Liviu Rebreanu (verkisto)

Liviu REBREANU (naskiĝinta la 27-an de novembro 1885 en Târlișua, mortinta la 1-an de septembro 1944 en Ștefănești/Distrikto Argeș) estis verkisto, dramaturgo kaj ĵurnalisto rumana. Parte li verkis hungarlingve.

Liviu Rebreanu
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1885 (1885-11-27)
en Târlișua,  Rumanio
Morto 1-an de septembro 1944 (1944-09-01) (58-jaraĝa)
en Valea Mare-Podgoria
Mortokialo pulma malsano
Tombo Tombejo Bellu
Lingvoj francahungararumanagermana
Ŝtataneco Rumanio
Alma mater Ludovica Military Academy
Subskribo Liviu Rebreanu (verkisto)
Familio
Frat(in)oj Emil Rebreanu • Livia Rebreanu-Hulea
Edz(in)o Fannyx Rebreanu
Okupo
Okupo verkistoĵurnalistodramaturgotradukisto
Verkoj Forest of the Hanged
vdr
Liviu Rebreanu sur poŝtmarko rumania de 1985

Vivo redakti

Estante la dua infano de la instruisto Vasile Rebreanu (iama samklasano de George Coșbuc) kaj havante 12 gefratojn li frekventsis la bazlernejon en Maieru. Poste lernantis li en Năsăud kaj Bistrița (tie ĉe la germana gimnazio), fine ĉe la armea lernejo en Sopron. Inter la jaroj 1903 akj 1906 Rebreanu frekventis la Reĝan hungarlandan armeakademion Ludoviceum je Budapeŝto. Pli malfrue li deĵoris subleŭtentantece por la armeo de Aŭstrio-Hungario en Gyula. Demisio lia estis en 1908 por la volo dediĉi sin al ĵurnalismo kaj verkado tute kontraŭ la volo dela gepataroj. En la 1.11.1908 aperis lia unua publikaĵo, la novelo Codrea en la sibia gazeto "Luceafărul". En la jaro 1909 li kaŝe transiris la hungarian landlimon karpatan por atingi la Reĝlandon de Rumanio. La reston de la vivo li plejparte pasigis en Bukareŝto.

Rebreanu aniĝis al diversaj literaturaj rondoj kaj laboris kiel ĵurnalisto por "Ordinea", poste ĉe "Falanga literară și artistică". La rumaniaj aŭtoritatoj ekstradiciis lin en januaro 1910 al la hungaraj, kiuj arestis lin pro artikoloj favoraj al la unuiĝo de ĉiuj rumanoj en unu ŝtaton. Liberiĝo lia estis jam en aŭgusto kaj li reiris Bukareŝton.

En 1911/12 li estis sekretario ĉe la Nacia teatro de Craiova kie li laboris sub la direktoreco de la novelisto Emil Gârleanu. Tiam li ankaŭ edzinigis Fanny Rădulescu. Lia unua libro publikiĝis en 1912, antologio de noveloj, kun la titolo Frământări. Dum la Unua mondmilito li estas reportero por "Adevărul" verkante kaj publikigante paralele, ekz. Golanii kaj Mărturisire en 1916, kaj Răfuială en 1919. Postmilite li iĝis grava kunlaboranto de la literatursocieto "Sburătorul" kiun estris la kritikisto Eugen Lovinescu.

En 1920 aperis lia romano Ion, samtempe la unua moderna romano rumanlingva. Por ĝi li premiistis fare de la Rumania Akademio kies membro li mem iĝis en 1939. Inter 1928 kaj 1930 li estris la Nacian teatron de Bukareŝto kaj inter 1940 kaj 1944 li prezidantis ĉe "Societatea Scriitorilor Români".

Diversaĵoj redakti

Lia frato Emil ekzekutitis pro spionado kaj dizerto dum la Unua mondmilito kiun ankaŭ Liviu mem partoprenis kiel hungarlanda oficiro. Rebreanu partoprenis kunvenon de poetoj en Vajmaro en 1941 (Weimarer Dichtertreffen, organizitan de nacisocialismaj aŭtoritatoj). La nazioj ankaŭ aljuĝis al li la meritordenon Verdienstorden vom Deutschen Adler mit Stern.[1]

Verkaro redakti

noveloj redakti

  • Catastrofa, 1921
  • Norocul, 1921
  • Cuibul visurilor, 1927
  • Cântecul lebedei, 1927
  • Ițic Ștrul dezertor, 1932

romanoj sociaj redakti

  • Ion, 1920
  • Crăișorul, 1929
  • Răscoala, 1932
  • Gorila, 1938

romanoj psikologiaj redakti

  • Pădurea spânzuraților, 1922
  • Adam și Eva, 1925
  • Ciuleandra, 1934. Esperanta traduko aperis en 2015

romanoj alitemaj redakti

  • Amândoi, 1940

teatraĵoj redakti

  • Cadrilul, 1919
  • Plicul, 1923
  • Apostolii, 1926

Notoj redakti

  1. Hans-Peter Kunisch: Die Leere der Hügel, die Zeichen der Gewalt. Recenzo, ĉe: Süddeutsche Zeitung, 7.2,2019, p. 14

Eksteraj ligiloj redakti