Parolalfabeto de ICAO

(Alidirektita el Literumalfabeto de ICAO)

La parolalfabeto aŭ literumalfabeto de ICAO (nomata ankaŭ la Aeronaŭtika Fonetika Alfabeto) estas vaste uzata parolalfabeto kreita de NATO kaj la Internacia Civil-Avia Organizaĵo por ebligi bonan komprenon dum voĉaj radiokontaktoj. Ĝi estis poste adoptita de multaj aliaj organizaĵoj, kiel la Internacia Amatora Radia Unio.[1]

La nomado de vortoj baziĝis en anglaj vortoj, facile prononcataj ankaŭ de francoj k hispanoj, kiuj komencas per la literoj. Eblas uzi ĝin ankaŭ en Esperanto.

TabeloRedakti

Litero Kodvorto Prononcate [2]
A alfa alfa [ˈalfa]
B bravo bravo [ˈbravo]
C charlie ĉali ŝali [ˈtʃali, ˈʃali]
D delta delta [ˈdɛlta]
E echo eko [ˈɛko]
F foxtrot fokstrot [ˈfɔkstrɔt]
G golf golf [ˈɡɔlf]
H hotel hotél [hoˈtɛl]
I india índia [ˈɪndia]
J juliett ĝúliét [ˈdʒuliˈɛt]
K kilo kilo [ˈkilo]
L lima lima [ˈlima]
M mike majk [ˈmai̯k]
N november novemba [noˈvɛmba]
O oscar oska [ˈɔska]
P papa papá [paˈpa]
Q quebec kebék [keˈbɛk]
R romeo rómio [ˈromio]
S sierra siera [siˈɛra]
T tango tango [ˈtaŋɡo]
U uniform únifom júnifom [ˈunifɔm, ˈjunifɔm]
V victor vikta [ˈvɪkta]
W whiskey viski [ˈwɪski]
X x-ray (NATO xray) eksrej [ˈɛksrei̯]
Y yankee janki [ˈjaŋki]
Z zulu zulu [ˈzulu]
. [fraza] stop stop [ˈstɔp]
1 one (ITU unaone) van, únáván [ˈwan, ˈuˈnaˈwan]
2 two (ITU bissotwo) tu, bísótú [ˈtu, ˈbiˈsoˈtu]
3 three (ITU terrathree) tri, térátrí [ˈtri, ˈteˈraˈtri]
4 four (ITU kartefour) foa, kátéfóa [ˈfoa, ˈkaˈteˈfoa]
5 five (ITU pantafive) fajf, pántáfájf [ˈfai̯f, ˈpanˈtaˈfai̯f]
6 six (ITU soxisix) siks, sóksísíks [ˈsɪks, ˈsɔkˈsiˈsɪks]
7 seven (ITU setteseven) sevn, sétésévn [ˈsɛvən, ˈseˈteˈsɛvən]
8 eight (ITU oktoeight) ejt, óktóéjt [ˈei̯t, ˈɔkˈtoˈei̯t]
9 nine (ITU novenine) najna, nóvénájna [ˈnai̯na, ˈnoˈveˈnai̯na]
0 zero (ITU nadazero) ziro, nádázéró [ˈziro, ˈnaˈdaˈziˈro]
, [nombra] decimal désímál [ˈdeˈsiˈmal]
00 hundred handred [ˈhandrɛd]
000 thousand táŭzánd [ˈtau̯ˈzand]

Nine estas elparolata kiel angla niner por eviti konfuzon ĉe germana nein 'ne', five kiel angla fife por eviti konfuzon ĉe angla fire 'pafu', kaj four kiel ĝia malnova angla prononco dusilaba por eviti konfuzon ĉe angla for 'por'. Three kaj thousand estas elparolataj per la konsonanto t, por eviti ke oni prononcu la anglan th-sonon kiel s.

La longaj numerovortoj estas tiuj de la Internacia Telekomunika Unio (ITU) kaj la Internacia Mara Organizo (IMO). Ĉiu silabo estas akcentita, krom la malpeza silabo de seven kaj la aldonitaj silaboj de nine kaj four.

La ĉapelitaj literoj

La plej ofte uzata metodo por literumi ĉapelitajn literojn estas, uzi la Zamenhofan transliterumadon, do 'ch' por 'ĉ', voĉe ĉali-hotél ktp.

OriginoRedakti

Oni uzas aeronaŭtikan fonetikan alfabeton por buŝsendi ajnan informon sed ĉefe kiam estas nombroj aŭ vortoj kiuj estas tre gravaj.

Multaj lingvoj havas literojn kaj ciferojn voĉlegatajn egale; kiel la angla lingvo, kie la ciferon 0 kaj la literon O oni ofte egale nomas ; aŭ la hispana, kie la literojn B kaj V oni egale nomas be. Alia problemo kiun ne havas la aeronaŭtika fonetika alfabeto estas ke elsendi nomojn, alilandajn vortojn kiel "Tsiolkovsky", aŭ nombrojn kiuj kun interferoj kaj bruoj kiu ofte okazas dum la radiofonaj sendoj, povas esti konfuza, kiel "ses dek sep" kaj "sep dek sep".

Laŭ internacia akordo inter la landoj membroj de ICAO, oni kreis universalan fonetikan alfabeton por internaciaj radiosendoj kiu sin bazas sur la alfabeto de la angla (la lingvo uzata por internacia aeronaŭtiko) kaj kiu anstataŭas aliajn fonetikajn alfabetojn kiuj ekzistis ĝis tiam. Krom esti uzata en la aeronaŭtikaj elsendoj kiujn ICAO kontrolas, ĝi estas uzata en militaj elsendoj. Ĝi estas la alfabeto de la NATO kaj de amatora radio tutmonde.

Metodo por uziRedakti

Ĉi tiu alfabeto funkcias donante vorton po ĉiu litero, kiel ni vidas en la ekzemploj:

  • N345AA: novemba tri foa fajf alfa alfa por numerplato de avio.

Kiam oni uzas tiun sistemon per komuna lingvo, oni povas traduki la numerojn:

  • N345AA: novemba tri kvar kvin alfa alfa

Ankaŭ oni povas, por fari pli rapidaj la elsendojn, kalkuli kiomfoje numero aŭ litero ripetas, kiel jene:

  • N334AA: novemba duobla tri foa duobla alfa
  • 1700000123 unu sep kvinobla nul unu du tri

La uzo de cent kaj de mil estas jena:

  • 800 ejt handred (ok cent)
  • 834 ejt tri foa (ok tri kvar)
  • 3000 tri taŭzand (tri mil)
  • 4600 foa taŭzand siks handred (kvar mil ses cent)
  • 12000 van tu taŭzand (unu du mil)

La numeran apartigon, ĉu pukto ⟨.⟩ aŭ ĉu komo ⟨,⟩, oni nomas désímál ("decimal"). Ekzemple:

  • 118.15 van van ejt désímál van fajf por tiu radiofrekvenco (esperante: "unu unu ok decimalo unu kvin")

ReferencojRedakti

  1. Literuma alfabeto laŭ icao.int
  2. DIN 5009:2022-06, Anhang B: Buchstabiertafel der ICAO („Radiotelephony Spelling Alphabet“)

vidu ankaŭRedakti