Litova Esperantista Junulara Ligo

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Litovio, landa sekcio de TEJO
ne konfuzu kun la nova Litova Esperanta Junulara Organizo.

Litova Esperantista Junulara Ligo (litove Lietuvos Esperantininkų Jaunimo Lyga) estas la landa sekcio de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Litovio. Ĝia sidejo, kune kun tiu de Litova Esperanto-Asocio, troviĝis en la urbo Kaŭno, en la domo Zamenhofo g. 5 kiu historie apartenis al Aleksandro Silbernik, la bopatro de L. L. Zamenhof. Adreso por leteroj: pd-193, 44287 Kaunas, Litovio.

emblema flago de la junulara klubo "Ondo" (1985)

Historio redakti

 
la domo Zamenhofo g. 5 en Kaŭno, sidejo de LEJL

Ĉiam ekde la publikiĝo de la Unua Libro de Esperanto en 1887 ekzistis engaĝitaj junaj esperantistoj en Litovio kaj aparte en Kaŭno, urbo forte ligita al la familia vivo de L. L. Zamenhof prezentinta la novan lingvon. Apartaj organizitaj junularaj klubaj aktivecoj favore al Esperanto tamen nur formiĝis dum la lasta jardeko de la ekzisto de la komunista ŝtatego Sovetunio, kiu ekde junio 1940 ankaŭ kontrolis Litovion: Inter la pluraj junularaj Esperanto-kluboj ekestintaj dum la 1980-aj jaroj aparte elstarigindas la kluboj ONDO de Kaŭno (fondita en 1985) kaj JUNECO de Vilno, kiuj rigardeblas la kovejo de la posta landa sekcio de TEJO.

En 2022 nova asocio, Litova Esperanta Junulara Organizo, estis fondita por kunigi junajn esperantistojn en Litovo. LEJO anstataŭis LEJL ĉar la fondintoj de LEJO malkovris ke LEJL komenciĝis procezon de likvidiĝo el la litova registaro pro la malaktiveco de LEJL kaj neplenigo de devigaj burokrataj taskoj.

Vidu ankaŭ redakti