Ljudmila Novak

slovena politikisto

Ljudmila NOVAK (naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1959 en Mariboro) estas slovena politikistino kaj inter la jaroj 2004 kaj 2009 estis deputito en la Eŭropa Parlamento. Ŝi membras en la Kristana Popola Partio Nova Slovenio, kiu aliĝis al la Eŭropa Popola Partio de la Eŭropa Parlamento. Dum la periodo de ŝia membreco en la Eŭropa Parlamento, ŝi partoprenis la Komisionon pri Kulturo kaj Edukado. Ekde la jaro 2008 ŝi estas la prezidantino de sia partio.

Ljudmila Novak
LjudmilaNovak 03 (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1959 (1959-08-01) (61-jara)
en Mariboro
Lingvoj Esperantoslovena
Ŝtataneco SlovenioSocialisma federacia respubliko Jugoslavio
Alma mater University of Maribor
Okupo
Okupo politikistoesperantisto
TTT
Retejo http://www.ljudmilanovak.org
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Ljudmila Novak en 2012

EsperantoRedakti

Ŝi lernis kaj praktikis Esperanton dum la junaĝo, tamen ne plu aktive parolas ĝin. Nune ŝi nur komprenas Esperanton[1]. En 2007 ŝi partoprenis la 7-an kongreson de Eŭropa Esperanto-Unio en Mariboro.

La 21-an de januaro 2009 ŝi prezentis al la Eŭropa Parlamento en la Komisiono pri Kulturo kaj Edukado (sub la signo: PE 416.668v01-00) kadre de debato pri la raporto/opinio pri multlingveco de Vasco Graça Moura tri proponojn pri ŝanĝoj de artikolo 4: [1]

FontojRedakti

  1. Angelos Tsirimokos: Ekspozicio pri Esperanto en Eŭropa Parlamento, artikolo publikigita en Libera Folio la 31-an de januaro 2008

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti