La literatura ĝenro estas sistema koncepto kiu permesas la klasigon de literaturaj verkoj laŭ semantikaj, sintaksaj, fonaj, diskursa, formaj, kuntekstaj, situaciaj kaj similaj kriterioj. En la historio estis diversaj klasigoj de literaturaj ĝenroj. Pro tio ne eblas konsideri ununuran kaj unikan regularon po kategoriigi ĉiujn verkojn de la historio laŭ komuna kriterio.

La literaturaj ĝenroj estas modeloj de laŭforma kaj laŭtema strukturigoj de la literaturaj verkoj, kiuj estas oferitaj al aŭtoro kiel skemo antaŭavidita al la kreado de ties verko. La literaturaj ĝenroj estas la diversaj grupoj aŭ kategorioj en kiuj oni povas klasigi la literaturajn verkarojn laŭ ties enhavo. La klasika retoriko klasigis ilin en tri gravaj grupoj : Liriko, Epiko kaj Dramatiko.

Proponoj pri literaturaj ĝenroj redakti

La divido en ĝenroj, kaj en la Klasika literaturo estas:

Tio komencis ĉe Aristotelo, kiu en sia verko Poetiko parolas pri 3 de la ĝenroj antaŭe menciitaj:

Ĉiu el ili estis difinita kiel esprimmaniero kaj propra stilo kiu devis taŭgi por preciza estetika celo. Ĉiu ajn el tiuj ĝenroj povis estis esprimita ĉu en verso ĉu en prozo.


Eposo:

Tiu ĝenro prikantas okazaĵojn pri realaj aŭ fikciaj luktoj kiuj okazis al aŭtoro aŭ al alia persono. ties esprimmaniero ĉiam estis verso. La specoj plej gravaj estas jenaj:

  • Epopeo

Tiu subĝenro prikantas heroaĵojn kiuj okazis en antikvaj eraoj. Ties ĉefroluloj estas dioj kaj mitologiaj estaĵoj. Inter la plej gravaj epopeoj estas "Iliado" kaj "Odiseado"

  • Ĝesto

Tiu subĝenro prikantas heroaĵojn kiuj okazis al ĉevaliroj de la mezepoko. Ĝenerale ili estas heroaj legendoj de popolo. Ĉi ite elstaras "La Kanto de la Nibelungoj".

  • Eposaj Poemoj

Tiu subĝenro prikantas heroaĵojn de pli simpla heroo, kiu ĝenerale estas konkeristo, ĉar ĝi klopodas pligrandigi aŭ emociigi la popolon.

Observaĵo: En la civilizacio de Romio, estis la poeto Horacio kiu reprenis la grekajn teoriojn rilate la literaturan kreadon, en sia Epistola al Pisonoj, konata ankaŭ kiel Poeziarto.

Aktuale oni kconsideras literaturajn ĝenrojn ankaŭ tiuj kiuj estas konsidereblaj kiel "didaktikaj":

Didaktika ĝenro redakti

La didaktika ĝenro estas unu de la ĝenroj plej polemikaj kaj ĝi ne ĉiam estas konsiderata en la listo de literaturaj ĝenroj. Tio dependas nur el kiu koncepto de literaturo estas priparolata. Plej ĝenerale oni kategorias tekstojn kiel Libro de ludoj de Alfonso la 10-a, la verkoj de Mistikismo, kaj la eseoj kiel tiuj de Unamuno.

Literaturaj ĝenroj en Japanio redakti

Ŭakao, Katatuo, Ĉookao, Sedookao, Utao (Tankao, Longutao), Rengao, Haikai, Hajko, Dodoico,

Literaturaj ĝenroj en klasika Grekio redakti

Kanta liriko redakti

Odo, Himno, Anakreontiko, Epitalamio

Aristotelaj ĝenroj redakti

Tragedio, Komedio, Poezio, Eposo

Modernaj literaturaj ĝenroj redakti

Aktuale estas malfacile paroli pri ĝenro, ĉefe rilate la produktoadon de verkoj post modernismo.

Listo de literaturaj ĝenroj redakti

Klasika divido
Populara divido

Bibliografio (en la hispana) redakti

  • García Berrio, Antonio y Javier Huerta Calvo. Los géneros literarios: Sistema e Historia. Madrid: Cátedra, 1999.
  • Garrido Gallardo, Miguel Ángel (Coord.). Teoría de los géneros literarios. Madrid: Arco, 1988.
  • Muñoz Iglesias, Salvador. Los géneros literarios y la interpretación de la Biblia. Madrid: Casa de la Biblia, 1968.
  • Rodríguez Pequeño, Francisco Javier. Ficción y géneros literarios. Madrid: Universidad Autónoma de Madrid, 1995.
  • Rodríguez Pequeño, Mercedes. Los formalistas rusos y la teoría de los géneros literarios. Madrid: Júcar, 1991.
  • Schaeffer, Jean-Marie. ¿Qué es un género literario? Madrid: Akal, 2006.
  • Spang, Kurt. Géneros literarios. Madrid: Síntesis, 1993.
  • VV.AA. Batjín y la literatura. Madrid: Visor, 1995.

Eksteraj ligoj (en la hispana) redakti