Ljuba Lapenna

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ljuba Knjaĵinskaja-Lapenna (* 1909 en Siberio, † 8-a de novembro 1985) estis rus-pol-devena esperantistino. Ŝi elmigris kiel infano al Jugoslavio. En 1944 ŝi edziniĝis al Ivo Lapenna. Kun li ŝi venis en 1949 al Parizo kaj en 1950 al Londono. Ŝi estis, kiel la sekretariino de UEA-aktivulo Ivo Lapenna, partatempa oficistino de UEA dum 1952-1974.[1] Precipe ekde 1956 ŝi nur malmulte aperis publike en la Esperanto-movado. Ŝi mortis en Londono post kelkmonata nekuracebla malsano.[2]

Ljuba Lapenna
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1908 (1908-11-30)
Morto 8-an de novembro 1985 (1985-11-08) (76-jara)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Familio
Edz(in)o Ivo Lapenna
Okupo
Okupo esperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

ReferencojRedakti

  1. Esperanto, 1986, januaro, p. 18.
  2. Monato, 1985, decembro, p. 32.