Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ

Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ (Ukraine: Людмила Іванівна Черних, ruse: Людми́ла Ива́новна Черны́х; naskiĝis la 13-an de julio 1935, en Ŝuja, mortis la 28-an de julio 2017) estis sovetia astronomo. Ŝi edziĝis al la rusa astronomo Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ.

Ljudmila Ivanovna Ĉerniĥ
Persona informo
Naskiĝo 13-an de junio 1935 (1935-06-13)
en Ŝuja
Morto 28-an de julio 2017 (2017-07-28) (82-jaraĝa)
en Rusio
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioUkrainioRusio
Alma mater Irkutsk State Pedagogical College
Familio
Edz(in)o Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ
Okupo
Okupo astronomo
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Ŝi ricevis sian diplomon en la Ŝtata Pedagogia Universitato de Irkutsk. Inter 1959 kaj 1963, ŝi laboris en la "Laboratorio Tempo kaj Frekvenco" de la Nacia Instituto de Esploro pri Fizikoteknaj kaj Radioteknaj Mezuroj de Irkutsk. Ŝi tie faris astrometriajn observojn por la "Servo pri la Tempo".

Inter 1964 kaj 1998, ŝi estis scienca laborantino en la instituto pri teoria astronomio de la Rusia Akademio de Sciencoj. Ŝi laboris pri la observadoj faritaj elde la Krimea astrofizika observatorio de Nauĉno. De 1998 ŝi laboras en la Krimea astrofizika observatorio.

Ŝi malkovris 267 asteroidojn , kelkajn kun sia edzo kaj kolego Nikolaj Stepanoviĉ Ĉerniĥ, aliajn kun sia kolegino Tamara Miĥajlovna Smirnova.

La asteroido 2325 Ĉerniĥo estis tiel nomita en honoro de ŝi kaj de ŝia edzo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti