Malfermi la ĉefan menuon

La liturgia orgenludado estas unu el la ĉefaj fakoj en la edukado de orgenistoj kaj enhavas unue ĉian orgenmuzikon, kiu rekte rilatas kun la liturgiaj okazaĵoj en diservo kaj kun la komuna kantado. Dum la liturgia orgenludado oni kutime improvizas, je kio plejparte la kantoj kutimaj en la respektiva eklezio estas bazo por la improvizaĵoj. La liturgia orgenludado pro tio intertempe estas sinonimo por la orgenimprovizado en ĝenerale.

HistorioRedakti

Ekde la karolida epoko la liturgia orgenludado samtempe kun la konstruado de orgenoj eniris la okcidentuman eklezion. Improvizita orgenludado servis kiel antaŭludo kaj postludo, al la enkonduko por kantoj de ĥoro aŭ komunumo samkiel al la responsorioj. La akompano de la komunuma kantado nur fine de la 18-a jarcento fariĝis kutima.

En la baroka epoko la improvizado estis la ununura fako ĉe orgenistekzamenoj. La kandidatoj devis plenumi ĥoralojn, fugotemojn kaj figuritajn basojn. La laŭnota ludado estis strikte rigardata kiel malkonvena kaj eventuale sekvigis malkvalifikigon.

ĤoralludadoRedakti

Ĥoralludado estas la baza fako en ĉiuj instruadoj. La scioj pri harmoniscienco kaj de la kontrapunkto jen trafas sur praktikan eblecon de aplikado. La ĥoralmelodiojn oni kutime aranĝas kvarvoĉe; malkompaktige oni povas ankaŭ improvizi tri- aŭ eĉ duvoĉajn aranĝojn. Je kvarvoĉaj aranĝadoj estas kutime, disdoni la kvar voĉojn sur diferencajn sontavolojn de la orgeno. La melodion (kanto firma) oni je tio ludas sur aparta manualo, la mezvoĉojn oni ludas maldekstramane sur pli mallaŭta registrita manualo kaj la bason piede sur la pedalaro (t.n. „trio-ludado“). En ĉiuj studoj por ĉefprofesiaj eklezimuzikistoj oni flegas ankaŭ ĥoralaranĝadojn kun la melodio en la baso, tenoroaldo (melodio en la pedalaro sur 4'-bazo).


La ĥoralaranĝado en ĉiuj siaj variaĵoj (4 voĉregistroj, 2-5voĉa) estas kompozicia bazo por ĉiuj pli grandaj formoj.

IntonaciojRedakti

Tasko de la intonacio estas, preparigi la komunumon per kelkaj mallongaj taktoj por la sekva kanto. La intonacio aludas melodion, tonalon kaj la tempon. Kiel formoj simplaj akordaj aŭ imitaj aranĝaĵoj estas kutimaj.


ĤoralaranĝadoRedakti

Ĉi tiu estas improvizita aŭ komponita prilaboraĵo de sakrala kanto por orgeno kun la funkcio, preparigi la komunuman kantadon por la kanto aŭ arte akompani. Pli longajn ĥoralenkondukojn oni ankaŭ nomas – male al la mallonga intonacio - ĥoralpreludo. Ĉe orgenĥoralo je tiu la tuta ĥoralmelodio estas trakondukita unufojon seninterrompe, je la orgenriĉerkaro (ankaŭ orgenmoteto aŭ „Pachelbel-formo“) la unuopaj ĥorallinioj estas imite prilaborataj unu post la alia. La ĥoralfantazio variigas la unuopaj ĥoralliniojn laŭ variaj teknikoj, dum kiam la ĥoralfugo plejparte utiligas la unuan linion. La ĥoralvariacioj finfine kombinas plurajn teknikojn al variaciserio (ĥoralpartito). La tradicio komencas en la 15-a jarcento en Italio kaj Germanio (Paumann-Skolo). Sian florepokon atingas la ĥoralaranĝado en la 17-a jarcento en la protestanta Germanio per Samuel Scheidt, Johann Pachelbel, Heinrich Scheidemann, Dietrich Buxtehude, J. S. Bach kaj aliaj. Post tiuj nur Johannes Brahms kaj Max Reger denove liveras gravajn kontribuaĵojn al ĉi tiu ĝenro. La stilkopiado de ĉi tiuj komponistoj kaj komponaĵoj estas esenca parto de la orgenimprovizado.

Transponado kaj moduladoRedakti

Esenca ero de la improvizado estas la kapablo spontane transponi. Je multaj komunumpraktikaj okazoj – ekz. la partopreno de ĥoro aŭ instrumenta ensemblo en diservo aŭ tonaloŝanĝa sinsekvo de la liturgio – orgenisto devas esti kapabla, rapide ŝanĝi la tonalojn. ankaŭ ne estas malkutime, ŝanĝi la tonalon notitan en la kantaroj, kiam tion postulas la situacio en la komunumo.

Liberaj formojRedakti

Krom la ĥoralligitaj formoj de la liturgia orgenludado anklaŭ liberaj formoj estas flegataj, kiel ekzemple meditadomuzikoj, improvizadoj dum la komunio samkiel libere improvizitaj orgenaj antaŭ- kaj postludoj.

LiteraturoRedakti