Tiu ĉi artikolo temas pri la iama urbo Littau de Svislando. Aparte de tio en Ĉeĥio ekzistas urbo, ĉeĥe nomata Litovel, kiu historie ankaŭ germanlingve nomatas Littau.

Littau estas iama urbo kaj komunumo en la distrikto Lucerno en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 16610 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Laŭ voĉdono de la 17-a de junio 2007 la urbo Littau kun efiko de la 1-a de januaro 2010 estis kunigita kun la urbo Lucerno, al kies aglomeraĵo ĝi ĝis tiam apartenis.

Littau
Blazono de Littau
Vilaĝcentro de Littau
kvartalo • former municipality of Switzerland
Kantono Lucerno
Komunumo(j) Lucerno
Koordinatoj  47° 2′ 59″ N 8° 15′ 50″ O / 47.04972 °N, 8.26389 °O / 47.04972; 8.26389 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 59″ N 8° 15′ 50″ O / 47.04972 °N, 8.26389 °O / 47.04972; 8.26389 (mapo)
Areo 13,25 km²
Alteco 511 m super marnivelo
Poŝtkodo 6014
Mapo de Littau
vdr

Geografio redakti

Littau situas okcidente de la urbo Lucerno ĉe la bordo de la riveroj Reuss, kiu formas la orientan limon, kaj Eta Emme, kiu pasas okcidente de la urbo kaj alfluas en la komunumparto Reussbühl al Reuss.

Najbaraj komunumoj redakti

Ĝis ĝia integriĝo al la urbo Lucerno la komunumo Littau limis en nordo al Emmen, en oriento al Lucerno, en sudo al Kriens, en sudokcidento al Malters, kaj en okcidento al Neuenkirch.

Trafiko redakti

 
Stacidomo de Littau

Littau disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lucerno al Berno. Littau estas ankaŭ konektita al la loka busreto de la urbo Lucerno.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Lucerno tra Entlebuch al Berno. La urbokerno tamen situas flanke de la kantona vojo.

La plej proksima aliro al la svisa aŭtovojo A2 troviĝas en distanco de kvar kilometroj en Emmenbrücke.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Littau datiĝas el la jaro 1178 kiel Litowo.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 Littau estos integrita al la urbo Lucerno kaj ĉesos ekzisti kiel aŭtonoma politika komunumo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti