Litovlingva Vikipedio

la enciklopedio Vikipedio en la litova lingvo

La litovlingva Vikipedio (litove Lietuviškoji Vikipedija) estas litovlingva aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Temas pri la plej larĝa senkosta reta enciklopedio en la litova lingvo, kaj laŭ grandeco laŭ la stato de februaro 2012 pri la dua plej granda vikimedia projekto en la litova lingvo: la plej granda estas la litovlingva vikivortaro.

Litovlingva Vikipedio
Retadreso lt.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo litova
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 16-a de aprilo 2024
Artikolnombro 216 278
Profundeco 29.2
Paĝoj 533 554
Redaktoj 7 237 304
Uzantoj 186 122
Aktivaj uzantoj 346
Administrantoj 9
Dosieroj 26 878
vdr

La vikipedio komenciĝis en 2003, sed ekhavis signifan nombron de artikoloj nur en 2004. La 14-an de decembro 2005 la litovlingva vikipedio atingis la 10 000-an artikolon, kaj la 26-an de februaro 2006 la 40 000-an. La limo de 50 000 estis pasita la 1-an de aŭgusto 2007 kaj tiu de 100 000 artikoloj la 18-an de januaro 2010.

Laŭ la stato de julio 2013 ĝi havis proksimume 159 000 artikolojn, do restas malpli granda ol la esperantlingva eldono, kies malfacile taksebla nombro de parolantaro tutmonde proksimume kompareblas al tiu de la litova lingvo. Tamen - koresponde al la respektivaj nombroj da parolantaroj - la litovlingva vikipedio ĉiam estis kaj restas pli granda ol la vikipediaj lingvoj de la du aliaj ŝtataj lingvoj de Baltio, nome la latva kaj estona.

Emblemoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti