Liszt-muzikaltlernejo vajmara

La Liszt-altlernejo pri muziko (germane: Hochschule für Musik Franz Liszt Weimar) estas ŝtata muzikuniversitato en Vajmaro, Germanujo. En 2017 studis tie ĉi 876 gestudentoj ĉe 72 instruistoj. Estras la tuton Christoph Stölzl.

Ĉefa ejo ĉe Demokratiplaco, Vajmaro

Historio redakti

La fare de la arĥitekto Anton Georg Hauptmann starigita Princa domo vajmara Prinzenhaus/Fuerstenhaus) - laŭ planoj de la princa landĉefarĥitekto Johann Gottfried Schlegel - finfaritis en 1774. tio apenaŭ sufiĉis gastigi surloke la tutan vajmaran kortegon ĉar samjare la Urbokastelo vajmara kvazaŭ komplete brulkonsumiĝis.

Franz Liszt ekde 1850 klopodis ade fondi muzikaltlernejojn, aparte trejnocentron por orĥestranoj en Vajmaro. Tamen ne antaŭ la jaro 1872-a fonditis sub la gvido de Carl Müllerhartung en Vajmaro la unua Orĥestrolernejo (Orchesterschule) de tuta Germanujo. La trejnado okazas por ĉiuj instrumentoj, ĉepiane, ĉedirigentade. Alvenis baldaŭ krome kantado, operumo kaj teatrumo, komponistado, la pedagogia lernigo de instrumenta kaj kanta instruado. Nek la virtuosfarado neglektitis. En 1948 aldonitis al la devigaj muzikteoriaj kaj muzikhistoriaj akompanfakoj la memstara studfako muzikscienco.

Pro tio la lernejaj nomoj ankaŭ ŝanĝitis relative ofte:

  • 1877 Orchester- und Musikschule,
  • 1885 Orchester-, Musik- und Opernschule,
  • 1899 Musik-, Opern- und Theaterschule,
  • 1902 Großherzogliche Musikschule,
  • 1919 Staatliche Musikschule,
  • 1930 Staatliche Hochschule für Musik.
  • 1956 Hochschule für Musik „Franz Liszt“ Weimar (valide ĝis nun)

En oktobro 1995 fonditis kiel centra sekcio ene de la altlernejo la Turingia Landa muzikarĥivo (HSA). La Altenburg-loĝdomo de Liszt uzatas ankaŭ de la muzikaltlernejo. Intima kunlaborado estas kun la Muzikgimnazio vajmara. Orgenekzercado kaj -koncertoj okazas ofte en la romkatolika Preĝejo Koro de Jesuo. Altlerneja sekcio traktanta la muzikan teatron estas Studia Teatro apud Kastelo Belvedere.

Direktoroj redakti

Kelkaj profesoroj kaj docentoj redakti

Lernintoj redakti

Literaturo redakti

  • Wolfram Huschke: Zukunft Musik. Eine Geschichte der Hochschule für Musik Franz Liszt Weimar, Böhlau, Weimar, 2006, ISBN=3-412-30905-2
  • Christoph Stölzl, Wolfram Huschke (eld.): Réminiscences à Liszt, Weimar 2011[1]
  • Günter Knoblauch, Roland Mey: Defekte einer Hochschulchronik: Die Hochschule für Musik FRANZ LISZT in Weimar – eine Aufarbeitung. Mitteldeutscher Verlag, Halle 2018, ISBN 978-3-95462-952-7

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

50.9783211.33154