LIU Xiaobo (ĉine 刘晓波 / 劉曉波, pinjine: Liú Xiǎobō, Esperantigite Liu Ŝjaobo; naskiĝis la 28-an de decembro 1955 en Ĉangĉuno, mortis la 13-an de julio 2017 (61-jara) en Ŝenjango) estis ĉina verkisto kaj disidento, Nobel-premiito pri paco.

Liu Xiaobo
Nobel-premiito
Persona informo
SHIQUEN NAGEE
Naskiĝo 28-an de decembro 1955 (1955-12-28)
en Ĉangĉuno
Morto 13-an de julio 2017 (2017-07-13) (61-jaraĝa)
en First Hospital of China Medical University
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per gastroenterito vd
Religio ateismo vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Alma mater Ĝjilina Universitato • Pekina Pedagogia Universitato • Pekina Pedagogia Universitato • Pekina Universitato • High School Attached to Northeast Normal University vd
Familio
Edz(in)o Liu Xia (artistino) vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo poeto • verkisto • homrajta aktivulo • literaturkritikisto vd
Laborkampo literatura kritiko vd
Doktoreca konsilisto Huang Yaomian • Tong Qingbing vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Demonstracio cele al la liberigo de Liu, decembre 2008

Liu Xiaobo naskiĝis la 28-an de decembro 1955 en Ĉangĉuno. Dekkvarjaraĝa li estis sendita dum la kultura revolucio de 1969 ĝis 1973 kun siaj gepatroj al la popola komunumo Daŝizai en internan Mongolion.

Ekde 1976 li laboris ĉe ĉangĉuna konstrufirmao. En 1977 li ekstudis literaturon ĉe la universitato Jilin kaj finis studadon en 1982 per bakalaŭro. Poste li vizitis la pedagogian universitaton en Pekino, kie li restis de 1986 ĝis 1988, kiam li doktoriĝis pri literaturo.

En la jaro 1988 li estis invitata dum tri monatoj al la universitato de Oslo. Sekvis restadoj ĉe la universitato de Havajo kaj la universitato Kolumbio.

Liu Xiaobo partoprenis en 1989 la pekinajn studentajn manifestaciojn, kiuj estis perforte haltigitaj en la nokto de la 3-a al la 4-a junio per la masakro sur la placo Tian An Men. Tiam li malhelpis multajn studentojn de sensenca sinofero. Sekve li estis maldungita kaj malliberigita de 1989 ĝis 1991.

De 1991 ĝis 1995 Liu Xiaobo vivis en Pekino, verkis artikolojn (kiujn li povis publikigi nur eksterlande) kaj partoprenis demokratian movadon. Post sesmonata malliberigo en 1995, li devige partoprenis reedukadon pere de laboro, Laojiao, de 1996 ĝis 1999. Ekde sia liberiĝo septembre de la jaro 1999 li vivis kiel libera verkisto en Pekino.

Liu estis docento en la Pedagogia Universitato Pekino kaj ekde novembre de la jaro 2003 li estis elektita prezidanto de la ĉina PEN-klubo de sendependaj verkistoj.

En 9-an de decembro 2008 li kune kun 302 aliaj ĉinaj intelektuloj subtenis la interrete publikigitan civitanan manifeston Ĉarto 08 okaze de la internacia Tago de Homaj Rajtoj. Je la akuzo de "subfoso de la ŝtata potenco" li estis enkarcerigita[1]. Ankoraŭ samjare li ricevis la premion Homo Homini el Prago, kune kun simbole ĉiuj subskribintoj de la Ĉarto 08.

En junio 2009, duonjaro post lia aresto, oni oficiale akuzis lin esti la ĉefa verkinto de la Ĉarto 08, per kiu pli ol 300 ĉinaj intelektuloj postulis interalie la enkondukon de liberaj balotoj, de disigo de potencoj kaj de federigaj strukturoj.

En klarigo de la 26-a de junio 2009 la Konsilio de la Eŭropa Unio admonis Ĉinion senatende liberigi Liu Xiaobo-n kadre de la en la konstitucio de la popola respubliko Ĉinio garantiitaj rajtoj pri libera opiniesprimado kaj de la de Ĉinio en 1998 subskribita internacia pakto pri civitanaj kaj politikaj rajtoj, kaj ĉesi la punjuran proceson.[2]

La 24-an de decembro 2009 li estis kondamnita je 11 jaroj da restado en malliberejo 500 kilometrojn for de Pekino en la provinco Liaŭningo. Laŭ indikoj de la ŝtata novaĵagentejo Xinhua li konfesis disvastigon de onidiroj kaj kalumnion de la ĉina registaro.[3]

La 8-an de oktobro 2010 anonciĝis ke la 10-an de decembro li ricevos la Nobel-premion pri paco[4].

Eksteraj ligiloj redakti

(de) Informoj pri Liu Xiaobo en la katalogo de la Germana Nacia Biblioteko

Referencoj redakti