Literaturo de Brazilo en Esperanto
La Literaturo de Brazilo ekaperis en Esperanto en 1899, dek du jarojn post la publikigo de la Unua Libro, per la traduko de la rakonto La miozoto, de Rosália Sandoval, fare de Caetano Coutinho por aldono de L'Espérantiste (Aŭgusto-Septembro, 1899). La Kolomboj, poeziaĵo de Raymundo Correia en traduko de Samuel Meyer, verŝajne estis la unua brazila poeziaĵo tradukita en Esperanton, aperinta en 1900, ankaŭ en suplemento de L'Esperantiste (Majo, 1900).
En tiuj unuaj jaroj tradukoj de rakontoj kaj poeziaĵoj daŭre aperis en la aldonoj kaj suplementoj de L'Espérantiste kaj iom poste ankaŭ en la revuo Lingvo Internacia kaj ties aldonoj. La Brazila Revuo Esperantista, kreita en aprilo 1907, ankaŭ estis pionira pri aperigo de verkaĵoj de la brazila literaturo en Esperanton.
Dum la 20-a jarcento, jam en la unuaj jardekoj, grave rolis la eldonejo de la Brazila Spiritisma Federacio, kiam tiam komenciĝis ĝia agado favore al Esperanto precipe pere de Ismael Gomes Braga kaj kiu forte daŭris ĝis la komenco de la 21-a jarcento. Meze de la 20-a jarcento estis tre fruktodona la agado de la Brazila Esperanto-Ligo kaj de la Kultura Kooperativo de Esperantistoj, ekz-e kiam aperis en 1953 la Antologio de Brazilaj Rakontoj. Fine de tiu jarcento elstaris alia eldonejo, Fonto, kiu laboris favore ne nur al la brazila, sed al la tutmonda literaturo.
En la 21-a jarcento la aktiveco favore al la brazila literaturo aperonta en Esperanto signife mildiĝis. La eldonejo Oportuno ekestiĝis kiel taŭga rimedo, sed iom post la aperigo de unuaj titoloj ĉesis sian eldonan agadon. Pluraj tradukintoj laŭ modelo de Oportuno provas sendependan eldonadon. Kunlabore kun tradukantoj, en oktobro 2007 la elektronika revuo La Karavelo ankaŭ ekaperigis brazilajn literaturaĵojn en Esperanto. En tiu sama jaro oni publikigis la antologion Brazila Esperanta Parnaso, eble la plej grava eldonaĵo pri brazila poeziaĵo en Esperanto kaj konsiderinda verko pri la esperanta literaturo mem.
Nuntempe oni jam povas legi en Esperanto kelkajn el la plej gravaj aŭ famaj brazilaj aŭtoroj, inter ili Machado de Assis, Castro Alves, Graciliano Ramos, Guimarães Rosa, Jorge Amado kaj Paulo Coelho, tamen kompreneble ankoraŭ mankas multaj nomoj kaj multaj verkoj, multaj el ili pro kopirajtaj bariloj.
Antologioj kaj kolektoj Redakti
- Antologio de Brazilaj Rakontoj
- Teatro (kvar komedioj), de Machado de Assis
- Elektitaj Poemoj, de Castro Alves
- La Divenistino kaj aliaj rakontoj
- Brazila Esperanta Parnaso
- La Sekreta Kaŭzo kaj aliaj rakontoj
- Brazila Antologio Poezia
Verkaĵoj de Brazilo en Esperanto Redakti
La partopreno de la brazila literaturo en Esperanto okazis unue per traduko de rakontoj kaj poeziaĵoj kaj poste per traduko de romanoj kaj aliaj literaturaĵoj. La ĉi-suba tabelo organizadas tiujn tradukojn sendepende de la libroj, en kiuj ili aperis. Apud ĉiu traduko-titolo sekvas la originala titolo, la aŭtoro, la tradukinto, la verko-tipo, la eldonjaro, kiu estas la jaro en kiu la verkaĵo aperis unuafoje esperantlingve, kaj la eldonaĵo aperiginta ĝin (se ne memstara eldono). La tabelo permesas organizi ĉiun kolumnon laŭ alfabet-numera ordo.