Parolalfabeto

(Alidirektita el Literuma alfabeto)

Parolalfabetoliteruma alfabeto estas aro de kodvortoj, kiuj reprezentas literojn. Ili estas uzataj en parolo por literumi, en ĉiuj kazoj en kiuj gravas eviti miskomprenojn, kaj kiam la simplaj nomoj de la literoj ne sufiĉe klaras (komparu do kun Esperanta alfabeto).

Tabeloj redakti

Ĝenerale redakti

Parola literumado estas komplika, multfaseta afero. Tio same en Esperanto kaj en la diversaj landoj kaj organizaĵoj, vidu sube. Kiel jam dirite en la komenco, klara literumado speciale gravas en kazoj, kie oni devas eviti miskomprenon. Pro tio kodvortoj estas uzata en strikte standardigita formo en aviado kaj en armeoj. Tie ja povas okazi gravaj akcidentoj, se alia vorto estas komprenita ol intencita. Sed ankaŭ je malpli gravaj okazoj bona kompreno utilas, ŝparas tempon.

Esperanto redakti

Por Esperanto estis proponitaj pluraj parolalfabetoj. La sekvanta tabelo listigas kvar – la unua de nekonata fonto,[1] la dua plume de Pejno Simono kaj publikigita en la revuo Monato,[2] kaj la tria proponita de G F Makkink.[3] La avantaĝo de tiu lasta estas, ke preskaŭ ĉiuj vortoj estas kvarsilabaj kaj tiel do la literumata litero aperas ĉe akcentata silabo.

El la sperto de radioamatoroj, kiuj devas esti bone komprenita ankaŭ dum malbona kvalito de la uzata kanalo, evoluiĝis parolalfabeto, nome la sistemo de KH6GT, kiu estas miksaĵo de la Krause-sistemo kaj la ICAO-alfabeto uzata en aviado. La numeraloj estas tiuj de Esperanto (nulo, unu, du ktp), krom 7, kiu estas sepen.[4] La Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA) pli-similigis tiun alfabeton al la internacia normo de ICAO por literoj G I L M O S T, sed ne por C F, kaj kun radio por R.[mankas fonto] Sed la Internacia Amatora Radia Unio (IARU) postulas uzi la internacian (ICAO) parolalfabeton.

Litero Krause[1] Pejno[2] Makkink[3] KH6GT[4]
A Asfalto Akvo Akademio Alfa
B Barbaro Baldaŭ Bondeziro Brave
C Centimetro Cedro Centjariĝo Cigareto
Ĉ Ĉefo Ĉirkaŭ Ĉe-metodo Ĉefo
D Doktoro Dolĉa Delegito Delta
E Elemento Eĥo Esperanto Eko [sic]
F Fabriko Fajfi Fundamento Floro
G Gumo Golfo Gramatiko Galono
Ĝ Ĝirafo Ĝis Ĝisrevido Ĝirafo
H Hotelo Hejme Harmonio Hotelo
Ĥ Ĥaoso Ĥoro Ĥorkantado Ĥaoso
I Insekto Iĝi Internacia Indiana
J Jubileo Jaĥto Jubileo Juliet'
Ĵ Ĵurnalo Ĵuri Ĵurnalisto Ĵurnalo
K Kilogramo Korpo Kalendaro Kilo
L Legendo Lingvo Ludoviko Luna [sic]
M Maŝino Morgaŭ Modernigo Maŝino
N Naturo Nokto Necesejo Novembro
O Omnibuso Ofte Okupita Oktobro
P Papero Pelvo Propagando Papa
Q kuo kuo kuo Kŭebek'
R Rekordo Riĉa Redaktoro Rekordo
S Salato Sankta Sekretario Sofa
Ŝ Ŝilingo Ŝaŭmi Ŝatokupo Ŝilingo
T Triumfo Tempo Telefono Triumfo
U Universo Uzi Universala Uniformo
Ŭ Universo-hoko Ŭa-ŭa U-supersigno Uniformo-hoko
V Vulkano Vespo Varsovio Viktoro
W ĝermana vo vavo vuo Ŭiski
X ikso ikso ikso Eks-rej
Y ipsilono ipsilono ipsilono Janki
Z Zinko Zorgi Zamenhofo Zuluo
@ Asfalto envolvita (heliko)
ç Centimetro subhoko (cedilo)
ø Oktobro trastreko
´ streko supren
` streko falanta
^ cirkumflekso
~ tildo
˘ˇ hoketo
° cirkleto
¨ tremao
- streko kuŝanta

Internaciaj kaj nacilingvaj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Literuma alfabeto de ICAO.

En diversaj lingvoj estas uzataj diversaj kodvortoj. Eĉ por la internacia komunikado en la angla ekzistas diversaj tabeloj; plej ofte estas uzata tabelo origine difinita en NATO, hodiaŭ uzata ekzemple en civila aviado de la ICAO, la Internacia Civila Aviada Organizo, la Internacia Telekomunika Unio kaj pluaj. Pri tiu alfabeto vidu la artikolon literumalfabeto de ICAO).

En la jena tabelo estas listigitaj diversaj naciaj alfabetoj, por montri la ekzistantan diverseco kaj per tio montri la neceson de internacia, ĝenerale komprenebla parolalfabeto.

La ICAO-alfabeto estas preskribita en internacia radiotelefonio laŭ la internacie devigaj ITU Radiaj Regularoj (en:ITU Radio Regulations).

Litero ICAO, ITU, IMO Angla Angla
internacie
Ĉeĥa Finna Franca Germana
(DIN 5009)
Itala Slovaka
A Alfa [alfa] Alfred Amsterdam Adam Aarne Anatole Anton Ancona Adam
B Bravo [bravo] Benjamin Baltimore Božena Bertta Berthe Berta Bari Božena
C Charlie [ĉali, ŝali] Charles Casablanca Cyril Celsius Célestine Cäsar Como Cyril
D Delta [delta] David Denmark David Daavid Désiré Dora Domodossola David
E Echo [eko] Edward Edison Emil Eemeli Eugène Emil Empoli Emil
F Foxtrot [fokstrot] Frederick Florida František Faarao François Friedrich Firenze František
G Golf [golf] George Gallipoli Gustav Gideon Gaston Gustav Genova Gustáv
H Hotel [hotél] Harry Havanna Helena Heikki Henri Heinrich Hotel Helena
I India [índia] Isaac Italia Ivan Iivari Irma Ida Imola Ivan
J Juliet [ĝúliét] Jack Jerusalem Josef Jussi Joseph Julius Juventus Jozef
K Kilo [kilo] King Kilogram Karel Kalle Kléber Kaufmann Kilometro Karol
L Lima [lima] London Liverpool Ludvík Lauri Louis Ludwig Livorno Ladislav
M Mike [majk] Mary Madagaskar Marie Matti Marcel Martha Milano Mária
N November [novemba] Nellie New York Neruda Niilo Nicolas Nordpol Napoli Norbert
O Oscar [oska] Oliver Oslo Otakar Otto Oscar Otto Otranto Oto
P Papa [papá] Peter Paris Petr Paavo Pierre Paula Pisa Peter
Q Quebec [kebék] Queen Québec Quido kuu Quintal Quelle Quadro Quído
R Romeo [rómio] Robert Roma Rudolf Risto Raoul Richard Roma Rudolf
S Sierra [siera] Samuel Santiago Svatopluk Sakari Suzanne Samuel Savona Svätopluk
T Tango [tango] Tommy Tripoli Tomáš Tyyne Thérèse Theodor Torino Tomáš
U Uniform [júnifom, únifom] Uncle Uppsala Urban Urho Ursule Ulrich Udine Urban
V Victor [vikta] Victor Valencia Václav Vihtori Victor Viktor Venezia Václav
W Whiskey [viski] William Washington Dvojité V wiski William Wilhelm Vu Doppia Dvojité W
X X-ray [eksrej, éksréj] X-ray Xanthippe Xaver äksä Xavier Xanthippe Xilofono Xaver
Y Yankee [janki] Yellow Yokohama Ypsilon (tvrdé y) Yrjö Yvonne Ypsilon Ipsilon Ypsilon
Z Zulu [zulu] Zebra Zürich Zuzana tseta Zoé Zacharias Zara Zuzana
. Stop [stop]
Decimal [désímál]

Ĉapelitaj literoj redakti

Ekzistas proponoj pri ĉapelitaj literoj. Sed multaj preferas en tiuj kazoj literumi laŭ la Zamenhofa sistemo por telegrafio, do la kodvortoj por "ĉ" estas ĉali hotel ktp.

Specialajn literoj kaj literkombinojn, kiuj okazas nur en kelkaj nacilingvaj alfabetoj, listigas la sekvanta tabelo.

Litero Ĉeĥa Germana
(DIN 5009)
Slovaka Finna Franca
Ä alfa-echo Ärger äiti
Č Čeněk Čadca
Ď Ďáblice Ďumbier
Ě E s háčkem
É E s čárkou (dlouhé E) Émile
Ch charlie-hotel Chrudim Charlotte Chopok
Í I s čárkou (dlouhé měkké I)
Ľ Ľubochňa Ľubochňa
Š Šimon Šárka
Sch sierra-charlie-hotel Schule
ß sierra-sierra Eszett
Ň Nina Nitra
Ó O s čárkou (dlouhé O)
Ö oscar-echo Ökonom öljy
Ř Řehoř
Ť Těšnov Teplá
Ů uniform-oscar U s kroužkem
Ú U s čárkou
Ü uniform-echo Übermut
Ý Y s čárkou (dlouhé tvrdé Y)
Ž Žofie Žofia

Japana alfabeto redakti

Literoj
Litero Spelo
Prononco
Traduko
Litero Spelo
Prononco
Traduko
Litero Spelo
Prononco
Traduko
Litero Spelo
Prononco
Traduko
Litero Spelo
Prononco
Traduko

a
朝日のア
[asahi no a]
A en matena lumo

i
いろはのイ
[iroha no i]
I en Iroha

u
上野のウ
[ueno no u]
U en Ueno

e
英語のエ
[ejgo no e]
E en Angla lingvo

o
大阪のオ
[ōsaka no o]
O en Osaka

ka
為替のカ
[kavase no ka]
Ka en monvaloro

ki
切手のキ
[kitte no ki]
Ki en poŝtmarko

ku
クラブのク
[kurabu no ku]
Ku en klubo

ke
景色のケ
[keŝiki no ke]
Ke en vido

ko
子供のコ
[kodomo no ko]
Ko en infanoj

sa
桜のサ
[sakura no sa]
Sa en sakuro

ŝi
新聞のシ
[ŝimbun no ŝi]
Ŝi en ĵurnalo

su
すずめのス
[suzume no su]
Su en kampopasero

se
世界のセ
[sekaj no se]
Se en Mondo

so
そろばんのソ
[soroban no so]
So en abako

ta
煙草のタ
[tabako no ta]
Ta en tabako

ĉi
千鳥のチ
[ĉidori no ĉi]
Ĉi en pluvio

cu
つるかめのツ
[curukame no cu]
Cu en gruo kaj testudo
[5]

te
手紙のテ
[tegami no te]
Te en letero

to
東京のト
[tōkjō no to]
To en Tokio

na
名古屋のナ
[nagoja no na]
Na en Nagojo

ni
日本のニ
[nippon no ni]
Ni en Japanio

nu
沼津のヌ
[numadzu no nu]
Nu en Numadzu

ne
ねずみのネ
[nezumi no ne]
Ne en muso

no
野原のノ
[nohara no no]
No en kampo

ha
はがきのハ
[hagaki no ha]
Ha en poŝtkarto

hi
飛行機のヒ
[hikooki no hi]
Hi en avio

fu
富士山のフ
[fuĝisan no fu]
Fu en Fuĵi-Monto

he
平和のヘ
[hejva no he]
He en paco

ho
保険のホ
[hoken no ho]
Ho en asekuro

ma
マッチのマ
[matĉi no ma]
Ma en alumeto

mi
三笠のミ
[mikasa no mi]
Mi en Mikasa (Marbatalo)

mu
無線のム
[musen no mu]
Mu en Radio trafiko

me
明治のメ
[mejĝi no me]
Me en Mejĝi

mo
もみじのモ
[momiĝi no mo]
Mo en acero

ja
大和のヤ
[jamato no ja]
Ja en Jamato

ju
弓矢のユ
[jumija no ju]
Ju en Arko (armilo)

jo
吉野のヨ
[joŝino no jo]
Jo en Joŝino

ra
ラジオのラ
[raĝio no ra]
Ra en radio

ri
りんごのリ
[ringo no ri]
Ri en pomo

ru
留守居のル
[rusui no ro]
Ru en rusui

re
れんげのレ
[renge no re]
Re en Floro de Hinda lotuso

ro
ローマのロ
[rōma no ro]
Ro en Romo

va
わらびのワ
[varabi no va]
Va en Agla pteridio

(v)i
ゐど(井戸)のヰ
[(v)ido no (v)i]
(V)i en puto

(v)e
かぎのあるヱ
[kagi no aru ve]
E kun hoko

(v)o
尾張のヲ
[(v)ovari no (v)o]
(V)o en Ovari

n'
おしまいのン
[oŝimaj no n]
N' en fino
濁点(Voĉa) 半濁点(Duona voĉa)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Erich-Dieter Krause, 1983, Wörterbuch Deutsch–Esperanto. Leipzig: Verlag Enzyklopädie.
  2. 2,0 2,1 Monato, internacia magazino sendependa, numero 1996/01, paĝo 22: Bonvolu l-i-t-e-r-umi! verkita de Pejno Simono.
  3. 3,0 3,1 G F Makkink: Nia Fundamento sub lupeo
  4. 4,0 4,1 B.J. Chambers (KH6GT), 1973, Radioamatora Esperanto-terminaro
  5. En japanio, tiuj animaloj estas ofte uzata por ekzerco de kalkulo