La liturgia rito estas la maniero per kiu oni plenumas sanktan funkcion, observante apartan konduton, formitan je serio da gestoj kaj formalaj vortaj diroj konformaj al deviga skemo.

Kristanismo redakti

Spite de la unikeco de la “memoriga Evento-Mistero” celebrita de la kristana liturgio la formoj per kiuj ĝi estas celebrita multas. [1]. Neniu liturgia formulo komplete elĉerpe kovras la Misteron, sed ĉiuj ritoj, en sia historia disvolviĝo, kune sin kompletigis[2], evidentigante diversajn aspektojn de la sama Mistero. Danke al tiu konduto, la liturgiaj ritoj konstituas pliriĉigon por la diversaj Eklezioj kaj oportunon de kresko en la fideleco al la apostola tradicio. La simbolismo, la organizo de la interna komunikado kaj la komenta teologia esprimaro reflektas la kulturojn kaj la sentaron de la popoloj kaj de la historiaj epokoj.[3].

Vidpunkte de la historio, en la Romia Imperio loko de la naskiĝo kaj disvastiĝo de kristanismo, disvolviĝis diversaj tipoj de ritoj, distingiĝintaj en orientaj ritoj kaj okcidentaj. La orientaj ritoj estas preskaŭ komunaj al ĉiuj kristanaj Eklezioj tiam tie ekzistantaj; la okcidentaj ritoj male apartenas nure al la Katolika Eklezio.

Oriento redakti

La ritoj de la Orienta Kristanismo povas esti grupigitaj en kvin tipoj. Tri el ili ligiĝas al la grandaj patriarkaj centroj de la Orienta Romia Imperio (nome Ekumena Patriarkato de Konstantinopolo, Patriarkato de Aleksandrio kaj Patriarkato de Antioĥio; la aliaj du referencas al tradicioj kaj Eklezioj naskiĝintaj ekstere de la limoj de la imperio:

Okcidento redakti

Inter la okcidentaj ritoj povas esti cititaj:

La ambrozia rito estas inter la malmultaj konservitaj post la unuigo kaj redukto de la okcidentaj ritoj al tiu roma, jam komencita de Karolo la Granda kaj sankciita en la Koncilio de Trento, kaj en la reformo enkondukita de la Dua Vatikana koncilio.

Katolika Eklezio redakti

En la Katolika Eklezio, la Dua Vatikana koncilio, per la konstitucio Sacrosanctum Concilium, dekretis (n. 4) la egalecon inter la diversaj akceptitaj ritoj.
Krome, laŭ la normoj de la kodo por la orientaj eklezioj la laikoj estas devigataj sekvi sian originan riton; sed rajtas partopreni la ritojn de kiu ajn katolika eklezio sui iuris. [4].

Judismo redakti

La diversaj judaj ritoj estas ĝenerale dividitaj laŭ tri precipaj familioj:

  • Askenazita
  • Sefardita
  • Orienta

Hinduismo redakti

Notoj redakti

  1. Katekismo de la Katolika Eklezio, 1200
  2. Katekismo de la Katolika Eklezio, 1201
  3. Katekismo de la Katolika Eklezio. 1202
  4. Codice Canonico delle Chiese Orientali canone 403§1

Vidu ankaŭ redakti