Liturgiaj koloroj estas nomitaj la koloroj de la mes-vestoj por la diversaj tempoj de la liturgia jaro kaj por la unuopaj kristanaj festoj.

Dosiero:CathLitYear.png
La festoj en jara cirklo kun la respektivaj liturgiaj koloroj en la latina katolika eklezio

En okcidenta eklezio jenaj koloroj rilatas al jenaj okazaĵoj:

  • blanka: paska tempo, kristnaska tempo, festoj de la Sinjoro, festoj de sanktuloj (escepte de martiroj).
  • viola: advento, karesmo, pentofaro, eventuale ankaŭ funebraj ceremonioj kaj memoro pri mortintoj (se ne nigra).
  • verda: ordinara tempo.
  • ruĝa: palmodimanĉo, sankta vendredo, pentekosto, martiroj.
  • roza (se ne je dispono, viola): la 3-a adventa dimanĉo (Gaudete) kaj la 4-a karesma dimanĉo (Laetare).
  • nigra: funebraj ceremonioj, memoro pri mortintoj (nun-tempe ofte anstataŭigita per la viola)

blua (neoficiale, laŭ loka kutimo): festoj de Maria.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti