la 1-a, "la Ulnolonga" Władysław I Łokietek 1320-1333
Piastoj Kazimiro la 3-a, "la Granda" Kazimierz III Wielki 1333-1370
Kapetidoj/Anĵuo (Andegawenski)
Anĵuo Ludoviko, "la Hungara" Ludwik Węgierski 1370-1382 Estis ankaŭ reĝo de Hungario kaj Kroatio
Anĵuo Jadviga Jadwiga 1384-1399 Filino de la antaŭa
Jogajlidoj
Jogajlidoj Ladislao la 2-a Jogajlo Władysław II Jagiełło 1386-1434 Edzo de la antaŭa. Prapatro de la Jogajlidoj. Estis ankaŭ grandduko de Litovio (unua reganto kiu ligis ambaŭ landojn en persona unio). Kristanigis Litovion.
Jogajlidoj Ladislao la 3-a de Varna Władysław III Warneńczyk 1434-1444 Reganto nur de Pollando, ne Litovio
Jogajlidoj Kazimiro la 4-a Jogajlido Kazimierz IV Jagiellończyk 1447-1492 Estis ankaŭ grandduko de Litovio
Jogajlidoj Johano la 1-a Jan Olbracht 1492-1501 Reganto nur de Pollando, ne Litovio
Jogajlidoj Aleksandro la 1-a Jogajlido Aleksander Jagiellończyk 1501-1506 Estis ankaŭ grandduko de Litovio
Jogajlidoj Sigismondo la 1-a "la Maljuna" Zygmunt I Stary 1506-1548 Estis ankaŭ grandduko Sigismondo la 2-a de Litovio
Jogajlidoj Sigismondo la 2-a Aŭgusto Zygmunt II August 1530-1572 Estis ankaŭ grandduko Sigismondo la 3-a de Litovio. Dum lia regado la persona unio inter Pollando kaj Litovio iĝis unu komuna ŝtato Pollando-Litovio kiel rezultato de la Lublina Unio (interkonsentita en 1569).
Elektitaj reĝoj de Respubliko de Ambaŭ Nacioj
Valezianoj Henriko de Valois Henryk Walezy 1573-1574 Estis poste reĝo de Francio
Jogajlidoj Anna Jogajlido Anna Jagiellonka 1575-1576 Filino de Sigismondo la 1-a (2-a), fratino de Sigismondo la 2-a (3-a)
Báthory Stefano Batory Stefan Batory 1576-1586 Estis antaŭe princo de Transilvanio. Edzo de Anna
Vasa Sigismondo la 3-a Vasa Zygmunt III Waza 1587-1632 = Sigismondo la 4-a de Litovio. Nevo de la edzino de la antaŭa reĝo, nepo de Sigismondo la 1-a. Estis ankaŭ reĝo de Svedio
Vasa Ladislao la 4-a Vasa Władysław IV Waza 1633-1648 Filo de la antaŭa, ankaŭ caro de Rusio (1610-1613)
Vasa Johano Kazimiro, Johano la 2-a Jan Kazimierz 1649-1668 Duonfrato de la antaŭa
Wiśniowiecki Mikaelo Korybut Wiśniowiecki Michał Korybut Wiśniowiecki 1669-1673
Sobieski Johano la 3-a Sobieski Jan III Sobieski 1676-1696
Wettin Aŭgusto la 2-a la Forta August II Mocny 1697-1706 Estis ankaŭ princo-elektisto de Saksio
Leszczyński Stanislao la 1-a Leszczyński Stanisław Leszczyński 1705-1712
Wettin Aŭgusto la 2-a la Forta August II Mocny 1709-1733 duafoje
Leszczyński Stanislao la 1-a Leszczyński Stanisław Leszczyński 1733-1736 duafoje
Wettin Aŭgusto la 3-a la Sakso August III Sas 1734-1763 Estis ankaŭ princo-elektisto de Saksio
Poniatowski Stanislao Aŭgusto Poniatowski Stanisław August Poniatowski 1764-1795
Dum la okupado de Pollando inter 1795 kaj 1815 la titolo Reĝo de Pollando ne estis uzata. Inter 1807 kaj 1815 ekzistis la Varsovia Duklando, dependa de Napoleono.
1795-1815
Inter 1815 kaj 1916 la polreĝan titolon havis rusaj caroj. Laŭ decido de la Viena Kongreso, Kongresa Pollando estu sendependa pola ŝtato en persona unio kun la Rusia Imperio. La rusia imperiestro tamen pli kaj pli malrespektis la decidojn de la Viena Kongreso kaj igis Pollandon integra parto de Rusa Imperio
Romanov Aleksandro la 1-a Aleksander I Romanow 1815-1825 pro persona unio kun Rusio
Romanov Nikolao la 1-a Mikołaj I Romanow 1825-1831 pro persona unio kun Rusio (la lasta rusa surtronigita reĝo de Pollando, detronigita de pola Sejmo)
Post kiam Nikolao la 1-a estis detronigita de pola Sejmo, la titolo Reĝo de Pollando estis unu el multaj regtitoloj de dinastio Romanov ĝis Nikolao la 2-a agnoskis sendependan Polan Reĝlandon en decembro de 1916. Kelkfoje poste li ankoraŭ uzadis la titolon ĝis fina detronigo en 1917. Kreita tiam Regenta Konsilantaro devis regi portempe ĝis elekto de nova reĝo. La elekto tamen neniam plu okazis.
1916-1918 "Regent-reĝlando Pollando" (reĝlando sen reĝo)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti