Ljubomir Trifonĉovski

bulgara esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ljubomir TRIFONĈOVSKI (bulgare Любомир Трифончовски) (naskiĝis la 2-an de novembro 1958, mortis 55-jara la 25-an de decembro 2013 en Vraca, Bulgario) estis bulgara esperantisto, dramaturgo en pupteatro. Esperantisto ekde 1973, li estis kunorganizanto de la Internaciaj Junularaj Kongresoj de 1978 kaj 1993, ĉefredaktoro de la revuo "Literatura Foiro" (1996-2013), sekretario de la Esperanta PEN-Centro (2008-2013). Krome li estis Vickonsulo de la Esperanta Civito (2002-2011 kaj 2011-2013).

Ljubomir Trifonĉovski
Persona informo
Naskiĝo 2an de novembro 1958
en Bulgario
Morto 25-an de decembro 2013
en Vraca, Bulgario
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Bulgario
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Tradukis en Esperanton Pri la renovigo de BEA de Sava Dalbokov (eld. BEA, Sofio 1988);

La ovo, pupteatraĵo de Boris Aprilov, tradukis kune kun Kiril Velkov (prezentita dum la 72-a UK en Varsovio kaj la 43-a IJK en Krakovo en 1987);

La hundeto kiu ne povis boji, pupteatraĵo de Stefka Jordanova, tradukis kune kun Kiril Velkov (prezentita dum la 19-a PIF en Zagrebo, 1990), (ricevinta la ĉefan Lingvan Premion kaj la Premion "Tibor Sekelj" de la festivalo)

Esperantistiĝis en 1973
vdr

Originalaj libroj en Esperanto redakti

  • Manuskriptoj por bruligo (eld. Pres-Esperanto, Sofio 1992; ricevinta la Jaran Premion de BEA en la kampo de la Esperanta Kulturo kaj la Libro-Premion de la Internacia Literatura Konkurso "Ivo Rotkviĉ" en Kroatio)
  • Balado pri la Luno kaj la Cervo, originalo en Esperanto kaj tradukoj en la lingvojn finna, sveda, angla kaj itala (eld. Bambu, Varna 1998; speciala eldono okaze de la Mondkongreso de PEN-Klubo Internacia en Helsinko)

Originalaj teatraĵoj en Esperanto redakti

  • Scenaro por ombroteatro (en revuo “Literatura Foiro”, n-ro 125/1990); Du kokidoj kvereladis (en revuo "Juna Amiko", n-ro 91/1991, ankaŭ en la libro Amatora arto, eld. BEA, Sofio 1991)
  • Balado pri la Luno kaj la Cervo (en revuo "Literatura Foiro", n-ro 136/1992)

Lernohelpilo redakti

  • Esperanto por komencantoj, aŭtoro kune kun Kiril Velkov (eld. M&W, Vraca 1994)
  • Ek al Leg'!, kunredaktis.

Tradukoj el la bulgara en Esperanton redakti

  • Pri la renovigo de BEA de Sava Dalbokov (eld. BEA, Sofio 1988);
  • La ovo, pupteatraĵo de Boris Aprilov, tradukis kune kun Kiril Velkov (prezentita dum la 72-a UK en Varsovio kaj la 43-a IJK en Krakovo en 1987);
  • La hundeto kiu ne povis boji, pupteatraĵo de Stefka Jordanova, tradukis kune kun Kiril Velkov (prezentita dum la 19-a PIF en Zagrebo (1990, (ricevinta la ĉefan Lingvan Premion kaj la Premion "Tibor Sekelj" de la festivalo)

Traduko el Esperanto en la bulgaran redakti

  • Al unu lingvo por Eŭropo? La estonteco de la eŭropa Babelo, eseo de Mark Fettes, tradukis kune kun Kiril Velkov (eld. Pres-Esperanto, Sofio 1991, la traduko ricevis la Jaran Premion de BEA en la kampo de Esperanta Kulturo).

Eksteraj ligiloj redakti