Lizimaĥio

(Alidirektita el Lizimakio)

Lizimaĥiolizimakio (latine Lysimachia) estas genro el familio Primolacoj kun inter 150 kaj 180 specioj troveblaj plejparte en la norda hemisfero. Laŭ iuj aŭtoroj[1] la genro inkluzivas ankaŭ la speciojn en la genro anagalo (Anagallis L., Pelletiera kaj Trientalis L.); laŭ aliaj[2], du specioj de lizimaĥio apartenas al la genro anagalo. Laŭ iuj fontoj, la genro ricevis sian nomon honore al Lizimaĥo (Lysimachus), kuracisto kaj reĝido de antikva Sicilio, kiu laŭdire trankviligis frenezan virbovon nutrante ĝin per iu specio el la genro.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Lizimaĥio
Ordinara lizimaĥio (Lysimachia vulgaris)
Ordinara lizimaĥio (Lysimachia vulgaris)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Erikaloj Ericales
Familio: Primolacoj Primulaceae
Genro: Lizimaĥio Lysimachia L. 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Trajtoj redakti

Temas pri rektaj aŭ rampaj herboj, kies folioj kreskas laŭlonge de la tigo, kaj kies ovario estas supera. Lizimaĥiaj specioj ofte havas flavajn florojn, kaj kreskas forte. Ili kreskas prefere en malsekaj lokoj.

Per specioj de lizimaĥio sin nutras la larvoj de kelkaj papilioj kaj tineoj.

Specioj redakti

Referencoj redakti

  1. U. Manns & Arne A. Anderberg: New combinations and names in Lysimachia (Myrsinaceae) for species of Anagallis, Pelletiera and Trientalis. In: Willdenowia, Volume 39, 2009, pp. 49–54.
  2. Ulrika Manns and Arne A. Anderberg (2005). "Molecular Phylogeny of Anagallis (Primulaceae) Based on ITS, trnL-F, and ndhF Sequence Data". International Journal of Plant Sciences 166 (6): 1019–1028. doi:10.1086/449318