Literista Internacio

Literista Internacio estas avangarda arta movado fondita en 1952 de Guy Debord, Jean-Michel Mension, Gil J. Wolman kaj Michèle Bernstein, kiel sekreta tendenco en la literismo, kaj kiel grupigo de la "literisma maldekstro". Ĝi definitive disiĝis de la "oficiala" literismo pro skandalo okazigita de ili kontraŭ Charlie Chaplin, kiun ne agnoskis Isidore Isou.

Dum en 1953 pli kaj pli forgesiĝas Literista Internacio, la renkontiĝo de Debord kaj Ivan Chtcheglov estas grava ĝirpunkto. Tiu ĉi ekdisvolvas kelkajn esencajn temojn (psikogeografio, unueca urboplanado) kiujn poste detaligados Guy Debord.

La avangarda projekto de Literista Internacio disvolvos grandan parton el la situaciistaj projektoj.