Literatura Mondo (1922)

Literatura Mondo (L.M.LM) estis la plej grava literatura esperanta periodaĵo inter la du mondmilitoj, redaktita en Hungario kaj aperinta (kun interrompoj) inter 1922 kaj 1949.

Literatura Mondo due ankaŭ estis la eldonejo de tiu revuo, kiu eldonis verkojn en Esperanto, i.a. la Enciklopedion de Esperanto.

Trie "Skolo de Literatura Mondo" foje estas nomata skolo de la Esperanto-literaturo, kies ĉefa periodaĵo estis la revuo.

Enhavo

La revuoRedakti

La periodaĵo aperis en tri periodoj, 1922 ĝis 1927 (5 jarkolektoj), 1931 ĝis 1938 (8 jarkolektoj) kaj 1947 ĝis 1949 (tri jarkolektoj).

Unua periodoRedakti

Ĝi ekaperis en Budapeŝto en 1922 – eldonita de Teodoro Schwartz (oktobro de 1922 – septembro de 1924), kaj redaktita de Kálmán Kalocsay kaj Julio Baghy. Poste ĝin eldonis Hungara Esperanto-Instituto, ĉefe ĝia gvidanto d-ro Vince Tóth, ĝis ĉeso en majo 1927.

Dua periodoRedakti

La revuon refondis en januaro 1931 Vilmos Bleier, kiu fariĝis la eldonisto kaj administranto de Literatura Mondo. Ĉefredaktistoj estis denove K. Kalocsay kaj J. Baghy, respondeca redaktisto Károly Bodó kaj redaktistoj Ferenc Szilágyi kaj Lajos Tárkony. Baghy eksiĝis en januaro 1933 pro personaj kaj principaj motivoj.

Tria periodoRedakti

Post la dua mondmilito, L.M. aperis denove kaj ankoraŭ dum tri jaroj, de 1947 ĝis 1949. En 1950 "Literatura Mondo informas siajn abonantojn, ke pro financaj malhelpoj la aperigo de la revuo ne plu estas ebla. En la jaro 1949 ni sukcesis aperigi kvar numerojn [anstataŭ la planitaj 6]".

Literatura Mondo havis la plej internacian kunlaborantaron, eĉ de Orienta Azio. Plej ŝatataj estis ĝiaj observoj kaj objektive detalaj kritikoj kaj la naciaj numeroj, el kiuj aperis ĝis 1934 la estona, pola, ĉeĥa, jugoslava, latva, sveda. Literatura Mondo estis ankaŭ la debutejo de la nova poeto-generacio. En la du unuaj periodoj la formato estis 30 x 23, la tria periodo ĝi estis 29 x 20,5. En la unua periodo aperis entute 838 paĝoj, en la dua (ĝis 1934) 830 paĝoj (sen la aldonaĵoj). En 1933 la recenza kaj lingva enhavo aperis en la aldonaĵo: „Bibliografia Gazeto“ (72 p.), de januaro de 1934 tiu ĉi kvaronjaraĵo havas la titolon „Lingvo Libro“. Literatura Mondo aperis ĉiam en arta eksteraĵo kun multaj ilustraĵoj. Entute: la revuo havas ne facile takseblan signifon en la historio de la Esperanta literaturo.

RepresoRedakti

Iu "Kooperativo por Represo de Literatura Mondo" en Tokio represis la kompleton en 1969 - 1976. Ties lasta volumo (vol. 6) enhavas aŭtoran indekson. Ankaŭ la japana eldonejo „Ludovikito” represis, fidele al la originalo, la plenan kolekton de la Literatura Mondo. Ankaŭ tiu eldonaĵo estis tre sukcesa, tre valora.

La eldonejoRedakti

En la dua periodo Literatura Mondo estas ankaŭ la plej aktiva Esperanto-eldonejo. La celo de la eldonejo estas helpi la eldonon de la unuaj verkoj de novaj verkistoj kaj tiurimede kreskigi la originalan literaturon samtempe donante signifan kvanton da tradukita literaturo. Dum la kvar jaroj de ĝia ekzistado ĝi aperigis 43 diversgrandajn verkojn kun paĝonombro 7600 kaj vendoprezo de 185 svisaj frankoj. En 1933 ĝi fondis la Asocion de Esperantistaj Libro-Amikoj (AELA). Inter la verkoj eldonitaj de LM ni trovas ĉiujn verkojn de Kálmán Kalocsay, la originalajn verkojn de Stellan Engholm, la unuajn originalajn verkojn en libroformo de Lajos Tárkony (tiuepoke Totsche), Johan Weinhengst, Eŭgeno Aisberg, Hendrik Adamson, la unuan arthistorion en nia lingvo, kaj Enciklopedio de Esperanto. La programo por 1935 antaŭvidis 15 verkojn en proks. 5000 paĝoj. La eldonaĵoj de la firmo elstaras ankaŭ pro ilia plaĉa ekstero kaj nepre altnivela enhavo, senriproĉa stilo. Laŭ aserto de kelkaj kritikistoj la eldonejo vartas la neologismajn verkistojn. Por la redaktantoj de la Enciklpedio, tian aserton senbazigis la fakto, ke krom en la verkoj de Baghy, Kalocsay kaj Totsche inter la aliaj verkistoj oni apenaŭ povas trovi iujn, kiuj uzas neologismojn. La eldonejon gvidas de la fondo V. Bleier kaj de tiu tempo laboris por ĝi la Pestvidéki Nyomda Vác (presejo apud Budapeŝto en Vác.) Pri la aktiveco kaj laboro de la entrepreno informas ĝia katalogo senpaga, eldonita en 1934. Kiel estis menciite, granda parto de la literatura revuo, Literatura Mondo, kaj pluraj ĝiaj ceteraj valoraj eldonaĵoj estis presitaj en la urbo Vác.

En 1934 la eldonejo ne povis plu funkcii pro politikaj kialoj. Ferenc Braun, Esperantista presisto, komisiito de la Eldonejo Literatura Mondo alvenis en Ŝanhajon kun la celo prepari transloĝiĝon de la eldonejo al Fora Oriento, kie la antisemitismo estis tute malgrava fenomeno. Post 13 tagoj Japanio atakis Ĉinion kaj okupis ankaŭ Ŝanhajon. Braun tre malfacile fuĝis al Hongkongo, kie li ekorganizis la presadon. Kelkaj Esperanto-lingvaj eldonaĵoj jam aperis, kiam venis pliaj plagoj. La fondinto-posedanto de Literatura Mondo, la juddevena Vilmos Bleier, fuĝinta el Hungario tiun tagon mortis en Parizo, kiam la germanaj trupoj okupis ĝin. Krome kiam milita stato estiĝis inter Hungario kaj Britio, Braun iĝis ŝtatano malamika kaj la angloj ĵetis lin en koncentrejon. Kvankam la japanoj okupantaj la urbon liberigis lin, finfine la urbon reokupis la angloj. Dum la militeventoj malaperis aŭ neniiĝis ĉiuj esperantaĵoj (inter ili ekzemple la jam en foliojn presita Dekamerono de Giovanni Boccaccio). Tiel finiĝis la „posthistorio” de Literatura Mondo.

PostecoRedakti

La juna presisto Bénik Gyula ellernis Esperanton, por ke li povu bone fari tiun laboron. Poste li iĝis tie laborestro, kaj en lia zorgado estis faritaj altnivelaj, tutmonde konataj eldonaĵoj. Li fariĝis vera „ĝis-osta esperantisto”. Post la milito kaj post 1956 li reorganizis la ĉesigitan esperanto-movadon. En Vác li estis la animo de la Esperanto-vivo. Organizis, instruis, partoprenis en la tutlanda esperanto-movado kiel deputito. La nunaj Vác-aj esperantistoj estas liaj disĉiploj.

La redaktistoj de la Enciklopedio taksis ĝin la plej bela kaj plej impona el ĉiuj tiuspecaj presaĵoj.

La stafeton transprenis la renoma revuo Norda Prismo eldonita inter 1955 kaj 1974 en Svedio kaj Finnlando.

Libroj de la Eldonejo LMRedakti

Literaturo (elektaĵo)Redakti

Pri la revuoRedakti

  • 1979: Auld, William. Indekso de tradukitaj poemoj publikigitaj en "Literatura Mondo", "La Nica Literatura Revuo", "Monda Kulturo" kaj "Norda Prismo". Dollar: Auld 1979, 25 p.
  • 1974: Auld, William. La heroa revuo. En Esperanto (UEA) 1974, n-ro 7–8 (jul.–aŭg.). Represo en Auld, William. Pajleroj kaj stoploj. Elektitaj prozaĵoj. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 1997, p. 53-54 (pri la centra rolo de la revuo ′Literatura Mondo′ por la evoluo de la Esperantaj lingvo, literaturo k tradukarto).
  • 1972: Benczik, V[ilmos]. Jubileo de Literatura Mondo. En: Hungara Vivo 1972/4, p.1-3
  • 1972: Kalocsay, K. La tri vivoj de "Literatura Mondo". En: Hungara Vivo 1972/4, p. 4–5
  • 2009: István Ertl. Literatura Mondo. En: La Ondo de Esperanto, okt., p. 16

Pri la eldonejoRedakti

  • 1972. Kökény, L. La libroeldonagado de Literatura Mondo. En: Hungara Vivo 1972/4, p. 6

Pri la skoloRedakti

  • 1969: Darázs, Bérci. La titana skolo. – Cluj 1969, 24 folioj.

Eksteraj ligilojRedakti