Liturgia mansurmeto

gesto de la surmetado de manoj en la katolika liturgio

En la katolika tradicio, kaj ne nur, la liturgia mansurmeto estas unu el la plej gravaj kaj ripetataj sakramentaj gestoj, de la liturgio. Eĉ, laŭ tiu kristana eklezio, la unua inter ĉiuj liturgiaj gestoj ĉar rekte alprenigita al la sakramenta digneco. Ĝi povas esti efektigita per unu sola mano aŭ kun ambaŭ.

Mansurmeto de la maronita patriarko Bechara Boutros Rahi sur la kapon de Maurizio Malvestiti dum la ties episkopa ordiniĝo, 2014.

Meti la manojn sur la kapo de persono aŭ objekto, laŭeble per fizika kontakto, estas plurvalora gesto, elokventa kaj esprima. Ĝi povas indiki pardonon, benon, transdonon de bena forto. Ĝia signifo aperas el la vortoj akompanantaj, laŭkaze. Ekzemple: «Mi vin absolvas de viaj pekoj...» en la rito de la konfeso; «Sendu, Sinjoro, la forton de via Spirito sur tiujn viajn servistojn..» en la rito de la sacerdotiga ordino.

Signifo de la gesto en la Biblio redakti

Por kompreni la kristanan signifon de tiu gesto gravas la signifo de ĝi ĝuita en la Biblio. Pri ĝi, fakte, oni ofte parolas en laMalnova Testamento. Iuj signifoj kiuj al ĝi estas atribuataj estas ligitaj al la kulto, aliaj al kulturaj tradicioj.
Tiel oni havas mansurmeton eble difineblan de identiĝo, tendenca nome esprimiĝi kaj sin rekoni en alia simbola realo - plenumita precipe en la ofera liturgio, en kiu, surmetante la manon sur la viktimon oni intencis ĝin kvazaŭ ŝarĝi per enaj sentoj (kaj dankemaj, pentaj aŭ adoraj) ekzemple, en la rito de la Propeka kapro. (Levidoj, 16,21-22; Eliro 29 10; ktp).
Alia signifo de tiu gesto estas la transdono de la povoj, kvazaŭ rezervigo de iu al aparta misio. Moseo, ekzemple, metas sian manon sur Josuon por igi lin sia posteulo. (Nombroj 27, 18-20; Readmono 34, 9).
Per tiu gesto oni konsekras al la Sinjoro la Levidojn: ili estis oferitaj al Dio por ke ili apartenigu al li kvazaŭ sankta dono per la mansurmeto: vidu, ekzemple, en Nombroj 8, 10-14.
La gesto povas signifi ankaŭ apartan benon: Jakobo metas sian dekstran manon sur Efraim kaj la maldekstran sur Manase por ilin beni (Gn 48,14).

En la Nova Testameno redakti

Ankaŭ en la Nova Testamento tiu gesto estas sufiĉe ofta kaj ĝia signifo dependas de la kunteksto en kiu ĝi okazas. Pleejunue ĝi povas signifi la transdonon de beno, alvokante la bonvolemon de Dio sur la benaton. La Sinjoro Jesuo metis la manon sur infanojn preĝante por ili (Mt 19, 13-15). En la paralela teksto Marko substrekas la fizikan kontakton: « Kaj oni venigis al li infanojn, por ke li tuŝu ilin» (Mk 10,13-16). La mansurmeto estis ankaŭ fizika kontakto.
Ofte la gesto estas akompanata de la ideo kaj de la realo de sanigo. Jairo petas de Jesuo: «Mia filineto estas en lasta ekstremo; venu do kaj metu viajn manojn sur ŝin, por ke ŝi saviĝu kaj vivu.» (Mk 5,23). «Kaj oni kondukis al li viron surdan kaj apenaŭ parolkapablan, kaj petis lin, ke li metu sian manon sur lin.» (Mk 7,32), Temis pri la gesto plej ripetata en la sanigoj: «Kaj ĉe la subiro de la suno ĉiuj, kiuj havis malsanulojn kun diversaj malsanoj, venigis ilin al li; kaj li metis sur ĉiun el ili la manojn, kaj sanigis ilin.» (Lk 4,40). La esprimeco de la signo etendiĝas ankaŭ en ŝarĝo de Jesuo al siaj disĉiploj: «... sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili saniĝos.» (Mk 16,18). Ankaŭ Paŭlo, post la vizio de la Sinjoro sur la vojo al Damasko, precize per la mansurmeto estas sanigita de Anania (Agoj 9,17). Kaj siavice li sanigos malsanumojn surmetante la manojn (Agoj 28, 8-9).
Meti la manojn sur la kapon de persono signifas ankaŭ alvoki kaj transdoni sur lin la donon de la Sankta Spirito por determinita misio. Tiel kun la baptitoj de Samario kiuj ricevas la viziton de la apostoloj por kompleti ilian inicon (Agoj 8,17). La samo okazas por la disĉiploj de Efezo «Kaj kiam Paŭlo metis siajn manojn sur ilin, la Sankta Spirito venis sur ilin; kaj ili ekparolis per lingvoj kaj ekprofetis.» (Agoj 19,6). Sed ankaŭ sur la elektitojn, kiel la sep diakonoin, je la servo de la komunumo estas surmetitaj la mamoj kiel signo de aparta misio(Agoj 6,6). Sankta Paŭlo kaj Barnabaso estas elektitaj kaj senditaj de la komunumo al nova apostola misio. Gravas la momento en la historio de la komunumo. Gravas la sinteno tiel priskribita: «Tiam, fastinte kaj preĝinte kaj metinte sur ilin la manojn, ili forsendis ilin.» (Agoj 13,3). Paŭlo memoros pri tio kaj verkos al Timoteo pri la graveco de tiu sakramenta gesto kiu staras ĉe la radiko de lia misio. (1Tm 4,14).

La gesto en la liturgio de la Eklezio redakti

Ni trovas jam en la antikva Eklezio la praktiko, konsiderita grava kaj esenca, de la surmeto de la manoj en la liverado de la sakramentoj: konfirmacio kaj ordino. En la unua kazo, ĉar signum de la formala dono de la Sankta Spirito al la ĵusvarbito, por perfektigi lian kristanan inicon, en la dua kazo, kiel sensa esprimo de la transdono, flanke de Dio, de specialaj povoj al homoj de li elektitaj.

En la antikva eklezio la mansurmeta gesto estis praktikata ankaŭ en multaj aliaj ritoj neapartenantaj al sakramentaj kunteksto, ekzemple en la konsekro de la virgulinoj, en la Beno al la abatoj kaj abatinoj, en la Ekzorcismoj

La gesto en la ritoj de la dua vatikana koncilio redakti

Laŭ la instruoj de la dua Vatikana koncilio la gesto de la laŭliturgia mamsurmeto estas prezentita, kun malsama elstareco, en ĉiuj sakramentoj. Ĝi povas estis farita per ambaŭ manoj aŭ per unusola mano, etendita sur la popolo aŭ ankaŭ sur unuopa persono. La signifo, ĉiukaze, estas eksplikata per la interpreta vorto kiu ĝin akompanas.

Liturgiaj mansurmetoj en la liverado de la sep sakramentoj redakti

Bapto redakti

En la bapto la gesto aperas ankaŭ tri fojojn:

  • Unue: en la minoraj Ekzorcismoj de la katekumenoj: la celebranto kun la manoj etenditaj sur la klinitaj katekumenoj recitas kune kun ili preĝojn.
  • Due: kun la unkto per la porkatekumena oleo sekvata kuntekste de la mansurmeto.
  • Trie: ankaŭ sur la akvo dum la bena preĝo.

Konfirmacio redakti

En la konfirmacio estas liturgiitaj du mansurmetoj. Unu "pliesenca" sur unuopan kandidaton kaj alia "malpliesenca" - tiu postkrismada kaj komuna sur ĉiujn kandidatojn.

  • La unua mansurmeto implicitas en la gesto de la krismado sur la frunto. La krismado okazas tiel: la episkopo trempas la ekstremaĵon de la polekso de la dekstra mano kaj poste desegnas per la sama fingro sur la frunto de la konfirmacioto krucsignon dirante: «N., ricevu…» OC, n. 27).
  • La dua mansurmeto videblas komence de la rito, post la renovigo de la baptaj promesoj. Ĝi do, ne estas sakramenta, sed pure liturgia.

Sakramento de la perdono redakti

En tiu sakramento, la konfeso, la nova rito prezentas novaĵon, nome rekupero de forgesita tradicio. Laŭ la nova ritlibro, la absolvaj vortoj eldiritaj de la sacerdoto estas akompanataj ne nur de la krucsigno, sed ankaŭ de la mansurmeto. Per tiu gesto, la sacerdoto indikas ke la pentinto estas absolvita de siaj pekoj kaj repacigita kun la Eklezio. (OP, n.46).

Unkto de la malsanuloj redakti

  • En la sakramento de la unkto la mansurmeto ne apartenas al la esenco de la sakramento, nome ne estas sakramenta gesto. Oni vidis, tamen, ĝian gravecon el la Sankta Skribo en la kunteksto de la malsano. Ĝi lokiĝas post la liturgio de la vorto. La rito komenciĝas per litanio. Post iu litanio la sacerdoto surmetas la manojn sur la kapon de la malsanulo en senpreĝas silento.

Per tiu rito la eklezio realigas la paŝtistan zorgon por la malsamulojn ĝenerale. Ĉe la fino de la sacerdota vizito al malsanuloj, la sacerdoto povas beni la malsanulon per la mansurmeto. (OUI, n.45).

Geedzeco redakti

La sakramento de la geedzeco plejprecize ne havas la mansurmeton, ĉar ĝi ne havas celebranton kiu konfikcius la sakramenton: tiu funkcio estas plenumita de la geedzoj mem, dum la sacerdoto asistas kaj ricevas la konsenton de la geedzoj ĝin konfirmante kaj benante. En tiu kunteksto lokiĝas la solena beno sur la edzino kaj sur la edzo.

Celebrado de Eŭkaristio redakti

En la mescelebro la mansurmeto okazas dufojojn. Unu - dum la eŭkaristia preĝo, antaŭ la konsekro, sur la oblatoj, la alia, ĉe la fino de la meso, ĉiufoje kiam oni volas disdoni la la solenan benon sur la popolo. Kaj tio en ĉiuj eŭkaristiaj preĝoj de la katolika roma rito.

Sankta ordino redakti

La mansurmeto en la liverado de Ordino, kiel jam dirite, signifas la transdonon de la dono de Sankta Spirito por la ena sanktiĝo de la kandidatoj kaj por la habilitigo al la plenumo de la oficoj propraj de la ordino liverata. En tiu sakramento la gesto de la mansurmeto estas fundamenta gesto de la sakramento. La sakramento de la Ordino estas konstituata per gradoj: diakona, presbitera kaj episkopa. Sed la gesto samas por la tri gradoj. La konsekranto, kiu estas episkopo, surmetas la manojn sur la kandidaton en "silento. En la konsekro de diakono mansurmetas nur la episkopo, en la konsekro de presbitero ankaŭ la ĉeestaj presbiteroj, en la konsekro de episkopo ankaŭ la ĉeestaj episkopoj (tiuj kuncelebrantaj kaj aliaj)

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Ampleksa pritraktaĵo koncernanta la liturgion de la mansurmeto en la Konfirmacio kaj pri ties problemaro, troviĝas en VAGAGGINI C., «Per unctionem Chrismatis in fronte que fit manus impositione». Kaj alio en: MYSTERION, Quaderni di rivista liturgica, Nuova Serie, n.5, Miscellanea Liturgica in Occasione dei 70 anni dell'Abate Salvatore Marsili, ELLE DI CI, Leumann (Torino) 1981, pp.363-439.
  • Cipriani S., Nuovo Dizionario di Teologia Biblica.
  • Righetti M., Manuale di storia liturgica.
  • Paulus PP. VI, Constitutio Apostolica "Divine consortium naturae" de sacramento confirmationis, 15.08.1971.