Livingstona monarkoĉetio

La Livingstona monarkoĉetio (Erythrocercus livingstonei) estas specio de genro de birdoj enmetitaj foje en la familio de Monarkedoj foje en tiu de la Ĉetiedoj, kie ĝi estus proksime de aziaj genroj, dum tiukaze temas pri genro de Afriko. Temus pri longvostaj birdoj, dum la proksimaj genroj TesiaUrosphena estas tre mallongvostaj birdoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Livingstona monarkoĉetio
Livingstona monarkoĉetio
Livingstona monarkoĉetio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Superfamilio: Silviedoj Sylviidae
Familio: Ĉetiedoj Cettiidae
Genro: Erythrocercus
Specio: E. livingstonei'
Erythrocercus livingstonei
(Gray, 1870)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Livingstona monarkoĉetio

Tiu afrotropisa birdo troviĝas en Sudorienta Afriko nome en Malavio, Mozambiko, suda Tanzanio, sudorienta Zambio kaj nordorienta Zimbabvo, do temas pri pli suda teritorio ol tiu de la proksima parenco la Flava monarkoĉetio. Ties natura vivejo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj kaj humidaj arbustaroj.

Estas birdo kun griza kapo, blankeca gorĝo, grizeca dorso kun tre fortaj olivecaj nuancoj kaj tre bruna longa kaj larĝa vosto, malfermebla rondoforme kiel ventumilo, kiam oni videblas malhelajn makulojn antaŭ la vostofino. La subaj partoj estas flavaj, sed ne tiom markate kiom ĉe la proksima parenco la Flava monarkoĉetio.

Referencoj redakti